Přejít k obsahu

Esperanto – malfacilega lingvo en la reala mondo

od uživatele Oijos ze dne 24. června 2013

Příspěvky: 38

Jazyk: Esperanto

goli (Ukázat profil) 25. června 2013 3:35:17

robbkvasnak:Mi tutkore subtenas la ideon de pornografio en Esperanto.
— Oh, fik'! Jes! Jes! Puŝu! Puŝu! Pli malmole! Pli rapide! A-a-a-a-a! Finu en mian vizaĝon! A-a-a-a-a-a! Je-a-a!

Koncerne la temo, Oijos nur havas esperantistan deprimon.

johmue (Ukázat profil) 25. června 2013 9:01:58

Oijos:
Fakte, Esperanto nun estas en situacio, en kiu multaj lingvoj estis en la pasinteco: grandparte ĝi estas "vulgara lingvo", kiun ordinaruloj uzas por ĉiutaga interparolado, sed kiun oni ne uzas por scienco, literaturo, diplomatio k.a.
Mi samopinias. Problemo estas, ke internaciaj organizoj ne elektas lingvon, kiu estas en tiu situacio. Kaj seriozaj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili atendas, ke oni unue adoptas ĝin en gravaj roloj.
Interesa temo. Mi tre interesiĝas pri terminologia laboro en Esperanto. La organizo ISAE jam de multaj jardekoj eldonas prisciencan revuojn. Ekde 1949 ekzistas "Scienca Revuo" kies redaktadon mi transprenis pasintjare. La scienca kaj terminologia agado estas niĉa en Esperantujo. Ekzemple Scienca Revuo ne havis retejon ĝis pasinta jaro. Nun tia retejo ekzistas, vidu http://scienca-revuo.info.

La paradokso estas, ke Esperantujo havas multegajn altklerajn homojn, kiuj spertas pri multaj diversaj fakoj. Sed ial ili malofte uzas Esperanton por priparoli siajn fakojn. Ekzistas kelkaj menciindaj aranĝoj, ekzemple KAEST (http://kaest.ikso.net) aŭ la IKU, kiu okazas dum UK.

UEA ankaŭ havas multajn fakajn asociojn, el kiuj kelkaj pli kelkaj malpli aktivas. Fakte ili lanĉu projektojn verki terminaron pri siaj fakoj, kiel faris la IFEF (la fervojistoj).

Do sume mi enkuraĝigas ĉiujn sciencistojn aŭ spertulojn Esperantlingvajn kontribui al la terminologia laboro de siaj fakoj. Verku artikolon por Scienca Revuo, partoprenu KAEST por prelegi. Se vi volas verki terminaron pri via fako, turnu vin al ISAE por ricevi helpon.

fajrkapo (Ukázat profil) 25. června 2013 9:06:27

goli:
robbkvasnak:Mi tutkore subtenas la ideon de pornografio en Esperanto.
— Oh, fik'! Jes! Jes! Puŝu! Puŝu! Pli malmole! Pli rapide! A-a-a-a-a! Finu en mian vizaĝon! A-a-a-a-a-a! Je-a-a!

Koncerne la temo, Oijos nur havas esperantistan deprimon.
Vi forgesis iujn gravajn: tia!, tia!, fia!, fia!, ja!, ja!, sekvu!, sekvu!, ve!, ve!, tuj!, tuj!, ho!, ho! , vivu eSpermanto!!!! shoko.gif

Cyrill (Ukázat profil) 25. června 2013 9:26:26

goli:— Oh, fik'! Jes! Jes! Puŝu! Puŝu! Pli malmole! Pli rapide! A-a-a-a-a! Finu en mian vizaĝon! A-a-a-a-a-a! Je-a-a!
Ĉu "fini" ne estas rusismo ĉi tie?

Bruso (Ukázat profil) 25. června 2013 9:36:17

La parolo de la reala mondo ne povas esti beboparolo. Tio ĉi estas vera sendistinge de la lingvo oni parolas.

x1004 (Ukázat profil) 25. června 2013 11:19:29

Cyrill:
goli:— Oh, fik'! Jes! Jes! Puŝu! Puŝu! Pli malmole! Pli rapide! A-a-a-a-a! Finu en mian vizaĝon! A-a-a-a-a-a! Je-a-a!
Ĉu "fini" ne estas rusismo ĉi tie?
Jes, pli ĝuste: ĉuru..., ejakulu...

Oijos (Ukázat profil) 25. června 2013 13:28:41

Se mi fondus retejon pri malpezatletiko aŭ kritikus ekonomipolitikon de iu lando, mi ne havus ĉemane pretajn vortojn. Oni povas uzi imagopovon por elpensi esprimojn, sed tio bezonas pli da tempo kaj pli da kapablo. Se mi kreus tiun retejon en la angla lingvo, mi povus simple elpreni pretajn terminojn el la angla Vikipedio kaj el la klariga terminaro de Financial Times en lexicon.ft.com. Ĉu vi komprenas, ke ordinara homo ne estas lingvemulo kaj tute prifajfas konsumi sian energion pensante novajn bonajn esprimojn. Tial mi asertas, ke Esperanto (nuntempe) estas malfacilega lingvo lerni al alta profesia nivelo.

johmue (Ukázat profil) 25. června 2013 13:42:54

Oijos:Se mi fondus retejon pri malpezatletiko aŭ kritikus ekonomipolitikon de iu lando, mi ne havus ĉemane pretajn vortojn. Oni povas uzi imagopovon por elpensi esprimojn, sed tio bezonas pli da tempo kaj pli da kapablo. Se mi kreus tiun retejon en la angla lingvo, mi povus simple elpreni pretajn terminojn el la angla Vikipedio kaj el la klariga terminaro de Financial Times en lexicon.ft.com. Ĉu vi komprenas, ke ordinara homo ne estas lingvemulo kaj tute prifajfas konsumi sian energion pensante novajn bonajn esprimojn. Tial mi asertas, ke Esperanto (nuntempe) estas malfacilega lingvo lerni al alta profesia nivelo.
Kaj?

Ĉu vi havas solvon, proponon aŭ ion tian?

x1004 (Ukázat profil) 25. června 2013 13:44:15

Oijos:...
Ĉu vi vere pensas, ke mankas vortoj al Esperanto? Ne, nur vi ilin ne scias. Havigu al vi taŭgan vortaron pri la kampo, en kiu vi volas verki. Se vi estus polo, vi povus uzi mian vortaron:

Vortaro

Pli ol 140,000 vortoj kaj frazoj. Ankoraŭ ne tute preta, sed prilaborata kaj uzebla.

Oijos (Ukázat profil) 25. června 2013 13:57:44

johmue:
Oijos:Se mi fondus retejon pri malpezatletiko aŭ kritikus ekonomipolitikon de iu lando, mi ne havus ĉemane pretajn vortojn. Oni povas uzi imagopovon por elpensi esprimojn, sed tio bezonas pli da tempo kaj pli da kapablo. Se mi kreus tiun retejon en la angla lingvo, mi povus simple elpreni pretajn terminojn el la angla Vikipedio kaj el la klariga terminaro de Financial Times en lexicon.ft.com. Ĉu vi komprenas, ke ordinara homo ne estas lingvemulo kaj tute prifajfas konsumi sian energion pensante novajn bonajn esprimojn. Tial mi asertas, ke Esperanto (nuntempe) estas malfacilega lingvo lerni al alta profesia nivelo.
Kaj?

Ĉu vi havas solvon, proponon aŭ ion tian?
Bedaŭrinde la solvo en la reala mondo estas uzi jam enradikiĝintajn lingvojn.

Mi nur prezentis faktojn pri miaj spertoj.

Zpět na začátek