Al la enhavo

Ĉu "Esperanto" estus pli bona se kreas nune?

de xdzt, 2013-junio-25

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

goli (Montri la profilon) 2013-junio-26 08:55:51

vincas:
goli:
x1004:Esperanto estas sufiĉe bona kaj post 120 jaroj ĝi fariĝis matura. Se oni kreus iun novan lingvon hodiaŭ, ĝi bezonus la saman tempon kiel Esperanto por maturiĝi. Zamenhof, estante tre saĝa kaj anticipa homo, neniam nomis sin la kreinto de Esperanto, nur la iniciatinto. La hodiaŭan Esperanton kreis ĝia uzantaro, tute same kiel tio okazas en ĉiu natura lingvo.
Ĉu ne havas vi ikonon de Zamenhofo supre via lito?
Tamen mi havas, kaj eĉ du ;] Ankaŭ mi drinkas sangon de ne esperantistoj kaj poste flugadas nokte en aero :]
FINE! IU KUN SENSON DE HUMURO!

x1004 (Montri la profilon) 2013-junio-26 09:04:15

goli:
FINE! IU KUN SENSON DE HUMURO!
Por "humuro" ekzistas la taŭga sekcio de lernu-a forumo. Tiu ĉi sekcio estas "vidpunktoj". Do ne miksu "humuron" kun "mokado". Kaj pri Zamenhofo: ne, mi ne havas lian bildon (des pli ikonon) supre mia lito.

Poste kun oni ne uzas akuzativon. La senso estas tio, per kio vi vidas, aŭdas kaj flaras. Eble vi celis diri "sento de humuro", sed tio estas superflua, ĉar "humuro" mem jam tion signifas:

El PIV:
"humuro. Originala sentomaniero k esprimprocedo, kiu kontraŭas al la kutimaj rilatoj inter la aferoj k la tono, en kiu oni ilin diras, kiu prezentas la komikaĵojn kun seriozeco k la absurdaĵojn kun respekta soleneco, kiu provas komuniki emocion, ŝajnigante, ke oni eĉ ne scias pri ĝia ekzisto: la humuro de Mark Twain, de J.K. Jerome; la nigra humuro de Swift."

goli (Montri la profilon) 2013-junio-26 09:17:00

x1004:Poste kun oni ne uzas akuzativon.
Ĝi estis mistajpo.
x1004:Por "humuro" ekzistas la taŭga sekcio de lernu-a forumo.
Por humuro ekzistas ĉiu mondo. Humuro estas neceso.

x1004 (Montri la profilon) 2013-junio-26 09:25:53

goli:
x1004:Poste kun oni ne uzas akuzativon.
Ĝi estis mistajpo.
x1004:Por "humuro" ekzistas la taŭga sekcio de lernu-a forumo.
Por humuro ekzistas ĉiu mondo. Humuro estas neceso.
Se mi dirus, ke "rusoj estas homoj kun malgrandaj cerboj" - ĉu tio estus "humuro" aŭ "mokado"? (Tio estas nur ekzemplo, mi konas multajn grandegajn rusojn kaj mi ilin tre estimas).

Chainy (Montri la profilon) 2013-junio-26 10:05:11

x1004:
goli:
x1004:Esperanto estas sufiĉe bona kaj post 120 jaroj ĝi fariĝis matura. Se oni kreus iun novan lingvon hodiaŭ, ĝi bezonus la saman tempon kiel Esperanto por maturiĝi. Zamenhof, estante tre saĝa kaj anticipa homo, neniam nomis sin la kreinto de Esperanto, nur la iniciatinto. La hodiaŭan Esperanton kreis ĝia uzantaro, tute same kiel tio okazas en ĉiu natura lingvo.
Ĉu ne havas vi ikonon de Zamenhofo supre via lito?
Ne estu aplombaĉa, infano. Vi min ne konas kaj via sperto pri Esperanto estas ankoraŭ eta. Revenu post 30 jaroj.
x1004, ne zorgu. Goli klare nur ŝercis kaj ne volis moki vin.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-junio-26 10:09:08

Ĝis nun mi jam rimarkis pli lingvistojn venkitaj el Esperanto. Ĉi tiu estas sufiĉega pruvo por mi ke praktiko venkas teorion.

agarrido18 (Montri la profilon) 2013-junio-26 11:07:40

x1004:Esperanto estas sufiĉe bona kaj post 120 jaroj ĝi fariĝis matura. Se oni kreus iun novan lingvon hodiaŭ, ĝi bezonus la saman tempon kiel Esperanto por maturiĝi.
Saĝajn vortojn vi diris! Ĝi resumas ĉion, kion mi volas opinii pri tiu ĉi afero.
Esperanto jam okupas multe da tempo, eĉ pli ol jarcento, por kreski kaj maturiĝi.

Por mi ne tuj eblas fari ĉiujn partojn, ekzemple gramatikajn regulojn.
Ne eblas tuj kreski laŭ literaturo, kulturo, kaj aliaj rilataj aferoj, malgraŭ helpo de teknologio.
Eĉ Esperanto, kiu jam multe pruvis sin en la pasinta jarcento kaj daŭre estas plibonigata de teknologio, ankoraŭ ne estas agnoskata kiel oficiala lingvo de multaj gravaj mondorganizaĵoj.

Sed hodiaŭ, ĉar jam ekzistas rapide pliboniĝanta teknologio, kio ankoraŭ estas malebla?

(Mi legadis viajn meŝaĝojn, kaj la iel malamikaj mesaĝoj iom ĉagrenas min, ĉar mi ne scias se tio ankoraŭ estas humuro aŭ ne plu.)

xdzt (Montri la profilon) 2013-junio-26 11:38:47

agarrido18:Ne eblas tuj kreski laŭ literaturo, kulturo, kaj aliaj rilataj aferoj, malgraŭ helpo de teknologio.
Almenaŭ literaturo eblas kreski per aŭtomato tradukado. Certe, aŭtomato tradukado ne estas perfekta nune, sed post dek kvin aŭ dudek jaroj eble ĝi estos perfekta.

Tamen eble vi ĝustas, ke lingvo sen tempo kaj evoluo estus nur duona lingvo.

utku (Montri la profilon) 2013-junio-26 12:14:15

Esperanto ja ne estas perfekta, kiel aliaj homaĵoj, sed ĝi funkcias sufiĉe bone. Post Esperanto, multegaj lingvoj estas kreitaj, kaj el tiuj mi esploris pli ol cent. Persone mi neniun trovis prefekte. Precipe, por mi esperantidoj kaj aliaj planlingvoj, kiuj imitas la latinan ne estas valoraj ĉar ili povas esti nur ete pli bona ol Esperanto. Ankaŭ ekzistas multaj konsiderindaj projektoj, kiuj estas parte bonaj, sed aliel malbonaj ol Esperanto (ekzemple mirad, noxilo, lojban, sona, angos, kotava kaj toki pona).

Tiom da lingvoj, kiujn mi esploris, inkluzive konstruitaj de mi, ne sufiĉe kontentigis min. Eĉ se mi estus kontenta je iu, multaj aliuloj ne estus. Do, ne necesas ekaventuri, jam havante sufiĉe bonan planlingvon.

Tamen pri la enketo, mi dirus jes, nova lingvo estus multe pli bona ol Esperanto. Ĉar;
  • ni jam havas gravan ducentjaran sperton pri konstruitaj (inkluzive programaj) lingvoj kaj iliaj uzoj,
  • la realmonda rivalo de Esperanto (la franca) estis pli malfacila ol la nuna rivalo (la angla aŭ eĉ Esperanto), kio devigus novan planlingvon esti pli facila,
  • nun internacia komuniko estas multege pli facile ol la tempo de Esperanto, kio ebligas internacie pli egalan lingvon (tiam se Esperanto ne estus eŭropeca lingvo, ne povus tiel facile disvastiĝi en centro de Eŭropo),
  • tiun novan lingvon eble konstruus ne amatorulo, sed iu internacia komitato de lingvistikistoj, pedagogoj kaj literaturaj kaj sciencaj reprezentantoj kun ankaŭ helpo de komputiloj.
La nova lingvo ja estus multe pli bona, sed ĝi ne tuj havus historion, nek vastan akcepton. Sensurprize, ĝi ne estus la ideala planlingvo de ĉiuj mondanoj. Do nuntempe, forlasi Esperanton ne estus racia. Tamen, se Esperanto atingas la finan venkon kaj tiel la ideo de internacia lingvo estas monde komprenata, tiam homoj povas serioze diskuti konstrui pli bonan alternativon ol Esperanto.

swalf (Montri la profilon) 2013-junio-26 21:04:30

@utku

Via parolado preskaŭ resumas mian penson tial mi ne duas.
Nur mi eldiras pri tio:
utku:tiun novan lingvon eble konstruus ne amatorulo, sed iu internacia komitato de lingvistikistoj, pedagogoj kaj literaturaj kaj sciencaj reprezentantoj kun ankaŭ helpo de komputiloj.
Miaopinie, la boneco de tia solvo tute dependas pli de la aŭtora volo por komenci novan homan ĉielarkan* lingvon ol de la aŭtora karaktero, aŭtora scienca grado ktp.

Iomete mi dubas pri komitatoj, mi ne povas ĝeneraligi sed mi emas pensi ke tia aro povus roli facile la postulon de ekonomike gravaj potencoj.
Interreto povas esti grava rimedo, komunumo de lingvaĵinteresuloj eble povas fari tre bonan laboron, kiel ĉe Vikipedio aŭ Linukso.

*ĉielarka: plaĉas al mi paroli de lingvo ĉielarka pli ol lingvo neŭtra. Mi ne kredas lingvo (sed preskaŭ nenio) povas esti reale neŭtra sed ĝi povas anstataŭ enhavi kelkajn trajtojn de multaj kulturoj kaj ĉi-fatko laŭ mi belegas.

Reen al la supro