לתוכן העניינים

estas malo de vorteto "ĉi" ?

של mac69, 20 ביוני 2013

הודעות: 9

שפה: Esperanto

mac69 (הצגת פרופיל) 20 ביוני 2013, 00:54:40

Saluton al ĉiuj.

En esperanto, oni uzas "ĉi" por montri plian proksimecon, ekz. "ĉi-tie", "ĉi-tiu", "ĉi-foje", "ĉi-okaze", k.t.p.

Mi ne scias se estas iu vorteto por esprimi la malon, alivorte malproksimecon.

Mi antaŭdankas viajn respondojn.

novatago (הצגת פרופיל) 20 ביוני 2013, 01:50:22

mac69:Saluton al ĉiuj.

En esperanto, oni uzas "ĉi" por montri plian proksimecon, ekz. "ĉi-tie", "ĉi-tiu", "ĉi-foje", "ĉi-okaze", k.t.p.

Mi ne scias se estas iu vorteto por esprimi la malon, alivorte malproksimecon.

Mi antaŭdankas viajn respondojn.
Mi ne certas ĉu mi komprenas vian demandon. Vortoj kun ĉi jam kontrastas al tiuj sen ĉi.

Se vi demandas pri vorteto, kiu apud ti-korelativoj pligrandigas distancon, ne ekzistas tia vorteto. Tamen ekzistas vorteto, kies signifo estas "malproksima": For. Por ĝusta uzo de tiu vorteto, legendas: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vort...

Ĝis, Novatago.

patrik (הצגת פרופיל) 20 ביוני 2013, 03:27:34

mac69:Saluton al ĉiuj.

En esperanto, oni uzas "ĉi" por montri plian proksimecon, ekz. "ĉi-tie", "ĉi-tiu", "ĉi-foje", "ĉi-okaze", k.t.p.

Mi ne scias se estas iu vorteto por esprimi la malon, alivorte malproksimecon.

Mi antaŭdankas viajn respondojn.
Jen el PMEG:
Teorie eblas uzi malĉi por montri malproksimecon, sed tiu formo tute ne estas uzata. Formoj kiel tie for, tiu for estas iafoje provataj, sed restas maloftaj. (Re: La emfazo estas de mi.)

johmue (הצגת פרופיל) 20 ביוני 2013, 06:42:32

mac69:En esperanto, oni uzas "ĉi" por montri plian proksimecon, ekz. "ĉi-tie", "ĉi-tiu", "ĉi-foje", "ĉi-okaze", k.t.p.

Mi ne scias ĉu estas iu vorteto por esprimi la malon, alivorte malproksimecon.
Eble donu ekzemplan frazon, kiu bezonas tian vorteton.

fajrkapo (הצגת פרופיל) 20 ביוני 2013, 08:34:43

Hispane, ni havas tri kielojn:
Este: ĉi tiu, ese: tiu, kaj aquel: tiu malĉi, aŭ tiu for.

"Yo estaba en aquella calle": mi estis en tiu for strato, ne en tiu strato, sed alia pli malproksima.

Ankaŭ foje oni volas esprimi per ĝi pli malproksiman tempon: aquel verano de 1985, tiu for somero de 1985...

Mi ne certas ĉu devus esti tiu fora somero... Mi preferus uzi malĉi por tiaj esprimoj, do, tiu malĉi somero, aŭ malĉi tiu somero estus tre esprima por tiu ĝusta ideo.

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 20 ביוני 2013, 08:59:15

La lingvoj de la mondo havas diversajn sistemojn de deikto (helene deĩxis 'montrado').
La angla kaj Esperanto havas simplan dupartan sistemon bazitan sur la loka kontrasto "proksima" (this, ĉi tiu) - "malproksima" (that, tiu). Aliaj lingvoj havas pli detalajn esprimojn, ekz. distingante inter "malproksima, sed videbla" kaj "malproksima nevidebla". Ekstrema okazo estas la eskima lingvo, kiu havas 88 deiktajn vortojn.
Aliaj lingvoj, ekz. la latina kaj la armena, distingas ne laŭ loko, sed laŭ persono: hic/ays "proksima al la parolanto(j)" - iste/ayd "proksima al la alparolato(j)" - ille/ayn "proksima al la priparolato(j)".
La germana havas miksan sistemon, kombinante lokon kaj personon (teorie; praktike oni uzas sistemon kiel en la angla).

Specialaĵo de Esperanto estas, ke ĝi ne havas primitivajn radikojn (kiel ekz. Ido: (i)ca, (i)ta), sed sistemon el nemarkita formo tiu, kiun oni povas uzi, kiam ne ekzistas kontrasto, kaj specialigo ĉi tiu, kiu montras proksimecon kaj kontraste al kiu tiu ricevas la interpreton de montrado al io malpli proksima.

Mi ne vidas bezonas bezonon por aldono de malĉifor (kaj neniam vidis tiujn formojn en vera teksto); se entute, mi dirus tiu malproksim(eg)a.

johmue (הצגת פרופיל) 20 ביוני 2013, 10:16:40

fajrkapo:Hispane, ni havas tri kielojn:
Este: ĉi tiu, ese: tiu, kaj aquel: tiu malĉi, aŭ tiu for.

"Yo estaba en aquella calle": mi estis en tiu for strato, ne en tiu strato, sed alia pli malproksima.

Ankaŭ foje oni volas esprimi per ĝi pli malproksiman tempon: aquel verano de 1985, tiu for somero de 1985...

Mi ne certas ĉu devus esti tiu fora somero... Mi preferus uzi malĉi por tiaj esprimoj, do, tiu malĉi somero, aŭ malĉi tiu somero estus tre esprima por tiu ĝusta ideo.
Vi povus diri:

La somero de 1985 estis multe pli varma ol tiu ĉi. Dum la tiama somero ni vojaĝis tra la sudo kaj dum tiu ĉi ni vojaĝas tra la nordo. Dum iu alia somero ni tute ne vojaĝis, ĉar mi estis malsana.

Tjeri (הצגת פרופיל) 20 ביוני 2013, 11:07:41

malĉi

mac69 (הצגת פרופיל) 21 ביוני 2013, 01:18:09

Kiam mi esprimis tiun demandon, mi estis pensanta en la hispana. Kiel fajrkapo rimarkis, tiu lingvo havas sistemon de tri vortetoj, unu el kiuj emfazas pligrandan malproksimecon.

Mi dankas al ĉiuj viajn instruantajn komentojn. Vi multe klarigis la aferon.

לראש הדף