Al contingut

Vortpruntado en ĉina kaj japana

de Demian, 18 de juny de 2013

Missatges: 5

Llengua: Esperanto

Demian (Mostra el perfil) 18 de juny de 2013 14.06.49

Ĉu iu rimarkis ke kvankam sin trovas multe fremdlingvaj vortoj en japana, la situacio de ĉina ne estas tre bona?

Japana-parolantoj povas skribi "タバコ" (tabako) aŭ "煙草" (tabako), sed ĉina-parolantoj devige skribas "煙草" (yan1-cao3, fumebla herbo). Ankaŭ, japana-parolantoj povas diri フリーランス (furiiransu, freelancer), コンピュータ (konpyuuta, computer), kaj オープンソース(oopun soosu, open source). Sed ĉiuokaze, ĉina kreis proprajn vortojn esprimi tiujn ĉi konceptojn.

Aspektas al mi ke japana aldomigas vortojn tiom ofte, kiom ofte faras angla. Sed ĉina pli ŝatas krei novajn vortojn el ekzistantaj signoj.

Ĉu tiu ĉi situacio estas rezulto de du apartaj skribsistemoj, kiujn uzas tiuj du lingvoj? Ĉu neekzistado de fonetika skribo en ĉina malhelpas ĝin prunti tiom libere, kiom japana faras?

darkweasel (Mostra el perfil) 18 de juny de 2013 14.26.59

Mi scias neniun el ambaŭ lingvoj, sed ja iom scias, kiel funkcias la skribsistemoj de tiuj lingvoj. Se en tiu ĉi afiŝo estas io ajn malĝusta, bonvolu korekti min.

En la ĉina ekzistas nur signoj, kiuj esprimas konceptojn, tutajn vortojn. Enkonduki tute novan signon estas supozeble ne tre facile: ja se iu ĝin unuafoje vidus, tiu eĉ ne scius, kiel elparoli ĝin - kaj des malpli, kion ĝi signifas. Ankaŭ ne eblas ekzemple tajpi ĝin sur komputilo kaj tiel akiri informojn: kio ne estas en Unicode, ne estas tajpebla ...

Estus ĉi-rilate interese, ĉu iuj ajn novaj signoj kaj do vortoj estis en la lasta tempo (kiel ajn tio difineblas) enkondukitaj en la ĉinan. Ĉu iu ĉinparolanto tie ĉi scias tion?

Dume en la japana, apud la ĉinaj signoj ekzistas ankaŭ du silabaj skribsistemoj. Unu el ili uziĝas por fremdaj vortoj. Se oni skribas fremdan vorton per tiu silaba sistemo, ĝi estas tuj elparolebla, komputile tajpebla kaj eble iu, kiu scias ankaŭ la fontlingvon, eĉ divenos la signifon. Do en la japana estas same facile pruntepreni vortojn, kiel en (latin-)alfabetaj lingvoj.

derverwandte (Mostra el perfil) 18 de juny de 2013 14.55.04

jes,la japana lingvo havas multajn fremdajn vortojn speciale anglaj vortoj,ĉar la 50 pronoco de japana lingvo povas sorbas ajn vortojn.eĉ la moderna ĉina lingvo povas skribas(pronoco)per la japana kanao.do ili ne konsideras aliajn.sed por ni,ĉinoj.se ni volas havi unu fremdan vorton.ni devas pensas multajn flankojn.ekzample.uzu kio ĉina vorto(hanzi)estas grava!ekzample,telefono.en tiam tempo,la tradukisto tradukis la telefono 德律风(nur iom laŭ la elparolo de telephone.sed nun ni tradukas 电话.do la ĉinoj povas komprenas telefono(la vorto)bone.sed uzas 德律风 .mi pensas ke ĝi ankoraŭ estas fremda vorto.
kaj boycott,en tiam tempo ni tradukis杯葛.nun la guangdong lingvo de ĉinio uzas la vorton.sed aliaj ni uzas 抵制

Demian (Mostra el perfil) 18 de juny de 2013 17.17.38

derverwandte:jes,la japana lingvo havas multajn fremdajn vortojn speciale anglaj vortoj,ĉar la 50 pronoco de japana lingvo povas sorbas ajn vortojn.eĉ la moderna ĉina lingvo povas skribas(pronoco)per la japana kanao.do ili ne konsideras aliajn.sed por ni,ĉinoj.se ni volas havi unu fremdan vorton.ni devas pensas multajn flankojn.ekzample.uzu kio ĉina vorto(hanzi)estas grava!ekzample,telefono.en tiam tempo,la tradukisto tradukis la telefono 德律风(nur iom laŭ la elparolo de telephone.sed nun ni tradukas 电话.do la ĉinoj povas komprenas telefono(la vorto)bone.sed uzas 德律风 .mi pensas ke ĝi ankoraŭ estas fremda vorto.
kaj boycott,en tiam tempo ni tradukis杯葛.nun la guangdong lingvo de ĉinio uzas la vorton.sed aliaj ni uzas 抵制
Ĉu vi celas diri ke en nuntempa Ĉinujo, oni skribas 電話 sed parolas 德律虱 (de2 lai2 feng1)?

etala (Mostra el perfil) 20 de juny de 2013 5.45.54

Demian:

Laŭ miaj studoj de la ĉina, oni nun uzas 电话 kaj skribe kaj parole, kaj 德律风 arĥaikiĝis.
Estus ĉi-rilate interese, ĉu iuj ajn novaj signoj kaj do vortoj estis en la lasta tempo (kiel ajn tio difineblas) enkondukitaj en la ĉinan. Ĉu iu ĉinparolanto tie ĉi scias tion?
Se oni volas malimplice montri, iu skribsigno estas uzata nur por ties sono[aŭ iu sono simila] , oni povas meti 口 ,kiu signifas "buŝo", ĉe la maldekstra flanko de skribsigno, do 咖啡 kafei"kafo" de la signoj 加jia kaj 非fei. Sed ofte oni uzas skribsignojn sen 口, kiel en la plimulto de vortoj listigitaj ĉi tie kiel iuj el la vortoj pruntitaj de la angla al la ĉina.

Foje, oni elektas ĉina formon tian, ke la ĉinaj partoj signifas iom rilatas al la pruntita vortoj, ekz. antaŭa nomo por Esperanto en la ĉina estas 爱斯不难读àisībùnándú; "[oni] amas ĉi tion [ĉar ĝi estas ] ne malfacile legebla"

Kvankam la ĉina ne havas apartan skribsistemon por fremdaj vortoj kiel la japana, multaj signoj efektive nur uziĝas por fremdaj vortoj, ekz. se mi serĉas la signon 斯 en la ĉina Vikipedio, krom la ĉina politikisto 李斯Lisi , aperas nur uzo de 斯 en fremdaj nomoj, ne en ĉinaj frazoj, ekz. Srilanko, Stalin, Mercedes-Benz, kaj tiel plu.
La ĉinaj skribsignoj povas agi tre simile al la japanaj strekaj kanaoj, eĉ en helpa tabelo por transskribi fremdajn nomojn.

Tornar a dalt