目次へ

Hodiaŭ en via lando

utku,2013年6月20日の

メッセージ: 38

言語: Esperanto

darkweasel (プロフィールを表示) 2013年7月15日 11:57:14

yyaann:nek varmigi ĝin vintre
Kie vento faras tion? Certe ne en Vieno - tie ĉi la vintroj estus ankoraŭ elteneblaj, se ne estus ĉiam la damna vento. En Vieno estas preskaŭ ĉiam multa vento, do ankaŭ temperaturo de 35°C estas agrabla tie ĉi - sed temperaturo de 0°C ne tiom.

Escepto estis en la fino de tiu ĉi junio - ial la vento decidis ne plu funkcii dum tiuj varmegaj tagoj. La malpura, senmova, sed humida aero estis preskaŭ neeltenebla, kaj mi ĝojegis, kiam fine de la semajno pluvis.

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2013年7月15日 19:49:55

Sabaton, la 13an de julio, ĵurio deklaris ke George Zimmerman (dĵordĵ zimermen) ne kupablas pri la mortpafado de Trayvon Martin (trejvan martin). Zimmerman estas granda, fortulo blanka kiu ŝtelsekvis Trayvon, 18jaran negron, dum la nokto. Trayvon kunportis saketon da sukeraĵoj kaj laton da teo dum Zimmerman portis pistolon. Trayvon estis mortpafita tra la koro de Zimmerman sed tutblanka, tutvirina ĵurio ke Zimmerman sin defendis por la vivo.

darkweasel (プロフィールを表示) 2013年7月15日 20:17:38

robbkvasnak:Sabaton, la 13an de julio, ĵurio deklaris ke George Zimmerman (dĵordĵ zimermen) ne kupablas pri la mortpafado de Trayvon Martin (trejvan martin). Zimmerman estas granda, fortulo blanka kiu ŝtelsekvis Trayvon, 18jaran negron, dum la nokto. Trayvon kunportis saketon da sukeraĵoj kaj laton da teo dum Zimmerman portis pistolon. Trayvon estis mortpafita tra la koro de Zimmerman sed tutblanka, tutvirina ĵurio ke Zimmerman sin defendis por la vivo.
Mi ne sekvis tion tiel detale, sed ĉu ne tie staras aserto kontraŭ aserto?

yyaann (プロフィールを表示) 2013年7月15日 22:31:21

darkweasel:
yyaann:nek varmigi ĝin vintre
Kie vento faras tion? Certe ne en Vieno
La mediteranea, milda, varmeta vento el la sudo ja povas efiki tiel. Sed admitinde la kialo de la relative pli malvarmaj vintroj ĉe mi (se kompari kun najbaraj urboj) estas iom pli malsimpla ol tio ĉi-supre dirita de mi. ridulo.gif
Mi ne sekvis tion tiel detale, sed ĉu ne tie staras aserto kontraŭ aserto?
Malfacilas konkludi el la resumo de la haveblaj faktoj. Ne ekzistas vidinto de la tuta okazaĵo kaj la duone-vidintoj kontraŭdiras unu la alian. Tamen, la polico ne trovis kontraŭpruvojn pri la Zimmerman-a faktversio.

karasutengu (プロフィールを表示) 2013年7月21日 8:23:32

Hodiaŭ en Japanio okazas vocdono de parlamentanoj (sub).
Temo de tiu ĉi fojo estas "ĉu ni ŝanĝos Konstitucion", "ĉu ni daŭrigos Nuklea centralon","ĉu ni plialtigos aldonvalora imposton". "ĉu ni partoprenos al konferenco pri libera internacia komerco en ĉirkaŭ pacifiko".

Altebrilas (プロフィールを表示) 2013年7月21日 10:18:16

Francio, 21a de julio :
Varmego.
Libertempoj, ktp.
Francia rondbiciklado.
Pluaj stratribeloj en la pariza suburbo Trappes: oni bruligis veturilojn; 4 homoj arestitaj.
La kunvenejo de la Femen-batalantoj en Parizo estis bruligita de nekonatuloj.

ugolo (プロフィールを表示) 2013年7月26日 14:20:37

Kiel ebligi pli da partoprenado de gecivitanoj?
La verd-ruĝa registaro en sudgermana lando Baden-Wirttemberg adresas "direktivon por planado al la landa administrado" - ĉu ekhelpos? Oni esperas, oni vidos.

maratonisto (プロフィールを表示) 2013年7月26日 19:03:19

Kuracistino helpis edziĝi per falsaj atestoj.

http://medportal.ru/mednovosti/news/2013/07/26/231... (en la rusa)

En Rusio la tribunalo kondamnis kuracistinon al monpuno de ĉirkaŭ 1000 eŭroj por du falsaj atestoj pri gravedeco donitaj en 2011 kaj 2013. La virinoj bezonis atestojn por rapidigi la oficialan proceduron de edziĝo. Tiu atesto ebligas redukti la tempon de atendo ĝis registrado de edziĝo, kiu en Rusio estas unu monato.

先頭にもどる