去目錄頁

Ĉu tio estas memsugestio?

goli, 2013年6月25日

讯息: 25

语言: Esperanto

goli (显示个人资料) 2013年6月26日上午12:21:25

codesito:Goli, se vi preferas la anglan, kial vi ŝatas esperantumi?
Kial mi ĉesus kun nur unu dua lingvo? Angla ne estas sola lingvo en la mondo. Nun mi devegas venki mian pigrecon, kaj eki francan (kun sciaro de angla kaj esperanto, ĝi estas pli facila). Kaj mi simple ŝatas lingvojn kaj lingvistikon.

codesito:Pri la angla, ĉu vi kapablas kompreni la konversaciojn de filmoj, videoj, ktp?
Ja. Mi amas "Adventure Time" ( "Aventura tempo" ) kaj "Regular Show" ( "Ordinara animaciaĵo" ). Kaj nun mi aŭskultas aŭstralian radion. Sed honeste, kiu zorgas pri tiun, kiun diras DJ? ridulo.gif

lagtendisto (显示个人资料) 2013年6月26日上午7:50:13

codesito:Pri la angla, ĉu vi kapablas kompreni la konversaciojn de filmoj, videoj, ktp? Ili ŝajnas malfacilaj kompreni, por mi ili sonas ĉiam tiel: giulishbingdifoumistreping..... kaj mi kaptas nenion!
Oni nur povas rekoni tion oni jam konas. Oni bezonas bazan scion de vortaro. Mi ofte rigardas filmojn kaj filmetojn en angla lingvo. Se eble mi ĉiam enŝaltas anglan tradukbendon. Tiel oni lernas rekoni kiel disigu la 'kaĉo litera' en vortoj.

Rugxdoma (显示个人资料) 2013年6月26日上午10:57:37

novatago:Esperanto ne estas "facila", sed pli facila ol la aliaj.
goli:Saĝaj homoj uzus simplajn vortojn por esprimi komplikajn aĵojn.
Do, multaj saĝaj esperantistoj kune povas fari Esperanton facila. Facila kaj esprimkapabla. Ĉu ne?
Ili nur devas eviti komplikajn vortojn sed ne eviti komplikajn temojn. Estontece ni do havos Esperanto-stilon, kiun ĉiuj komencantoj ŝatas.

xdzt (显示个人资料) 2013年6月26日上午11:41:57

Rugxdoma:Do, multaj saĝaj esperantistoj kune povas fari Esperanton facila. Facila kaj esprimkapabla. Ĉu ne?
Ili nur devas eviti komplikajn vortojn sed ne eviti komplikajn temojn. Estontece ni do havos Esperanto-stilon, kiun ĉiuj komencantoj ŝatas.
Kiel komencanto, mi ŝategas ĉi tiun bildon de estonteco!

lagtendisto (显示个人资料) 2013年7月12日下午7:30:59

Pīteris:Belega trolumado de vi, goli. Sed la Sankta Zamenhofo trovos vin kaj klarigos al vi vian eraron. Havu li vin sub lia protekto...
Oficiala Zamenhofo de nenia institucio ekzlezia 'sanktigis'. Vi povus esperi ke li revivus iam. Sed ateistoj iel ne pensas en tio ebleco. Entute, de komprenado ateista: ankaŭ belega trolumado amuza de vi.

回到上端