前往目錄

Esperanto – malfacilega lingvo en la reala mondo

貼文者: Oijos, 2013年6月24日

訊息: 38

語言: Esperanto

Oijos (顯示個人資料) 2013年6月25日下午1:59:52

x1004:
Oijos:...
Ĉu vi vere pensas, ke mankas vortoj al Esperanto? Ne, nur vi ilin ne scias. Havigu al vi taŭgan vortaron pri la kampo, en kiu vi volas verki. Se vi estus polo, vi povus uzi mian vortaron:

[url=/esp/util/vortaro/index.php]Vortaro[/url]

Pli ol 140,000 vortoj kaj frazoj. Ankoraŭ ne tute preta, sed prilaborata kaj uzebla.
Mi ne estas polo. Via ligilo ne funkcias.

johmue (顯示個人資料) 2013年6月25日下午2:09:54

Oijos:Bedaŭrinde la solvo en la reala mondo estas uzi jam enradikiĝintajn lingvojn.
Nu, bone. Faru tion. Ĉiam elektu la taŭgajn rimedojn por via celo.
Mi nur prezentis faktojn pri miaj spertoj.
Miaj spertoj estas aliaj, sed eble ankaŭ miaj celoj estas aliaj.

Fake apliki fremdan lingvon estas malfacila en ĉia lingvo. Kaj mi fakte ne miras, se la angla havas pli da rimedoj por tio ol Esperanto.

x1004 (顯示個人資料) 2013年6月25日下午2:11:45

Oijos:Mi ne estas polo. Via ligilo ne funkcias.
Tial mi skribis "se vi estus polo". Por hispanoj mi ne havas solvon. La ligilo jam funkcias:

Vortaro pola-esperanta

Oijos (顯示個人資料) 2013年6月25日下午2:45:33

johmue:
Oijos:Bedaŭrinde la solvo en la reala mondo estas uzi jam enradikiĝintajn lingvojn.
Nu, bone. Faru tion. Ĉiam elektu la taŭgajn rimedojn por via celo.
Mi estas porparolanto de planlingvoj. Se mi farus ion, mi pretas peni por elpensi novajn esprimojn, sed multaj aliaj ne estas pretaj.

Sed kiam temas pri parolo Esperante, mia intelekta kvociento ne sufiĉas generi ilin en tempo necesa por parolo.

johmue (顯示個人資料) 2013年6月25日下午3:10:52

Oijos:
johmue:
Oijos:Bedaŭrinde la solvo en la reala mondo estas uzi jam enradikiĝintajn lingvojn.
Nu, bone. Faru tion. Ĉiam elektu la taŭgajn rimedojn por via celo.
Mi estas porparolanto de planlingvoj. Se mi farus ion, mi pretas peni por elpensi novajn esprimojn, sed multaj aliaj ne estas pretaj.
Mi ne komprenas, kion vi fakte celas per tiu ĉi diskuto. Jes, fake apliki ajnan lingvon, eĉ la denaskan, estas malfacila. Kaj?

Se vi volas uzi ajnan lingvon en tia alta faka nivelo, vi devas okupiĝi pri terminologio. Kaj?
Sed kiam temas pri parolo Esperante, mia intelekta kvociento ne sufiĉas generi ilin en tempo necesa por parolo.
Kaj se temas pri alia lingvo, vi povas generi ilin ĝustatempe. Ĉu vere? En tiu rilato miaj spertoj estas tute inversaj.

novatago (顯示個人資料) 2013年6月25日下午3:23:29

x1004:
Oijos:Mi ne estas polo. Via ligilo ne funkcias.
Tial mi skribis "se vi estus polo". Por hispanoj mi ne havas solvon. La ligilo jam funkcias:

Vortaro pola-esperanta
Jen vortaro por hispanparolanto. Ĝi estas nur el la hispana al Esperanto (kvankam la reta versio solvis tion) kaj ĝi enhavas 50.750. Kvankam indas kontroli ĉu estas alternativa vere uzata traduko por konketraj vortoj. Tamen, preskaŭ ĉiam, por nekutimaĵoj aŭ ĝi enhavas ĝusta vorto, aŭ ĝusta alternativo ekzistas.

Ĝis, Novatago.

lagtendisto (顯示個人資料) 2013年6月25日下午3:34:19

Oijos:Bedaŭrinde la solvo en la reala mondo estas uzi jam enradikiĝintajn lingvojn.
Kio signifas 'enradikiĝintajn'? Ĉu signifas samkia 'established' en lingvo angla kaj 'etabliert' en lingvo germana? Pardonu min sed mi ne ŝatas la vorton 'enradikiĝintajn'. Estas tre malbeleca vorto. Ankaŭ mi dubas ke oni komprenus ĝin dum tre rapida parolado. Imagu ke itala parolanto parolus frazon enmetiate 'enradikiĝintajn'.

Urho (顯示個人資料) 2013年6月25日下午4:31:18

spreecamper:
Oijos:Bedaŭrinde la solvo en la reala mondo estas uzi jam enradikiĝintajn lingvojn.
Kio signifas 'enradikiĝintajn'?
En vortaroj de lernu! ekzistas vorto enradikiĝi (en·radik·iĝ·i ← radik·o), bv. jen tradukoj:
  • (it) radicarsi
  • (ru) укорениться, внедриться, врасти
  • (en) intr to root, to strike
  • (fr) s'enraciner
  • (fi) juurtua
  • bv. vidi ankaŭ tradukojn ĉe ReVo por tuŝekranoj
Legu ankaŭ ĉe Konciza gramatiko paĝon Participoj.

x1004 (顯示個人資料) 2013年6月25日下午5:07:06

spreecamper:
Oijos:Bedaŭrinde la solvo en la reala mondo estas uzi jam enradikiĝintajn lingvojn.
Kio signifas 'enradikiĝintajn'? Ĉu signifas samkia 'established' en lingvo angla kaj 'etabliert' en lingvo germana? Pardonu min sed mi ne ŝatas la vorton 'enradikiĝintajn'. Estas tre malbeleca vorto. Ankaŭ mi dubas ke oni komprenus ĝin dum tre rapida parolado. Imagu ke itala parolanto parolus frazon enmetiate 'enradikiĝintajn'.
Ne troigu la aferon, la vorto estas bona kaj tuj komprenata (se vi altnivelas), same kiel

enlitiĝi --- enlitiĝinta - tia, ke li/ŝi enlitiĝis
enŝipiĝi --- enŝipiĝinta - tia, ke li/ŝi enŝipiĝis
...

lagtendisto (顯示個人資料) 2013年6月25日下午5:34:00

Urho:En vortaroj de lernu! ekzistas vorto enradikiĝi (en·radik·iĝ·i ← radik·o),
Mi dankas vin. Do, en lingvo germana ĝi signifas 'ein·ge·wurzel·t sein' kion mi komprenas samkia 'etabliert sein' or 'be established'. (Estas interese: Germane 'Radieschen' aŭ 'Rettich' tiu sonas simile al angla 'radish'.)
x1004:Ne troigu la aferon, la vorto estas bona kaj tuj komprenata (se vi altnivelas), same kiel
Kontraŭe vi bedaŭrinde mi ne posedas altnivela la lingvon Esperanton.

回到上端