본문으로

Ebla misaĵo en lingva ekzameno B (meza)

글쓴이: Oijos, 2013년 6월 18일

글: 7

언어: Esperanto

Oijos (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 1:43:58

"Dum la ven ??? jaro mi havos multe da laboro."

Ĉu la lasta vorto devas legiĝi kun akuzativo (laboron)?

RiotNrrd (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 2:06:03

Ne. "Da" estas prepozicio, kaj ni ne uzas la akuzativon post prepozicioj (escepte por montri movecon, kiu ne okazas ĉi tie).

Oijos (프로필 보기) 2013년 6월 19일 오전 4:58:02

Dankon. Eble mi devas komenci legi la gramatikon serioze.

P.S. Ĉu ankaŭ ĉe vi la paĝaro kaj aparte la vortaro de Lernu! malbone funkcias?

darkweasel (프로필 보기) 2013년 6월 19일 오전 7:55:04

Oijos:
P.S. Ĉu ankaŭ ĉe vi la paĝaro kaj aparte la vortaro de Lernu! malbone funkcias?
Kio estas "malbone funkcii"? Kio okazas aŭ ne okazas?

Urho (프로필 보기) 2013년 6월 19일 오전 9:48:06

Oijos:Eble mi devas komenci legi la gramatikon serioze.
kaj/aŭ aliĝi al Esperanto-kurso en Orivesiridulo.gif

Bonvolu vidi la paĝon Prepozicioj ĉe lernu!

Oijos (프로필 보기) 2013년 6월 20일 오전 1:10:35

darkweasel:
Oijos:
P.S. Ĉu ankaŭ ĉe vi la paĝaro kaj aparte la vortaro de Lernu! malbone funkcias?
Kio estas "malbone funkcii"? Kio okazas aŭ ne okazas?
Vortaro ne trovas vortojn aŭ trovas ilin post longa tempo. Ĝenerala malrapideco de vortaro. Ĵus nun funkcias kutime.

darkweasel (프로필 보기) 2013년 6월 22일 오후 1:24:49

Oijos:
darkweasel:
Oijos:
P.S. Ĉu ankaŭ ĉe vi la paĝaro kaj aparte la vortaro de Lernu! malbone funkcias?
Kio estas "malbone funkcii"? Kio okazas aŭ ne okazas?
Vortaro ne trovas vortojn aŭ trovas ilin post longa tempo. Ĝenerala malrapideco de vortaro. Ĵus nun funkcias kutime.
Eble vi kontrolu vian retkonekton aŭ retumilon.

다시 위로