Viestejä: 38
Kieli: Esperanto
x1004 (Näytä profiilli) 25. kesäkuuta 2013 17.55.53
spreecamper:Kontraŭe vi bedaŭrinde mi ne posedas altnivela la lingvon Esperanton.Sed certe vi uzas vortaron kaj logikon...
novatago (Näytä profiilli) 25. kesäkuuta 2013 18.37.24
Mi ne scias ĉu tie estas ĉiuj, kiuj ekzistas, nek scias ĉu ekzistas terminaron pri ĉio.
Ĝis, Novatago.
x1004 (Näytä profiilli) 25. kesäkuuta 2013 19.15.16
Amike
Jurek
lagtendisto (Näytä profiilli) 25. kesäkuuta 2013 19.18.18
x1004:Tiel vi volus esprimi kion detala?spreecamper:Kontraŭe vi bedaŭrinde mi ne posedas altnivela la lingvon Esperanton.Sed certe vi uzas vortaron kaj logikon...
x1004 (Näytä profiilli) 25. kesäkuuta 2013 19.22.23
spreecamper:Tiel vi volus eksprimi kion detala?Bonvolu ellerni Esperanton bone. Per lingvo povre regata oni esprimas nur malmulton eĉ kun milionoj da vortoj.
Amike
Jurek
darkweasel (Näytä profiilli) 25. kesäkuuta 2013 19.25.10
el la Bulonja Deklaracio
lagtendisto (Näytä profiilli) 25. kesäkuuta 2013 20.00.31
x1004:Bonvolu ellerni Esperanton bone. Per lingvo povre regata oni esprimas nur malmulton eĉ kun milionoj da vortoj.En ordo.
Amike,
Stefano888 (Näytä profiilli) 1. heinäkuuta 2013 2.22.18
Cyrill:Tute vere! Mi konsentas tutkore. Oni lernas lingvon per uzado. Esperanto havas tre simplan gramatikon. Do, ĝi estas tre facila lerni.Oijos:Ĉu indas treege labori por plibonigi vian nivelon de Esperanto, se 95% el Esperantistaro ne povas sekvi vian altnivelan parolon?Miaopinie, indas, se vi klare prezentas, por kiu celo vi havas tion. 95% el Esperantistaro vere ne povas sekvi altnivelan parolon unuavice pro tio, ke ili ne havas motivlojn por plibonigi sian lingvokonon. Se Esperanto estas nur hobio, ilo por etosumadi, do kompreneble oni ne strebos okupiĝi pri ĝia studado pli, ol oni necesas en ĉi tiu nivelo. Ĉefa problemo ĉi tie estas, miaopinie, ke Esperanto-parolantoj ne vidas sufiĉe seriozajn kaj grandskalajn taskojn, por kiuj oni povus apliki la lingvon. Se oni ekuzus Esperanton por vere komplika kaj altnivela agado, multaj problemoj solviĝis per si mem en praktiko: oni ellaborus necesajn terminarojn k.t.p.
Fakte, Esperanto nun estas en situacio, en kiu multaj lingvoj estis en la pasinteco: grandparte ĝi estas "vulgara lingvo", kiun ordinaruloj uzas por ĉiutaga interparolado, sed kiun oni ne uzas por scienco, literaturo, diplomatio k.a. Certe, Esperanta literaturo ekzistas kaj oni bone ellaboris la lingvon kiel artan instrumenton, tamen al plimulto da E-parolantoj ĉi tiu riĉaĵo ne estas tre bezonata en ĉiutaga vivo. Rezulte ni havas skismon inter malplimulto, kiu praktikas kaj perfektigas la lingvon arte, kaj plimulto, kiu bezonas ĝin nur sur baza nivelo.
Kiel mi skribis supre, plej bona metodo plibonigi onies lingvonivelon estas partoprenigi onin en agado, kiu bezonas tion. Ekzemple, mi jam ok jarojn okupiĝas pri Esperantaj tradukoj de filmoj, kaj por tio mi ja konstante sentas neceson plibonigi mian scion de la lingvo.