前往目錄

Esperanto sur industriaj ŝipoj

貼文者: maratonisto, 2013年6月23日

訊息: 6

語言: Esperanto

maratonisto (顯示個人資料) 2013年6月23日下午1:27:02

Ofte okazas, ke industriaj ŝipoj (fiŝkaptistaj, transportaj ktp) havas internacian ŝipanaron. Kutime ili parolas malbone la anglan, ĉar la plimulto estas nekvalifitaj. Kial ne starigi sur tiuj ŝipoj Esperanton kiel internacian lingvon? Tio havus sencon ĉar
1. Esperanto estas facilega.
2. La ŝipanaroj estas preskaŭ ĉiam izolataj el la ekstera mondo (krom kapitanoj kaj altaj ŝipestroj), do bezonas nur iliajn naciajn lingvojn por paroli kun samlandanoj kaj internacian lingvon por paroli kun nesamlandaj ŝipanoj.

Bedaŭrinde mi loĝas malproksime de maro kaj ne scias, kiom realigebla estas tiu ideo.

Kion Vi opinias pri tio?

lagtendisto (顯示個人資料) 2013年6月23日下午1:35:37

Mi opinias. Laborante peza ne estas tre bontaŭga antaŭkondiĉo por motivigu lerni fremdlingvon. Verŝajne jam ekzistas taŭgan lingvo piĝina por komuniki en laboro taga.

maratonisto (顯示個人資料) 2013年6月23日下午1:52:01

spreecamper:Laborante peza ne estas tre bontaŭga antaŭkondiĉo por motivigu lerni fremdlingvon.
Laborante peze ne motivigas lernadon de malfacila lingvo.
spreecamper:Verŝajne jam ekzistas taŭgan lingvo piĝina por komuniki en laboro taga.
Ĉu ekzistas en Interreto iu informo pri tiu lingvo? Mi supozas, ke tiu lingvo estas precipe faka, ne ĉiutaga.

novatago (顯示個人資料) 2013年6月23日下午3:03:46

La ideo estas bona ĉar la celo de Esperanto estas ĝuste tio sed rilate al ĉio. La afero, kiel ĉiam de antaŭ pli-malpli 40 jaroj estas trovi personojn kaj monon por realigi tiun celon.

Ĝis, Novatago.

lagtendisto (顯示個人資料) 2013年6月23日下午3:29:50

maratonisto:
spreecamper:Laborante peza ne estas tre bontaŭga antaŭkondiĉo por motivigu lerni fremdlingvon.
Laborante peze ne motivigas lernadon de malfacila lingvo.
Ĝuste, ankaŭ.
maratonisto:
spreecamper:Verŝajne jam ekzistas taŭgan lingvo piĝina por komuniki en laboro taga.
Ĉu ekzistas en Interreto iu informo pri tiu lingvo? Mi supozas, ke tiu lingvo estas precipe faka, ne ĉiutaga.
Imagu. Pluraj semajnoj ili devas tralabori similajn taskojn. Iam ili eĉ ne devas paroli dum laborado. Iam iuj teamanto scias kion oni devas labori, ĉu ne? Ofte ŝiparo havas simila kulturo. Sed, kiel ajn, provu realigi vian ideon.

dombola (顯示個人資料) 2013年6月24日上午12:38:45

Plezurŝipoj eble estos pli taŭgaj celoj por fulmaj kursoj. La turismaj kompanioj kutime dungas artistojn kaj prelegistojn por distri la pasaĝerojn dum la navigacio de tiaj ŝipoj.

La ideo estas bona precipe por tiuj esperantistoj, kiuj ŝatas vojaĝi kaj instrui.

回到上端