Contenido

Kial anglaj-usonaj ekpertaj esperantistoj preferas debati angle?

de codesito, 22 de junio de 2013

Aportes: 37

Idioma: Esperanto

codesito (Mostrar perfil) 22 de junio de 2013 07:15:10

Kial anglaj-usonaj ekpertaj esperantistoj preferas debati angle anstataŭ esperante pri temoj ne rilataj al eo en lernu? eĉ pri ido aŭ interlingua kies debato laŭ mi devus esti en nia komuna lingvo.

mihxil (Mostrar perfil) 22 de junio de 2013 08:55:08

codesito:Kial anglaj-usonaj ekpertaj esperantistoj preferas debati angle anstataŭ esperante pri temoj ne rilataj al eo en lernu? eĉ pri ido aŭ interlingua kies debato laŭ mi devus esti nia komuna lingvo.
Bona demando. Mi ankaŭ miras pri tio. Cetere eĉ multaj el la prilingvaj temoj povus same aŭ pli bone esti priparolataj en esperanto.

Fine mi pensas ke por multaj estas simple pli facile paroli en la angla. Ankaŭ sufiĉe multe de neanglalingvanoj partoprenas. Iom rilatas probable ke la angla simple estas la fakta monda lingvo.

codesito (Mostrar perfil) 22 de junio de 2013 09:55:10

mihxil:
codesito:Kial anglaj-usonaj ekpertaj esperantistoj preferas debati angle anstataŭ esperante pri temoj ne rilataj al eo en lernu? eĉ pri ido aŭ interlingua kies debato laŭ mi devus esti nia komuna lingvo.
Bona demando. Mi ankaŭ miras pri tio. Cetere eĉ multaj el la prilingvaj temoj povus same aŭ pli bone esti priparolataj en esperanto.

Fine mi pensas ke por multaj estas simple pli facile paroli en la angla. Ankaŭ sufiĉe multe de neanglalingvanoj partoprenas. Iom rilatas probable ke la angla simple estas la fakta monda lingvo.
Se la angla estas la fakta monda lingvo, kion diable ni faras ĉi tie?

goli (Mostrar perfil) 22 de junio de 2013 09:59:59

Because English is doing the job it wasn't designed for better than esperanto is doing the thing it was created to do. Plus, English sounds better ^-^ (tastes differ)

Ĉar angla faras laboron, por kiu ĝi ne estis destinita, pli bone ol esperanto faras aĵon, por kiu ĝi estis kreita. Plu, angla sonas pli bele ^-^ (preferoj diferencas)

goli (Mostrar perfil) 22 de junio de 2013 10:07:40

codesito:Se la angla estas la fakta monda lingvo, kion diable ni faras ĉi tie?
Fakte, ni nur estas grupo de lingvistikaj stranguloj, kiu penas savi la mondon kun "neŭtrala lingva fundamento". Alfrontu ĉi tion.

agarrido18 (Mostrar perfil) 22 de junio de 2013 10:12:23

Unue mi volas scii, pri kio ili debatas angle.
Ĉu ili ĝenerale debatas angle? Aŭ pri specifa temo? Ĉar mi vidas iun ligon.

codesito (Mostrar perfil) 22 de junio de 2013 10:39:00

agarrido18:Unue mi volas scii, pri kio ili debatas angle.
Ĉu ili ĝenerale debatas angle? Aŭ pri specifa temo? Ĉar mi vidas iun ligon.
Teorie, la nacilingvaj forumoj estas por paroli pri eo, kaj la teamanoj forigas mesaĝojn se oni debatas pri aliaj aferoj en la naciaj lingvoj, sed ŝajnas ke ne kiam tio okazas en la angla forumo.

codesito (Mostrar perfil) 22 de junio de 2013 10:43:43

goli:Because English is doing the job it wasn't designed for better than esperanto is doing the thing it was created to do. Plus, English sounds better ^-^ (tastes differ)
[/i]
Mi ne komprenas vin, vi parolas strangan eon.

agarrido18 (Mostrar perfil) 22 de junio de 2013 10:49:55

codesito:
goli:Because English is doing the job it wasn't designed for better than esperanto is doing the thing it was created to do. Plus, English sounds better ^-^ (tastes differ)
[/i]
Mi ne komprenas vin, vi parolas strangan eon.
Li enmetis la Esperantlingvan tradukon de tiu frazo tuj suben.

---
Ĉu vere? Do, la teamo de lernu ne permesas uzantojn komenci fadenojn kiuj temas pri aliaj temoj ol Esperanto? Mi ne sciis tion.
Ĉu en hispanlingva fadenaro la teamanoj tuj forigas fadenojn kiuj ne temas pri Esperanto mem?
Ŝajnas ke preskaŭ ĉiuj anglaj fadenoj temas pri Esperanto, laŭ mia rigardado farinta.

x1004 (Mostrar perfil) 22 de junio de 2013 10:58:28

goli:Because English is doing the job it wasn't designed for better than esperanto is doing the thing it was created to do. Plus, English sounds better ^-^ (tastes differ)

Ĉar angla faras laboron, por kiu ĝi ne estis destinita, pli bone ol esperanto faras aĵon, por kiu ĝi estis kreita. Plu, angla sonas pli bele ^-^ (preferoj diferencas)
Ha, ha, ha. Tre amuzige. Eble inter anglalingvanoj, ne internacie. Verdire, inter anglalingvanoj neniu alia lingvo havas eĉ plej malgrandan ŝancon sukcesi, ĉar ili asertas, ke ilia kaj nur ilia lingvo estas tiu internacia (estontece same pensos la ĉinoj, kiel same pensis la francoj pasintece).

Volver arriba