לתוכן העניינים

Hodiaŭ en via lando

של utku, 20 ביוני 2013

הודעות: 38

שפה: Esperanto

robbkvasnak (הצגת פרופיל) 26 ביוני 2013, 17:22:32

Usono 2013-06-26
La tielnomata "Defendo de Geedziĝo Leĝo" (en la angla, Defense of Marriage Act, DOMA) estis juĝita kiel kontraŭ la usona Konstitucio hodiaŭ pere de la Supera Kortumo. Tio signifas ke la nacia registaro devas agnoski kaj rekoni nuptojn inter du personoj de la sama sekso en la 17 ŝtatoj kie tio jam estas aprobita. Krom tio, la ŝtato de Kalifornio devas rekomenci agnoski kaj permesi nuptojn inter personoj de la sama sekso. Por la pli ol 80-jara "Eddie" (Edith) Windsor tio signifas ke post la morto de ŝia edzino (ili edziniĝis en Kanado), kun kiu ŝi dividis la vivon dum pli ol 40 jaroj, ŝi ne devos pagi $363 mil al la usona registaro ĉar nun tiu mono, kion ŝi heredis de sia morta edzino estos juĝata kiel vere heredaĵo de kunulo kaj ne kiel donaco de konatino.

La usona registaro ricevis instruojn de la rusa registaro ke E. Snowden ne estos liverata al Usono ĉar Rusio nur transdonas supozitajn krimulojn al tiuj ŝtatoj kaj nacioj kiuj jam havas traktaĵon kun Rusio por fari tiel. Usono ne havas iun ajn reciprokran kontraktaĵon kun Rusio por la interŝanĝo de malliberuloj, Krom tio, la ŝtatestro de Rusio informis la usonan registaron ke Snowden ne troviĝas oficiale en Ruslando sed male en nenies lando antaŭ la rusa landlimo ĉar Snowden neniam pasis antaŭ la rusa dogano.

Paulinho (הצגת פרופיל) 29 ביוני 2013, 20:23:06

En demokratio la popolo estas oficiale suvereno. La brazila popolo estas plejparte en la stratoj kaj protestas kontraŭ misuzoj de povo. La "suverena" volas liaj ministroj pli bone funkcii ... almenaŭ.

Sunjo (הצגת פרופיל) 5 ביולי 2013, 18:28:55

Dum la pasintaj tagoj en la germanaj novaĵoj Snowden, NSA kaj ĉio kio rilatas al tio daŭre restis la ĉefa temo:

- Germanio ne donas azilon al Snowden (por ke tio almenaŭ teorie eblus li devus esti en Germanio)
- eŭropa indigno ĉar evidentiĝis ke usona sekreta servo NSA spionadis en Eŭropo (Eŭropa Unio)
- diplomatia skandalo ĉar kelkaj eŭropaj ŝtatoj rifuzis al la bolivia prezidanto Morales superflugi ilin kiam li flugis hejmen de Moskvo (pro la famo ke Snowden kunflugis) - en hontinda maniero montriĝis ke Eŭropo tute ne estas sendependa de Usono
- Bolivio rifuzas la usonan ordonon ke ili ekstradiciu Snowden - kun la simpla klarigo ke Snowden ne estas tie
- usona registaro kolektas kaj savas informojn pri ĉiuj poŝtsendaĵoj en Usono
- laŭ la gazeto "Le Monde" ankaŭ la franca sekreta servo kolektas informojn pri reta kaj telefona komunikado de francaj civitanoj enlande kaj eksterlande kaj savas ilin kontraŭleĝe kelkajn jarojn

- malgraŭ la multaj negativaj novaĵoj pri tiu temo la registara partio CDU (kristana demokratia unio) daŭre sekvas la celon starigi en Germanio "1984"-ajn kondiĉojn (leĝo pri minimuma savado de datumoj)

Altebrilas (הצגת פרופיל) 5 ביולי 2013, 20:51:13

Sunjo:...
- malgraŭ la multaj negativaj novaĵoj pri tiu temo la registara partio CDU (kristana demokratia unio) daŭre sekvas la celon starigi en Germanio "1984"-ajn kondiĉojn (leĝo pri minimuma savado de datumoj)
Bv klarigi al ne-germanoj pri kio temas tiu leĝo?

Sunjo (הצגת פרופיל) 5 ביולי 2013, 21:21:55

Altebrilas:
Sunjo:...
- malgraŭ la multaj negativaj novaĵoj pri tiu temo la registara partio CDU (kristana demokratia unio) daŭre sekvas la celon starigi en Germanio "1984"-ajn kondiĉojn (leĝo pri minimuma savado de datumoj)
Bv klarigi al ne-germanoj pri kio temas tiu leĝo?
Fakte temas pri jam ekzistanta EU-leĝo ( http://fr.wikipedia.org/wiki/Conservation_des_donn... ). Ĝi estas kontraŭ la germana baza leĝo (kvazaŭ la germana konstitucio). Kaj tio estas bona. Estus multe pli bona se la EU ŝanĝus tiun leĝon ol se Germanio sekvus la malbonan ekzemplon de aliaj ŝtatoj. Sed la respondeca ministro (Friedrich) ŝajne vere deziras tutan observadon kaj kontroladon de la popolo. Sed ke la germanaj sekreta servo kaj polico jam nun estas ne kapabla bone uzi la datumojn kaj informojn kiujn ili havas montriĝis en la NSU-murdserio (NSU estis novnazia krima organizo)

darkweasel (הצגת פרופיל) 5 ביולי 2013, 23:19:58

Sunjo:
- Germanio ne donas azilon al Snowden (por ke tio almenaŭ teorie eblus li devus esti en Germanio)
En Aŭstrujo estas same - retletero ne estas valida maniero peti azilon.

Sed ja tiel funkcias jura ŝtato: ĝi ne povas arbitre pro politikaj kialoj fari esceptojn al siaj leĝoj. La ŝtato rajtas fari nenion, kion ne permesas leĝoj; kontraŭe, privatuloj rajtas fari ĉion, kion ne malpermesas leĝoj.

Koncerne la konservadon (ne "savadon") de datumoj, ĉu ĉiu enleĝigo de la EU-direktivo estus en Germanujo kontraŭkonstitucia? Aŭ ĉu la leĝo farita en Germanujo rezultigis konservojn, kiujn ne necesigis la EU-direktivo? La Aŭstruja leĝo postulas miascie nur la minimuman konservadon postulatan de la EU-direktivo.

Sunjo (הצגת פרופיל) 6 ביולי 2013, 06:17:32

darkweasel:
Sed ja tiel funkcias jura ŝtato: ĝi ne povas arbitre pro politikaj kialoj fari esceptojn al siaj leĝoj. La ŝtato rajtas fari nenion, kion ne permesas leĝoj; kontraŭe, privatuloj rajtas fari ĉion, kion ne malpermesas leĝoj.
Almenaŭ teorie tamen eblus ke Germanio permesus al Snowden ke li venus al Germanio kaj restus ĉi tie - pro aparta politika intereso. Kaj tiu politika intereso sendube ekzistas aŭ devus ekzisti se oni ne jam sciis ĉion pri la spionado inter "amikoj". Sed kompreneble la politika intereso ne ĉagreni la usonan registaron estas pli forta.

darkweasel:
Koncerne la konservadon (ne "savadon") de datumoj, ĉu ĉiu enleĝigo de la EU-direktivo estus en Germanujo kontraŭkonstitucia?
Jes. Ĉar temas pri devo (ne pri rajto) konservi ĉiujn datumojn (ne nur bezonatajn) de ĉiu tute sen kialo (anstataŭ nur se ekzistas suspekto).

karasutengu (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2013, 15:14:29

En Japanio ĉiu jare 7a julio estas "Tanabata festo" (七夕祭り)

Kiu devenas japanan leĝendon.

Kiu estas " malnove diido Hikoboŝi(彦星) kaj diidino Orihime(織姫) kunloĝis ĉielon , ili tre bone amikiĝis, ĉiu tage kunludis, kaj senlaboro.
Iu tage Dio koleris ilin pro senlaboro, kaj dividigis ilin per ke inter ili metis ĉielan riveron(okcidente nomiĝas lakta vojo) kaj ĉiujare nur en 7a julio ,nokte Dio metas ponton kaj ili povas vidi kaj rendevui"
Surteruloj(ni) festas tian okazon ĉiujare en 7a julio nokto per bambua ornamo.

karasutengu (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2013, 12:16:14

Hodiaŭ en mia lando en mia regiono maksimuma temperaturo estas 32℃ kaj humideco estas 95%.

Mi tre sentas varmegon.
Kia situacio estas en via lando?

yyaann (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2013, 12:59:50

karasutengu:Hodiaŭ en mia lando en mia regiono maksimuma temperaturo estas 32℃ kaj humideco estas 95%.

Mi tre sentas varmegon.
Kia situacio estas en via lando?
Mia urbo estas ĉirkaŭita de montoj, kiuj forbaras la venton. Sekve, ĝi ne povas forblovi la poluitan aeron, nek malvarmigi la temperaturon somere (nek varmigi ĝin vintre). Do, kiam la ĉielo estas sennuba, la aero estas tre malagrabla, sufoka, eĉ se la temperaturoj ne estas tiom alta (28°C kun 80% da humideco hodiaŭ). Kiom bonas la montoj! ... se oni ne loĝas ĉe iliaj piedoj! lango.gif

Kontraste, ĉi-junie mi iris al Singapuro kaj al la insulo Balio en Indonezio. En ambaŭ regionoj, la aero estas multe pli varma (ĉ. 35°C). Sed ĉar estas sufiĉe da vento kaj malpli da poluaĵo, la aero estis al mi multe pli agrabla.

לראש הדף