去目錄頁

Kiu venkos la konfederaciojn pokalon?

从 codesito, 2013年6月21日

讯息: 11

语言: Esperanto

codesito (显示个人资料) 2013年6月21日上午10:51:44

Kiu vi pensas venkos la konfederaciojn pokalon de futbalo?

utku (显示个人资料) 2013年6月24日上午7:45:13

Aliaj teamoj ne havas eĉ ŝancon de finalo, ja venkos Hispanio aŭ Brazilo. Tamen decidi inter tiuj du ne estas facila. Kvankam nuntempe Hispanio ŝajnas pli bona kaj teame pli matura ol Brazilio, mi ankaŭ trovis en ludo de Brazilo multan pozitivan. Mi necerte elektas la hejmanojn.

nigra_rivereto (显示个人资料) 2013年6月24日下午1:08:38

Kiel futbalŝatanto kaj brazilano mi esperas ke venkos Brazilo, kaj mi deziras finalon Brazilo x Hispanio. Mi konsentas kun Utku, ke Hispanio nuntempe estas la pli bona teamo sed Brazilo iom pli bone ludis dum la lastaj matĉoj kaj ni ludos hejme.

jozefo_22 (显示个人资料) 2013年6月24日下午9:00:53

Kvankam la Konfereacioj oni ludas ĉe Brazilo, mi pensas ke la hispana lerteco kaj ĝia tutmonda futbala mastrado dum la ĵusaj jaroj estas sufiĉa por ke ili gajnu ĉi pokalon. Tamen oni ankaŭ devas ĉiam memori la brazila historio, do se okazas ĉi finalo la rezulto estus praktike neeble de antaŭdiri...

codesito (显示个人资料) 2013年6月28日下午9:38:15

Brazilo havas tre bonan teamon kaj ludas hejme, ĝi ja povas venki! Sed hispanio ankaŭ havas tre bonan teamon kaj kiam ĝi ne ludas tro bone la dio fortuno helpas ĝin, almenaŭ dum la lastaj jaroj, kaj mi pensas ke estas malfacile ludi kontraŭ dio...!

nigra_rivereto (显示个人资料) 2013年6月29日下午10:07:48

codesito:Brazilo havas tre bonan teamon kaj ludas hejme, ĝi ja povas venki! Sed hispanio ankaŭ havas tre bonan teamon kaj kiam ĝi ne ludas tro bone la dio fortuno helpas ĝin, almenaŭ dum la lastaj jaroj, kaj mi pensas ke estas malfacile ludi kontraŭ dio...!
Se paroli pri bonŝanco, ankaŭ Brazilo estis bonŝanca en la matĉo kontraŭ Urugvajo. Nia teamo ludis malbone sed la golulo defendis penalon, poste pilko ŝotita de urugvajano trafis la kverstangon kaj fine de la matĉo Paulinho perkape enpafis la duan golon.

Oni diras ke en Brazilo futbalo estas kvazaŭ religio, mi estas unu el ĝiaj "adeptoj" sed tute ne fanatika. Bone, mi esperas ke la "dioj de la piedpilko" favoros Brazilon morgaŭ en la finalo. ridulo.gif

Hedilla (显示个人资料) 2013年6月30日下午6:22:01

dum la finalo, homoj povos kompreni la himnojn en la tuta mondo

- Brazilo
- Hispana reĝlando, sen teksto

mi pensas ke ankaŭ povus okazi per Francujo, Meksiko kaj aliaj landoj

(post la matĉo mi korektos mian komenton)
nova paragrafo: Brazilo meritis venki, la "torcida" (viglistaro) estis la ludisto numero dekdu. la uzanto `utku´ prognozis bone kaj mi aldonas ke mi ŝatis la komenton de `vidas vandenis´

codesito (显示个人资料) 2013年6月30日下午11:01:15

Post la unuaj 45 min, brazilo 2-0 hispanio, hispanio estas vundita sed ne morta.

codesito (显示个人资料) 2013年6月30日下午11:58:22

Brazilo venkas 3-0. Mi gratulas ĉiujn brazilanojn pro la venko.

Estas 01.57 en hispanio, mi nun devus esti dormanta. bv. diru al mi ke ĉio ĉi estis nur sonĝo.

nigra_rivereto (显示个人资料) 2013年7月1日下午12:18:32

Mi dankas vin nome de la granda brazila subtenantaro. Estis bonega, tre emocia matĉo. Gratulon al Hispanio, kiu digne kaj sen perforto ludis.

Karaj amikoj, ĝis la Mondpokalo 2014! Tiam ni certe havos novan interesan diskutadon pri futbalo.

回到上端