Al la enhavo

ĉu vi scias pri sis kaj sepen?

de fajrkapo, 2013-junio-21

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-junio-21 16:25:32

Alitage, mi relegis la PMEG, kaj ie parolis pri la uzo de sis kaj sepen anstataŭ ses kaj sep, en iaj kuntekstoj kie, pro ilia sona similo, oni povus konfuziĝi. Eble taŭgus en bingoj, aŭ flughavenoj por ke homoj gajnu monon kaj ne malfruu...

Sed mi neniam vidis ilin, sis kaj sepen, fakte mi surpriziĝis vidante tion en Pomego.
Kiu ja vidis, kaj kion supozus tiu uzado se ĝi fariĝus normala?
Estas vere ke ses kaj sep, tre similas unu la alian, kaj en iaj kuntekstoj oni povas ne tre bone diferenci ilin.
Ĉu vi pensas ke tio estus bona solvo?, ĉu vi pensus pri alia solvosistemo? ĉu vi pensas ke ne eblas konfuzo?, kaj plej grave, kiu elpensis tion...?

PS Mi trovis tiun ĉi interesan artikolon Din tekst ...

swalf (Montri la profilon) 2013-junio-21 18:13:08

Interesa afero! Krome 'ses' kaj 'sep' ofte estas malfacilaj je elparoli en rapida nombrado "unu-du-tri-kvar-kvin-ses-sep-ok naŭ-dek..."
Antaŭ nun, tamen, mi neniam aŭdis pri tiuj ciferoj. Mi pensas ili povos kunekzisti kun la kutimaj ciferoj kaj esti preferitaj en bruaj kondiĉoj.

Tamen mi legis iam ke, laŭ unu scienca serĉado, la Esperanta esti la dua pli bona lingvo el lingvoj konsideritaj (post la Itala) komprenebla en bruega kondiĉo!

Bruso (Montri la profilon) 2013-junio-21 18:41:05

Ne mi konfuzigas ses kaj sep.

Mi patro al mi rakontis, ke en Usona Mararmeo oni diras "niner" (najnr) anstataŭ "nine" (9). Laŭdire "nine" sonas tro simila al "five" (5).

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-junio-21 19:54:30

Hispane, oni ripetas inter 60 kaj 70, sesenta kaj setenta, ĉar ili tre similas, (mi vidis tion en la bingoj, ridulo.gif, sed mi ne tre ludas...)

darkweasel (Montri la profilon) 2013-junio-22 13:16:57

Mi pensas, ke la malsama vokalo inter ses kaj sep devus sufiĉi por distingi.

En la germana ekzistas pli malbona afero: "du" estas zwei kaj "tri" estas drei. Tamen por "du" oni povas por distingi ankaŭ diri zwo (aŭ, se oni parolas bavaran dialekton, ankaŭ zwoazwa ridulo.gif ).

akueck (Montri la profilon) 2013-junio-22 16:30:00

fajrkapo:... la uzo de sis kaj sepen anstataŭ ses kaj sep, en iaj kuntekstoj kie, pro ilia sona similo, oni povus konfuziĝi [...]
Ĉu vi pensas ke tio estus bona solvo?
Jes. Tamen antau ekuzo la Akademio devas oficiale aprobi ghin, char "sis" estas formo nova al la Fundamenta formo "ses" kaj "sepen" estas formo nova al la Fundamenta formo "sep". Lau la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto tia aprobo estas necesa, char la diritaj formoj novaj ne estas internaciaj, do ne uzeblaj jam pro Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko.

Efektive estas du model-okazoj de tio, ke la Akademio aprobis formojn novajn al nombroj:

1) "Apud la Fundamenta substantivo nulo estas oficialigita la numeralo nul" (fonto: Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro).

2) "La eliziita formo un’ estas tolerebla en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: “un’! du! un’! du!” en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks." (fonto: Baza Radikaro Oficiala).

fajrkapo:ĉu vi pensus pri alia solvosistemo?
Ne mi, sed: Ledon (2002: 239) rekomendas "tri plus tri" anstatau "ses".

Referenco:

Ledon, Gilbert R. (2002): "Aviada Terminaro". Chapecó, Fonto.

Amike

Andreas

Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.

marcuscf (Montri la profilon) 2013-julio-01 01:37:31

akueck:
Jes. Tamen antau ekuzo la Akademio devas oficiale aprobi ghin, char "sis" estas formo nova al la Fundamenta formo "ses" kaj "sepen" estas formo nova al la Fundamenta formo "sep". Lau la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto tia aprobo estas necesa, char la diritaj formoj novaj ne estas internaciaj, do ne uzeblaj jam pro Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko.
Sed laŭ mi memoras, la Akademio nur aldonas vortojn kiam ili jam estas sufiĉe vaste uzataj. Ili preferas ne elpensi novajn vortojn.

(bedaŭrinde mi ne memoras kie mi legis tion)

akueck (Montri la profilon) 2013-julio-01 14:51:43

marcuscf:
akueck:
Jes. Tamen antau ekuzo la Akademio devas oficiale aprobi ghin, char "sis" estas formo nova al la Fundamenta formo "ses" kaj "sepen" estas formo nova al la Fundamenta formo "sep". Lau la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto tia aprobo estas necesa, char la diritaj formoj novaj ne estas internaciaj, do ne uzeblaj jam pro Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko.
Sed laŭ mi memoras, la Akademio nur aldonas vortojn kiam ili jam estas sufiĉe vaste uzataj. Ili preferas ne elpensi novajn vortojn.

(bedaŭrinde mi ne memoras kie mi legis tion)
Antau ol esti oficialigataj, "novaj vortoj" estu "tute maturaj" lau la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto; la Antauparolo distingas inter

a) novaj vortoj (sepa alineo de la Antauparolo) kaj
b) formoj novaj (oka alineo de la Antauparolo).

Pri a) ghi efektive postulas maturecon: "Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia autoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel 'Aldonon al la Fundamento' ..."

Pri b) matureco de la formo nova ne estas klarvorte postulata, tamen trafu ne-oportuneco de la formo malnova (per "formo" oni celas unuradikajhon): "Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova."

Simple kaj konkrete: Post kiam la unua trafikilo estos spertinta seriozan akcidenton sekve de interkonfuzo de "ses" kaj "sep" en la Esperantlingva komunikado, ech la Akademio, per kiu la nuna esperantistaro estas benita, certe ne pli longe ol dek jarojn hezitos deklari toleron de "sis" kaj "sepen" kiel formoj novaj al respektive "ses" kaj "sep" okulumo.gif

Mia - eble erara - impreso estas, ke la nuna Akademio (almenau partoj de ghi) jam ne konscias pri la lau-Fundamenta diferenco inter "nova vorto", "formo nova" kaj "vorto fremda" (= vorto internacia lau Regulo 15).

Mia impreso bazighas precipe sur relative fresha Konsulteja respondo, kiu lau rezolucio EFZ-2013-0001 de la Esperanto-Forumo Z havas kontraudiron.

Amike

Andreas

Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.

Dolz (Montri la profilon) 2013-oktobro-03 21:42:17

Sis kaj Hep. Unu silabo, leteroj malsamaj: "e" , "i". Sufiĉe por malsamigi ĝin.

Uridium (Montri la profilon) 2013-oktobro-04 00:00:37

Mi ne komprenas la problemon, kiun laŭ mia opinio ne ekzistas.
Mi ne vidas tro komplike elparoli ilin, kaj la risko konfuziĝi estas malalta.

Reen al la supro