Skip to the content

Mi kantantas vs. Mi estas kantanta vs. Mi kantas

by novialingue, June 24, 2013

Messages: 6

Language: Esperanto

novialingue (User's profile) June 24, 2013, 2:42:40 PM

Laux PMEG, parolmaniero kiel mi kantantas estas ebla, sed nekutima varianto de mi estas kantanta. S-ro Wennergren skribas pri tio en §28.4.3:
Zamenhof neniam uzis tiajn mallongigitajn formojn, sed ili estas tute logikaj. Bedaŭrinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj. Vorto kiel legintos enhavas ŝajne tro multe da informoj en tro kompakta formo. La normalaj kunmetitaj formoj kun esti estas pli taŭgaj en tiuj maloftaj okazoj, kiam oni ne povas uzi ordinarajn simplajn verboformojn (legis, legos k.t.p.)
S-ro Wennergren tamen alskribas:
Sed kelkaj tiaj mallongigitaj formoj efektive praktike iom enuziĝis. Precipe INTUS-formoj estas popularaj. Simpla US-formo estas tute sentempa, sed multaj tamen sentas US-verbojn kiel nuntempajn, kaj uzas INTUS ĉiam, kiam temas pri pasinteco.
Miaparte, mi ne uzus konjugaciatajn participojn en kazoj en kiuj simplaj formoj sufiĉas, ekz. mi kantantas anstataŭ mi kantas. Se mi vere volus substreki la progresivan aspekton de la ago, tiam mi preferus uzi la "kompletan" formon mi estas kantanta.

Sed en la kazo de aparte kompleksaj verbaj kunmetaĵoj, mi estus efektive tentata uzi tiajn formojn, ekz. mi estintus konfuzita anstataŭ mi estus estinta konfuzita (triparta kunmetaĵo!), tre verŝajne ankaŭ pro tio ke tia gramatika strukturo spegulas distingon en la lingvoj kiujn mi kutime parolas ("I would have been confused" vs. "I would be confused", "j’aurais été confus " vs. "je serais confus", k.t.p.).

Kion vi pensas pri tiaj participaj kunmetaĵoj? Ĉu mia emo uzi ilin en kazo kiel mi estintus estas nura influo de "miaj" lingvoj? Ĉu vi ankaŭ estus tentataj uzi ilin? Kaj se jes: Kiam? En kia(j) cirkonstanco(j)?

johmue (User's profile) June 24, 2013, 3:01:34 PM

novialingue:Kion vi pensas pri tiaj participaj kunmetaĵoj? Ĉu mia emo uzi ilin en kazo kiel mi estintus estas nura influo de "miaj" lingvoj? Ĉu vi ankaŭ estus tentataj uzi ilin? Kaj se jes: Kiam? En kia(j) cirkonstanco(j)?
Kiel Bertilo skribas, la formoj kun "-intus" estas tute popularaj kaj uzindaj. Uzu ilin.

La aliajn mi malrekomandas. Oni aŭdas ilin tre malofte kaj tial oni plej ofte ne komprenas ilin tuj. Krome ili ne estas tiel necesaj kiel tiuj kun "-intus".

Bruso (User's profile) June 24, 2013, 3:56:33 PM

novialingue:
Bedaŭrinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj. Vorto kiel legintos enhavas ŝajne tro multe da informoj en tro kompakta formo.
Ĉu eble tiu ĉi estus pli facile komprenebla se oni uzas ĝin pli ofte?

goli (User's profile) June 24, 2013, 4:24:26 PM

Esperanto estas la lingvo libera el iuj ajn lingvaj kliŝaĵoj. Vi povas paroli ĉiamaniere, ĝis vi estas komprenata.

novialingue (User's profile) June 24, 2013, 5:27:51 PM

johmue:Kiel Bertilo skribas, la formoj kun "-intus" estas tute popularaj kaj uzindaj. Uzu ilin.
La aliajn mi malrekomandas. Oni aŭdas ilin tre malofte kaj tial oni plej ofte ne komprenas ilin tuj. Krome ili ne estas tiel necesaj kiel tiuj kun "-intus".
Dankon pro via respondo.

Bruso:
Bedaŭrinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj. Vorto kiel legintos enhavas ŝajne tro multe da informoj en tro kompakta formo.
Ĉu eble tiu ĉi estus pli facile komprenebla se oni uzas ĝin pli ofte?
Sendube.

Sed tio ne estas la koro de la problemo, laŭ mia opinio. Fakto estas ke tiaj mallongigitaj kunmetitaj konstruaĵoj ne estas facile kompreneblaj. La kialo de tio estas, ke ili ne estas ofte uzataj. Kaj la kialo de tio, ke ili ne estas ofte uzataj, estas tre probable ... ke ili ne estas vere bezonataj!

Miaparte, kaj nur unuavide (t.e.: sen antaŭa meditado pri tiu demando), mi vidas nur unu kazon en kiu mi salutus pliampleksiĝon de la uzo de tiaj formoj: la helpoverbo esti. T.e. ne nur estintus, sed ankaŭ estintis, estintos, k.t.p. Tiaj formoj vere utilas, ĉar ili plisimpligas pezajn konstruaĵojn kiel estus estinta, estis estinta, estos estinta, k.t.p.

Sed, ĉu pliampleksigo de tiaj sintezaj formoj vere necesas kun la aliaj, "ordinaraj" verboj (kantantis, kantintos k.t.p., apud la utila kantintus)? Mi pensas, ne. Alie, ili estus jam nun pli ofte uzataj.

Kirilo81 (User's profile) June 24, 2013, 6:50:25 PM

novialingue:Ĉu mia emo uzi ilin en kazo kiel mi estintus estas nura influo de "miaj" lingvoj?
Miaopinie jes, kaj mi malkonsentas kun johmue, ke ili estas uzindaj. Kompreneble denaske parolante lingvon kun distingo de nuna kaj pasinteca kondicionalo oni estas tentata transpreni tiun distingon en Esperanton, sed ĝi fakte danke al la kunteksto plej ofte ne estas necesa.
Krome mi ne ŝatas, ke oni misuzas formon kiel -us -inta, kiu nur parte esprimas la celataĵon. Tio povus konduki al kontraŭvola lingvoŝanĝiĝo.

Back to the top