Sisu juurde

Hodiaŭ en via lando

kelle poolt utku, 20. juuni 2013

Postitused: 38

Keel: Esperanto

utku (Näita profiili) 20. juuni 2013 13:52.05

Ni ĉiutage skribu mallongegan listeton de laŭplaĉe ĉefaj (landaj aŭ eksteraj) novaĵoj de nia landa gazetaro. Tiel ni povus plie ekscii pri la resto de l' mondo; lerni, kiu lando diskutas (do prizorgas) kiajn aferojn; antaŭvidi, kiajn mondajn novaĵojn aperus en ampleksa esperanta gazeto kaj inspriĝi pri novaj forumtemoj.

Almenaŭ mi, nur redaktos mesaĝojn por aldoni novajn lastajn "hodiaŭ"ajn novaĵojn, por ke la fadeno ne trolongiĝu. Tamen, mi sendos apartajn mesaĝojn por apartaj tagoj. Pli ol unu listo de diversaj samlandanoj ankaŭ estas bonvenaj.

Jen ekzemplo:

utku (Näita profiili) 20. juuni 2013 13:52.28

TURKIO (20.06.2013)

• Kadir Topbaş, la urbestro de Istanbulo, deklaras ke, post nun, ĉiuj ŝanĝoj pri la urbo estos demandataj al la loĝantaro, kvankam li ne diris ion konkretan pri la proceduro. Dum lastaj tri semajnoj, okazas protestoj en Turkio, nomiĝataj kiel "Gezi Parkı Protestoları", cite je la inaŭgura kialo de protestoj: projekto detruonta la Parko de Gezi, en Taksim, Istanbulo.

• Antonio Patriota, brezila ministro pri eksteraj aferoj, asertas, ke Brazilio ne estas Turkio, komparante aktualajn dulandajn protestojn. Antaŭe, kelkaj brezilaj protestantoj uzis devizoj pri Turkio.

• 2013 Mediteraneaj Ludoj komenciĝas en Mersin. Mediteraneaj Ludoj estas olimpieca okazaĵo, okazanta po unu foje en kvar jaroj. Ĉi-jare partoprenas 24 mediteraneaj landoj en 27 sportoj.

• La kurzo USD/TRY rompas historian rekordon je alteco, post inda malvaloriĝo de BIST (Borso Istanbula), sekvante deklaro de la estro de usona Federacia Rezerva Sistemo.

• Restas neniu bileto por Mersin 2013 Mediteraneaj Ludoj, en 15 minutoj post la ekvendo. Estas asertata kiel skandalo, ke oni aĉetis multegajn da bileto kune, kaj poste disdonis ilin al lokaj estraruloj. Tamen olimpia registaro forneas tiun aserton. Ekzistis ĉ. 25 mil biletoj, kies 13200 jam estis rezervitaj. Do ĉ. 11 mil biletoj vendiĝis en tiu tempeto.

Sunjo (Näita profiili) 20. juuni 2013 19:22.30

jen mia provo el Germanio (20.06.2013)

Svetlana Alexievich ricevis la pacpremion de la germana librokomerco

• disputo pri la financaj planoj de la EU - reprezentantoj de la landaj registaroj kaj de la EU-parlamento ne trovis interkonsenton pri la financaj planoj por 2014-2020 - la raportisto de la parlamento poste rezignis sian postenon

• homa kontrabandado: Usono publike akuzas Rusujon kaj Ĉinujon

• la vetero en Germanujo: post kelkaj varmegaj tagoj nun en kelkaj regionoj okazas fortaj fulmotondroj kun pluvego

• la spertuloj pri ekonomiko de la kristana-demokratia partio (registara partio) kritikas la balotpromesojn de la propra partio ĉar oni pli elspezus ol oni rajtus laŭ respondeca agado

utku (Näita profiili) 21. juuni 2013 6:24.32

TURKIO (21.06.2013)

• Estas komenco de somero (malbonnovaĵe, ĉar ĉi tie ĝi ĝenerale pasas varmege).

• Protestantoj, kiuj estas elirigita de Taksim Gezi Parkı semajnkomence, nun daŭrigas la proteston en diversaj urboj kaj stratoj, ĝenerale nur senmove starante aŭ lagante, por longaj tempoj. (f)

• Startas 2013 Turkio FIFA U20 Mondpokalo, kun 24 teamoj en 7 urboj. Bedaŭrinde multaj gravaj teamoj kiel Brazilio, Argentino, Germanio, Italio kaj Japanio ne gajnis rajton partopreni.

• La rezultoj de tago en Turkio 2013 U20: Grupo A: Francio 3-2 Ganao, Usono 1-4 Hispanio; Grupo B: Kubo 1-2 Sudkoreio, Nigerio 2-3 Portugalio.

Altebrilas (Näita profiili) 21. juuni 2013 13:19.40

Novaĵoj el Francio, 21/06/13

Prezidento Hollande vizitas aviad-salono de Le Bourget (kie multaj kontraktoj pri aviadiloj estas subskribitaj). Du Femen-batalantoj, kun nudaj mamoj, manifestas sur lia vojo kaj estas arestitaj de la sekurecistoj.

Jean-Luc Mélenchon, estro de la Maldekstra Partio (Parti de Gauche), subtenas Jerome Kerviel, financnegocisto kui perdigis 5 miliardojn da euroj al la banko, por kiu li laboris. La banko postulis, ke li repagu la 5 miliardojn, kaj faris al li proceson por tio. Kerviel siaflanke postulas la saman sumon al la banko pro kontraŭleĝa maldungado.

La lingvaj instruisoj plendas, ke la taskoj en la abituro pri lingvoj estas tro facilaj.
http://baccalaureat.blog.lemonde.fr/2013/06/20/bac...

agarrido18 (Näita profiili) 21. juuni 2013 14:30.40

Filipinoj - 06.21.2013

La plimulto atendis, spektis, kaj nun senĉese priparolas pri la ĵus finita NBA de Usono... ridulo.gif
Mi persone antaŭĝojis, hurais, kaj ĝojas la gajnon de Miami Heat.

(Pardonu, tio ne estas tute temrilata novaĵo.) ridego.gif

Matthieu (Näita profiili) 21. juuni 2013 16:46.58

Altebrilas:La lingvaj instruisoj plendas, ke la taskoj en la abituro pri lingvoj estas tro facilaj.
http://baccalaureat.blog.lemonde.fr/2013/06/20/bac...
Kaj malgraŭ tio, patrino anstataŭis sian filinon en la ekzameno pri la angla. Sensurprize, ŝi estis kaptita. Kiel ili povis pensi, ke neniu vidos malsamon inter gimnazianino kaj 52-jara virino?

Nun ili riskas monpunon ĝis 9000 €, kaj la filino riskas ne rajti ekzameniĝi dum 5 jaroj (por ĉia ekzameno, eĉ tiu por stirpermesilo).

raffadalbo (Näita profiili) 21. juuni 2013 17:16.43

Italujo, 21.06.2013. Hodiaŭ ĉirkaŭ je la tagmezo tertremis apud Florenco. La tertremo ne estis terura - malmultaj domaĝoj okazis - sed estis sentata en multaj urboj kaj ĝin sekvis multe da skuetoj. Do, la tertremo estis malgranda, sed la timo estis granda! ridulo.gif

Ankaŭ okazis ke tri-jara infano en superbazaro trinkis iom da flua sapo. Liaj gepatroj estis malatentaj kaj li supozis ke la botelo enhavas bonan trinkaĵon. Bonŝance, la gepatroj vidis lin tuj kaj forprenis la botelon de lia mano. Poste, ili portis lin al malsanulejo sed neniu grava domaĝo ĉeestis.

nigra_rivereto (Näita profiili) 21. juuni 2013 18:42.21

Brazilo, 21.06.2013

Hodiaŭaj novaĵoj en mia lando temas ĉefe pri la amasaj manifestacioj, kiuj komenĉiĝis en la plej grandaj urboj antaŭ kelkaj tagoj pro la prezaltigo de publika transportado. La protestoj tuj poste fariĝis kontraŭ koruptado, altaj impostpagoj, malbonkvalito de la publikaj servoj pri sano kaj edukado, la granda monsumo elspezata de la registaro por la Pokalo de la Konfederacioj (okazanta nun en Brazilo) kaj la Futbala Mondpokalo en 2014, ktp. Se iun interesas legi pri tio en Esperanto, jen ligilo:

Malkontento generas protestojn en Brazilo

En mia urbo (Ribeirão Preto - 300 km for de la urbego São Paulo) en la manifestacio partoprenis ĉirkaŭ 25.000 homoj, la protestoj estis pacaj sed bedaŭrinde okazis mortigo de 18-jara knabo, kiu estis trafita de aŭtomobilo stirata de iu fiulo (li ne estis unu el la protestantoj) kiu akcelis sian aŭton en la direkto de la manifestaciantoj.

Sunjo (Näita profiili) 22. juuni 2013 9:36.06

Germanio 22.6.2013

Vizito de kancelierino Merkel en Rusio - la ĉefa celo estas plibonigo de komercaj rilatoj, sed enkadre de la komuna malfermo de ekspozicio Putin kaj Merkel ankaŭ iomete disputis pri rabaĵa arto

La koruptec-informanto (whistleblower) Snowden - laŭ li la brita spionadprogramo "Tempora" de la brita sekreta servo spionas eĉ pli vasta kaj detala ol la programo "Prism" de la usona sekreta servo. Multaj spertuloj pri informadiko kaj defendantoj de homaj rajtoj asertas ke la amasa tutmonda spionado de ambaŭ tiuj programoj estas kontraŭleĝa kaj kontraŭkonstitucia. Dume la usona justeco akuzis Snowden pri spionado kaj pri ŝtelado de ŝtata propraĵo

Jan Ullrich, venkinto de la "rondiro de Francio" (Tour de France) 1997 konfesis dopadon: li diris ke li faris tion por "egaligi la ŝancojn"

Tagasi üles