Al la enhavo

kion vi pensas pri ido?

de brw1, 2013-junio-19

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

johmue (Montri la profilon) 2013-junio-20 17:50:22

brw1:Mi konsentas kun vi Interlingua estas bona por tiu ĉi celo ĉar mi parolas francan kaj hispanan iomete hispanan mi komprenas flua Interlingua kaj mi ne havis studi ĝin. Kio signifas "Eŭropigita" mi ne komprenas!
Pardonu, mi devas iomete korekti:

Mi konsentas kun vi, ke Interlingua estas bona por tiu ĉi celo. Ĉar mi parolas la francan kaj iomete la hispanan, mi komprenas fluan (aŭ "flue" ) Interlinguan kaj mi ne bezonis studi ĝin (aŭ "ne studis ĝin" ). Kion signifas "Eŭropigita" mi ne komprenas!

brw1 (Montri la profilon) 2013-junio-20 18:08:21

Mi ne studis ĝin! Sola mi rigardis ekzemplojn sur interro! Mi komencs ĉi tio formo sola por vidi la opinioj de aliaj esperantistoj. Se mi studus ĝin gi estus por amuzigi min! Mi kreas ŝanĝi Esperanto estas tro malfrue
ĝi estas pli bona uzi ambaŭ se vi desiras paroli Idon kaj Esperanton. Nun, mi volas pliperfeki mi francan, hispanan, grekan, kaj esperanton Malantaŭ mi volas lerni ĝermanan eble baldaŭ mi studus ĝin malantaŭ Mi lernas pli aliajn naturajn linvojn. krom mi studas signolingvo de usono ĝi certe estas facila malantaŭ vi havas studinta Esperanton. alia flanke mi dankas tute vi por viaj rispondoj.

johmue (Montri la profilon) 2013-junio-20 18:28:46

brw1:Mi ne studis ĝin! Sola mi rigardis ekzemplojn sur interro! Mi komencs ĉi tio formo sola por vidi la opinioj de aliaj esperantistoj. Se mi studus ĝin gi estus por amuzigi min! Mi kreas ŝanĝi Esperanto estas tro malfrue
ĝi estas pli bona uzi ambaŭ se vi desiras paroli Idon kaj Esperanton. Nun, mi volas pliperfeki mi francan, hispanan, grekan, kaj esperanton Malantaŭ mi volas lerni ĝermanan eble baldaŭ mi studus ĝin malantaŭ Mi lernas pli aliajn naturajn linvojn. krom mi studas signolingvo de usono ĝi certe estas facila malantaŭ vi havas studinta Esperanton. alia flanke mi dankas tute vi por viaj rispondoj.
Mi ne studis ĝin! Mi nur rigardis ekzemplojn sur interreto! Mi komencis ĉi tiun fadenon nur por vidi la opiniojn de aliaj esperantistoj. Se mi studus ĝin gi estus por amuzi! Mi kreas ŝanĝi Esperanton estas tro malfrue
Estas pli bone uzi ambaŭ se vi desiras paroli Idon kaj Esperanton. Nun, mi volas perfektigi miajn francan, hispanan, grekan, kaj esperanton. Poste mi volas lerni la germanan eble baldaŭ mi studus ĝin poste Mi lernas pliajn aliajn naturajn linvojn. Krome mi studas signolingvon de usono. Ĝi certe estas facila post kiam vi studis Esperanton. Cetere mi dankas al vi ĉiuj por viaj rispondoj.

swalf (Montri la profilon) 2013-junio-20 21:12:47

brw1:Kio signifas "Eŭropigita" mi ne komprenas!
"Eŭropigita" signifas io igita Eŭrope de iu.

darkweasel (Montri la profilon) 2013-junio-22 13:20:13

Jen artikolo en Esperanto, kie Idistoj provas klarigi la diferencojn: Kiel kompreni la lingvon Ido

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-23 18:09:12

darkweasel:Jen artikolo en Esperanto, kie Idistoj provas klarigi la diferencojn: Kiel kompreni la lingvon Ido
Citaĵo de la paĝo:
La lingvo Ido havas multajn avantaghojn inter kiuj pluraj kiujn iam proponis Zamenhof post sia sperto pri Esperanto en praktiko. Jen mallonga prezento de la chefaj punktoj por faciligi komprenon de Ido de Esperantistoj. Ido estas pli internacia kaj pli facila - en la 'spirito' de Esperanto sed pli bona.
Kaj jam mi ne volas plulegi la tekston...

lagtendisto (Montri la profilon) 2013-junio-23 20:02:57

Kirilo81:Kaj jam mi ne volas plulegi la tekston...
Kompreneble. Propagando lingvapolitika ŝtopiĝas la menson. Kiel ajn, bonege estus havi ian de dulingvaj fadenoj ekzemple 'planlingvo XYZ formitiĝis'.

swalf (Montri la profilon) 2013-junio-23 21:17:58

La alfabeto estas la 'Latina' alfabeto sen supersignoj. Do, sen la ses Esperantaj literoj c^, g^, h^, j^, s^, u~, kaj kun la literoj q, w, x, y.
Ĉi tia ŝanĝo povas estis boniganta aŭ malboniganta. Ido laŭ mi malbonigas iujn aspektojn, bonigas aliajn.
kuo uzita Idan manieron estas senutila malsimplaĵo por uloj, kiu ne uzas ĝin tiamaniere ĉe sia natura lingvo.
Ankaŭ uzo de ipsilono kune jo tute malsimplas. Bonas la nediskrimo inter la ĝo kaj la ĵo.
Kritikoj al la supersignoj estis eble akcepteblaj en 70-aj jaroj, certe ili ne povas esti akcepteblaj en 2013 kiam bonŝanĉe komputiloj devus povi uzi ĉian lingvon.
Akcento. La regulo estas preskau sama kiel en Esperanto: la akcenton ricevas la antaulasta silabo de vorto, tamen la litero i au u kun vokalo sekvanta formas unu silabon, ne du: do, radio (ne radio), familio, historio, linguo (lingvo). Estas unu escepto: la infinitivo havas akcenton je la lasta silabo (vidu sube pri verboj).
Tiuj reguloj tute malsimplas, ankaŭ sed ĉe Esperanto aŭ Ido la akcento ne diskrimas signifon de la vortoj.
Substantivoj finighas singulare je -o sed plurale je -i. chi tiu finajho estas prenita de la Itala, Rumana kaj Slavaj lingvoj. Ekzemple: monato, monati; pomo, pomi; vokalo, vokali; tablo, tabli.
Tio simpligas iomete la elparolon sed malsimpligas la Esperantan sistemon de finaĵoj.
Kiel la artikolo en Esperanto, kaj kiel artikolo kaj adjektivo en, ekzemple, la Angla lingvo, la adjektivo ne shanghighas por akordighi kun substantivo. Ekzemple: bela floro, bela flori (belaj floroj); granda domo, granda domi; bona hundo, bona hundi. Zamenhof agnoskis en 1892 ke akordo adjektiva estas superflua.
Tio estas unu el malmultaj veraj plibonaĵoj de Ido, laŭ mi pluraloj povus esti forprenitaj eĉ el la nomoj kaj ili povus esti uzitaj nur laŭ neceso, se la frazo ne estas klara.
Tamen se pluraloj estas devitaj en la lingvo ne estas granda problemo ankaŭ akordi ilin ĉe la adjektivo.
Almenaŭ sole ne estas valida rezono por novlingvkreado.
La normala vortordo en Ido estas: subjekto - verbo - rekta objekto. La akuzativa finajho -n estas uzata por la rekta objekto nur kiam ghi venas antau la subjekto. Ekzemple, hundo vidas kato au katon vidas hundo.
Tio ankaŭ povas esti plibonaĵo aŭ maplibonaĵo, plibonetaĵo por elparolo, malplibonetaĵo por la simplo de la regulo.
En Ido personaj pronomoj estas pli facile distingeblaj aude, speciale telefone:
Ido: me, vu, tu, ilu, elu, olu; ni, vi, li; su; onu
Esp: mi, vi, ci, li, shi, ghi; ni, vi, ili; si; oni
Se oni devas nepre ŝanĝi pronomojn, mi farus preskaŭ tiamaniere:
Me (Mi), Tu (Vi - unu ulo), Ŝo (homo aŭ besto, anima aĵo, viro aŭ virina aŭ aliaj seksoj ne gravas), Ĝo (neanima aĵo); pluralaj formoj formitaj per aldono de kutima 'j' (Mej, Tuj, Ŝoj, Ĝoj); Oni (Oni); 'Si' eble anstataŭita per aliaj triapersonaj pronomoj.

Ĉi-observoj nur el la unuaj punktoj; aliaj venos pli malfrue.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-24 07:57:15

swalf:Bonas la nediskrimo inter la ĝo kaj la ĵo.
Ne nepre. La ĉapelitaj literoj permesas kompromisojn inter skribo kaj elparolo. Dum la E-a ĝenerala bone redonas la fontlingvojn, la Ida jenerala spegulas nun la elparolon de kelkaj (ne ekz. de la germana), kaj devas ellasi la internacian skribmanieron.

swalf:
Kiel la artikolo en Esperanto, kaj kiel artikolo kaj adjektivo en, ekzemple, la Angla lingvo, la adjektivo ne shanghighas por akordighi kun substantivo. Ekzemple: bela floro, bela flori (belaj floroj); granda domo, granda domi; bona hundo, bona hundi. Zamenhof agnoskis en 1892 ke akordo adjektiva estas superflua.
Tio estas unu el malmultaj veraj plibonaĵoj de Ido, laŭ mi pluraloj povus esti forprenitaj eĉ el la nomoj kaj ili povus esti uzitaj nur laŭ neceso, se la frazo ne estas klara.
Mi multe meditis pri la akordo de la adjektivo, sed finfine konkludis, ke ĝi estas utila en sufiĉe multaj okazoj, nome ĉe la predikativo kaj ĉe pluraj substantivoj, kp.:
Mi trovis la frukton bongusta - Mi trovis la frukton bongustan
Mi havas verdan kaj ruĝan pomon - Mi havas verdan kaj ruĝan pomojn
Tie loĝas granda kaj dika personoj
En Ido personaj pronomoj estas pli facile distingeblaj aude, speciale telefone:
Ido: me, vu, tu, ilu, elu, olu; ni, vi, li; su; onu
Esp: mi, vi, ci, li, shi, ghi; ni, vi, ili; si; oni
Tio estas vera plibonigo, la E-aj pronomoj estas tro similaj unu al la alia.

Mi, parenteze, farUS la sistemon tia:
1-a persono: singulara me; plurala mej (ekskluda), nuj (inkluda)
2-a persono: vu (eble tu = ci, sed kiel nun nur escepte)
3-a persono: singulara li por homoj, ĝi por objektoj; plurala zi (ankoraŭ ne certas); refleksivo: si

johmue (Montri la profilon) 2013-junio-24 09:09:21

Kirilo81:Mi multe meditis pri la akordo de la adjektivo, sed finfine konkludis, ke ĝi estas utilaj en sufiĉe multaj okazoj, nome ĉe la predikativo kaj ĉe pluraj substantivoj, kp.:
Mi trovis la frukton bongusta - Mi trovis la frukton bongustan
Mi havas verdan kaj ruĝan pomon - Mi havas verdan kaj ruĝan pomojn
Tie loĝas granda kaj dika personoj
Mia plej ŝatata ekzemplo:
Oni pentris blanka domon nigran.
Oni pentris blankan domon nigra.

Reen al la supro