Til innholdet

Esperanto – malfacilega lingvo en la reala mondo

fra Oijos,2013 6 24

Meldinger: 38

Språk: Esperanto

Oijos (Å vise profilen) 2013 6 24 20:49:43

Esperanto estas facileta lingvo ĝis meza nivelo. Sed post tio? Oni ne povas posedigi terminojn kaj esprimojn spektante televidon, legante magazinojn, ludante videoludojn, demandante denaskulojn kaj legante novaĵojn. Ĉu vere eĉ la homoj en la Centra Oficejo parolas Esperanton tiel bone, ke ĝi indus iĝi lingvo de Unuiĝintaj Nacioj, Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj kaj Internacia Atomenergia Organizo, por doni kelkaj ekzemploj?

Mi provis paroli ekzemple pri piedpilkado, ekonomiko, videoludoj kaj teĥniko, sed malsukcesetis pro malfacileco trovi vortojn.

Ĉu vi havas samspecajn spertojn? Aŭ ĉu vi nur parolas pri Esperanto kaj pri banalaĵoj?

Ĉu indas treege labori por plibonigi vian nivelon de Esperanto, se 95% el Esperantistaro ne povas sekvi vian altnivelan parolon?

En la reala mondo lernado de la angla lingvo estas pli facila kaj pli oportuna faro ol lernado de Esperanto. Oni povas lerni anglan spektante pornografion.

x1004 (Å vise profilen) 2013 6 24 21:21:39

Mi tute ne povas konsenti kun vi! Esperanto, kompare kun la angla, estas tre facila lingvo, oni nur bezonas praktikadon por paroli ĝin flue. Sen ekzercado oni nenion atingos. Sed, kiam mi uzas Esperanton, mi havas preskaŭ plenan certecon, ke mi uzas ĝin bone (eble ne elokvente). Kiam mi parolas angle, mi neniam havas tiun ĉi certecon. Se mi volus, mi povus skribi esperantajn novelojn. Angle mi tion neniam aŭdacus - mi nur estus mokridata, eble kaŝe, sed tio estas la fakto. Do, por atingi altnivelan Esperanton, vi devas nur uzadi ĝin, praktikadi.

Amike
J.W.

Cyrill (Å vise profilen) 2013 6 24 21:23:10

Oijos:Ĉu indas treege labori por plibonigi vian nivelon de Esperanto, se 95% el Esperantistaro ne povas sekvi vian altnivelan parolon?
Miaopinie, indas, se vi klare prezentas, por kiu celo vi havas tion. 95% el Esperantistaro vere ne povas sekvi altnivelan parolon unuavice pro tio, ke ili ne havas motivlojn por plibonigi sian lingvokonon. Se Esperanto estas nur hobio, ilo por etosumadi, do kompreneble oni ne strebos okupiĝi pri ĝia studado pli, ol oni necesas en ĉi tiu nivelo. Ĉefa problemo ĉi tie estas, miaopinie, ke Esperanto-parolantoj ne vidas sufiĉe seriozajn kaj grandskalajn taskojn, por kiuj oni povus apliki la lingvon. Se oni ekuzus Esperanton por vere komplika kaj altnivela agado, multaj problemoj solviĝis per si mem en praktiko: oni ellaborus necesajn terminarojn k.t.p.

Fakte, Esperanto nun estas en situacio, en kiu multaj lingvoj estis en la pasinteco: grandparte ĝi estas "vulgara lingvo", kiun ordinaruloj uzas por ĉiutaga interparolado, sed kiun oni ne uzas por scienco, literaturo, diplomatio k.a. Certe, Esperanta literaturo ekzistas kaj oni bone ellaboris la lingvon kiel artan instrumenton, tamen al plimulto da E-parolantoj ĉi tiu riĉaĵo ne estas tre bezonata en ĉiutaga vivo. Rezulte ni havas skismon inter malplimulto, kiu praktikas kaj perfektigas la lingvon arte, kaj plimulto, kiu bezonas ĝin nur sur baza nivelo.

Kiel mi skribis supre, plej bona metodo plibonigi onies lingvonivelon estas partoprenigi onin en agado, kiu bezonas tion. Ekzemple, mi jam ok jarojn okupiĝas pri Esperantaj tradukoj de filmoj, kaj por tio mi ja konstante sentas neceson plibonigi mian scion de la lingvo.

Oijos (Å vise profilen) 2013 6 24 21:38:27

La angla ortografio estas malracia, oni devas senkurbigi tion. Mi samopinias kun x1004, kiam temas pri belliteraturo.

Mi ne komprenas la radikon etosum?
Fakte, Esperanto nun estas en situacio, en kiu multaj lingvoj estis en la pasinteco: grandparte ĝi estas "vulgara lingvo", kiun ordinaruloj uzas por ĉiutaga interparolado, sed kiun oni ne uzas por scienco, literaturo, diplomatio k.a.
Mi samopinias. Problemo estas, ke internaciaj organizoj ne elektas lingvon, kiu estas en tiu situacio. Kaj seriozaj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili atendas, ke oni unue adoptas ĝin en gravaj roloj.

fajrkapo (Å vise profilen) 2013 6 24 21:49:10

Oijos:Esperanto estas facileta lingvo ĝis meza nivelo. Sed post tio? Oni ne povas posedigi terminojn kaj esprimojn spektante televidon, legante magazinojn, ludante videoludojn, demandante denaskulojn kaj legante novaĵojn. Ĉu vere eĉ la homoj en la Centra Oficejo parolas Esperanton tiel bone, ke ĝi indus iĝi lingvo de Unuiĝintaj Nacioj, Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj kaj Internacia Atomenergia Organizo, por doni kelkaj ekzemploj?

Mi provis paroli ekzemple pri piedpilkado, ekonomiko, videoludoj kaj teĥniko, sed malsukcesetis pro malfacileco trovi vortojn.

Ĉu vi havas samspecajn spertojn? Aŭ ĉu vi nur parolas pri Esperanto kaj pri banalaĵoj?

Ĉu indas treege labori por plibonigi vian nivelon de Esperanto, se 95% el Esperantistaro ne povas sekvi vian altnivelan parolon?

En la reala mondo lernado de la angla lingvo estas pli facila kaj pli oportuna faro ol lernado de Esperanto. Oni povas lerni anglan spektante pornografion.
Mi ne tre komprenas vin, kian specon de terminologio volas vi esprimi?
Krome, se estas iu lingvo aŭtenta por la kreado de novaj propaj vortoj, tiu estus Esperanto..

Mi ne kredas ke vi reale povas lerni ion interesan kiam vi spektas pornografion, parolante lingve. Lingvo tie estas la malplej interesa...shoko.gif

oni ne povas esti timeta ĉar Esperanto ne ŝajnas esti en reala mondo kiel naciaj lingvoj, ĉar ĝi havas ĉiujn ilojn por esprimi ĉion ajn (tio eble estus la respondo al la Codesitofadeno pri kial anglaj spertaj parolantoj preferas la anglan en iliaj diskutadoj pri io: ŝajnus pli sekure aŭ praktike, esprimiĝi per "reala" lingvo- ni ne havis la rajton por nomi nian lingvon nacia, sed nun eĉ ne reala...).

Cyrill (Å vise profilen) 2013 6 24 21:56:48

Oijos:Mi ne komprenas la radikon etosum?
Vorto "etosumi" ("etoso" +"umi" ) devenas de rusiaj Esperantistoj -- serĉo en Guglo montras, ke plejparte oni uzas ĝin en Rusio. Ĝi signifas "ĝui etoson kaj kompanion, gaje pasigi tempon kune" kaj oni ofte uzas ĝin kiel antonimon por "serioza agado". Interese, ke Granda Esperanta-rusa vortaro de Kondratjev notas, ke ĝi "povas esti nekomprenebla por alilandaj E-istoj". Mi tamen opinias, ke tio estas bona neologismo.

novatago (Å vise profilen) 2013 6 24 22:14:57

Mia "meza" nivelo kaj en la Esperanta kaj en la angla estas io elektita de mi ĉar mi momente ne bozonas pli. Tamen estas aferoj komentindaj:

-Lastatempe mia kompreno de la angla pliboniĝis, sed mi bezonis ion, kion mi ne bezonis por Esperanto: Miloj da horoj de spektumado de filmoj kaj televidserioj.
-En Esperanto mi ĉiam trovas pli rapide manieron por ekspliki tion, kion mi celas diri ol en la angla.
-Kial estas problemo ke la plej multo nur atingas mezan nivelon en Esperanto kaj ne estas problemo tiu situacio en la angla? Nur tiuj, kiuj vere bezonas la lingvon atingas tre altan nivelon je ĉiu flanko de tiu lingvo: Paroli, skribi, kompreni.

Tio menciita de Oijos nur estas malobjektiva pensvagado. Kiam mi okupiĝis pli pri Esperanto, mi lernis multe pri teĥnikaj komputikaj vortoj ĉar fakte, mi eĉ bezonis ilin. La vorto komputiko mem estas teĥnikaĵo malofte uzata kaj verŝajne vi pli-malpli komprenas pri kio temas.

Ĝis, Novatago.

novatago (Å vise profilen) 2013 6 24 22:21:55

Cyrill:
Oijos:Mi ne komprenas la radikon etosum?
... Ĝi signifas "ĝui etoson kaj kompanion, gaje pasigi tempon kune" kaj oni ofte uzas ĝin kiel antonimon por "serioza agado". Interese, ke Granda Esperanta-rusa vortaro de Kondratjev notas, ke ĝi "povas esti nekomprenebla por alilandaj E-istoj".
Mi komprenis ĝin, kvankam laŭ mi, ne eblas kompreni tiun malecon al "serioza agado" sen ekspliko.

Ĝis, Novatago.

fajrkapo (Å vise profilen) 2013 6 24 23:26:21

Oijos:
Fakte, Esperanto nun estas en situacio, en kiu multaj lingvoj estis en la pasinteco: grandparte ĝi estas "vulgara lingvo", kiun ordinaruloj uzas por ĉiutaga interparolado, sed kiun oni ne uzas por scienco, literaturo, diplomatio k.a.
Mi samopinias. Problemo estas, ke internaciaj organizoj ne elektas lingvon, kiu estas en tiu situacio. Kaj seriozaj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili atendas, ke oni unue adoptas ĝin en gravaj roloj.
Mi malsamopinias. Tiu ne estas la situacio de Esperanto. Eble ĝi ne havas iajn specifajn vortojn laŭ iaj fakoj, sed tio ne estas limo por io, ĉar oni simple inkludus ilin en la lingvo. (eble mankas kelkaj scienciaj vortoj...ĉu vi povas meti ekzemplojn?? sed tute certe nek literaturaj nek diplomatiaj...)
Kaj Internaciaj organizoj ne elektas Eon pro striktaj monaj kialoj. Se Esperanto estus monprodukta ja estus ege elektita.

Eĉ onia lingvo, neniu tute konas, kaj krome oni ne bezonas koni ĉion el onia lingvo, se oni ne laboras aŭ dediĉiĝas en ia specifa fako aŭ laboro por fari tion.

Tiuj malutilaj "lingvomankoj", kiujn vi diras ke esperanto havas, signifus do, ke tiuj lingvoj kiel amazoniaj, iuj afrikanaj, ciganaj, aŭ aliaj similaj, kiuj tute eble ne havos iajn "civilizajn" vortojn, ne estas veraj nek realaj lingvoj, ĉu ne?

Ĉiel, tiu ĉi fadeno estas tre bona por povi klarigi iajn aferojn.

robbkvasnak (Å vise profilen) 2013 6 24 23:58:04

Mi tutkore subtenas la ideon de pornografio en Esperanto. Mi jam uzis ĝin dum amorado kaj ĝuis ĝin plene ĝis malpleniĝo. Poste ni dormis.

Tibake til toppen