Al la enhavo

Ebla misaĵo en lingva ekzameno B (meza)

de Oijos, 2013-junio-18

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Oijos (Montri la profilon) 2013-junio-18 01:43:58

"Dum la ven ??? jaro mi havos multe da laboro."

Ĉu la lasta vorto devas legiĝi kun akuzativo (laboron)?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-junio-18 02:06:03

Ne. "Da" estas prepozicio, kaj ni ne uzas la akuzativon post prepozicioj (escepte por montri movecon, kiu ne okazas ĉi tie).

Oijos (Montri la profilon) 2013-junio-19 04:58:02

Dankon. Eble mi devas komenci legi la gramatikon serioze.

P.S. Ĉu ankaŭ ĉe vi la paĝaro kaj aparte la vortaro de Lernu! malbone funkcias?

darkweasel (Montri la profilon) 2013-junio-19 07:55:04

Oijos:
P.S. Ĉu ankaŭ ĉe vi la paĝaro kaj aparte la vortaro de Lernu! malbone funkcias?
Kio estas "malbone funkcii"? Kio okazas aŭ ne okazas?

Urho (Montri la profilon) 2013-junio-19 09:48:06

Oijos:Eble mi devas komenci legi la gramatikon serioze.
kaj/aŭ aliĝi al Esperanto-kurso en Orivesiridulo.gif

Bonvolu vidi la paĝon Prepozicioj ĉe lernu!

Oijos (Montri la profilon) 2013-junio-20 01:10:35

darkweasel:
Oijos:
P.S. Ĉu ankaŭ ĉe vi la paĝaro kaj aparte la vortaro de Lernu! malbone funkcias?
Kio estas "malbone funkcii"? Kio okazas aŭ ne okazas?
Vortaro ne trovas vortojn aŭ trovas ilin post longa tempo. Ĝenerala malrapideco de vortaro. Ĵus nun funkcias kutime.

darkweasel (Montri la profilon) 2013-junio-22 13:24:49

Oijos:
darkweasel:
Oijos:
P.S. Ĉu ankaŭ ĉe vi la paĝaro kaj aparte la vortaro de Lernu! malbone funkcias?
Kio estas "malbone funkcii"? Kio okazas aŭ ne okazas?
Vortaro ne trovas vortojn aŭ trovas ilin post longa tempo. Ĝenerala malrapideco de vortaro. Ĵus nun funkcias kutime.
Eble vi kontrolu vian retkonekton aŭ retumilon.

Reen al la supro