Přejít k obsahu

neniu povas ne = neniu ne povas ?

od uživatele zan ze dne 22. června 2013

Příspěvky: 6

Jazyk: Esperanto

zan (Ukázat profil) 22. června 2013 7:28:11

Anstataŭ oni ne povas ne plori la jenaj du estas ĝustaj?
A)Neniu povas ne plori.
B)Neniu ne povas plori.

novatago (Ukázat profil) 22. června 2013 7:46:48

zan:Anstataŭ oni ne povas ne plori la jenaj du estas ĝustaj?
A)Neniu povas ne plori.
B)Neniu ne povas plori.
Mi preferus uzi "oni ne ... ne ...". Tamen, mi dirus ke la frazo B ne ĝustas. Ĝi devus esti: Ĉiu povas plori.

Mi ne scias ĉu ambaŭ frazoj samsignifas sed mi dirus ke ne, eĉ se la signifo similas.

Ĝis, Novatago.

agarrido18 (Ukázat profil) 22. června 2013 8:52:49

Vi uzas la sistemon de doubla negacio.

Por mi, la du frazoj ne signifas la samon.
Eble ke iu povos klarigi al vi pri tio.

Ambaŭ frazoj ankoraŭ ĝustas, laŭ tiu sistemo.
Sed tiajn frazojn oni konstruas nur en apartaj situacioj, eble en figura kunteksto.
Kompreneble oni povas konstrui frazon, kiu signifas la saman sed pli simpla.

Jen retpaĝo por tiu gramatikero ĉe lernu! (Esperante) - Negacioj

sudanglo (Ukázat profil) 22. června 2013 13:18:45

La signifo de A plej proksimas la signifon de 'Oni ne povas ne plori'. Tamen mi ne trovas ke A estas ekzakta ekvivalento.

Aliflanke B ŝajnas esti aserto pri ĉies kapablo plori pli ol ke iu afero estas plorinda (ploriga).

Asertoj pri 'oni' estas ĝenerale pli svagaj ol asertoj pri 'neniu', kiuj lastaj estas pli definitivaj.

Aserto pri oni povas esti vera eĉ se tio ne ampleksas ĉiujn.

Neniu pli proksimas al eĉ ne unu.

zan (Ukázat profil) 23. června 2013 2:20:00

Dankon al viaj respondoj.
Mi devus demandi : ĉiu ne povas ne plori. Tamen laŭ viaj gramatikaj sentoj A kaj B ne estas samaj kaj B estas pli dubinda ol A.

Laŭ la lernu!
la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.
= Oni ne konas la tempon venontan.
Imite de la lernu!-a klarigo
Neniu povas ne plori. = Oni ne povas ne plori.
Neniu ne povas plori. = Oni ne ne povas plori. = Oni povas plori.???

robbkvasnak (Ukázat profil) 23. června 2013 5:19:52

Unuarigarde "neniu ne povas plori" ŝajnas al eŭroplingvanoj estis malĝusta aŭ eble se oni denaskparolas la hispanan aŭ la portugalan havi alian signifon (nadie no peude llorar / ningem nao pode chorar) - sed konsiderante tiun frazon el eble turka menso, hic bir kimse aglayamaz, mi komprenas vin bone. Jen por mi suberba ekzemplo de kiel foriĝi el/de la eŭropeco de Esperanto.

Zpět na začátek