目次へ

Kia estus via ideala planlingvo?

utku,2013年6月26日の

メッセージ: 54

言語: Esperanto

troyshadow (プロフィールを表示) 2013年6月26日 18:50:01

Mi vidis unu opinio,kiu sxajnas al mi eblaj,ke turkaj lingvoj estas devenintaj de iu antauxhistoria planlingvo-cxiuj ili estas tiel regula!aldone atentu,plimulte planlingvoj(ankaux e-o)havas samtian strukturon-tre videblaj limoj inter radikoj kaj afiksoj,cxiu afikso havas nur unusolan signifon,k.t.p...
sed tio ne estas respondo al la demando...
do,jen estas tio:
kiam mi fantazias pri ideala planlingvo,mi volus ke gxi havus radikojn kaj afiksojn kiuj havus siajn proprajn signifojn kiel radikoj.do,mi dezirus,ke en ideala planlingvo cxiu afikso estus ankaux radiko,kaj cxiu radiko povus esti afikso.

bartlett22183 (プロフィールを表示) 2013年6月26日 18:51:05

Miaopinie, ne estos unu perfekta planlingvo. Tro da homoj havas tro da opinioj. La viando de unu homo estas la veneno de alia homo (anglalingve, One man's meat is another man's poison.). Ni faru tion, kion ni povas fari, sed neniam ĉiuj estos ĝoje.

goli (プロフィールを表示) 2013年6月26日 19:30:40

La plej bona, ideala planlingvo estas la planlingvo, kiu laboras bone. Al ĉi tia priskribo pli multe ol aliaj taŭgas esperanto. Fakto estas fakto, nenia lingvo sukcesis ĉi tie bone.

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2013年6月26日 22:09:58

utku:Mi, kiel amatora lingvo-konstruanto, scivolas, kia estus via ideala planlingvo?
goli:La plej bona, ideala planlingvo estas la planlingvo, kiu laboras bone. Al ĉi tia priskribo pli multe ol aliaj taŭgas esperanto.
En Esperanto mi ŝatas ĉion, kio donas al la frazoj klaran strukturan, do la tabelvortojn, la "superfluajn" finaĵojn -j kaj -n post A-vortoj. Per tiuj oni ekscias tiom pri la rolojn de ĉiu vorto, ke oni ofte povas diveni la sencon de la tuta frazo, eĉ se oni ne komprenas ĉiujn vortojn.

Laŭ mi la ideala planlingvo havus malpli da radikojn. La kutimo, ke oni penas solvi problemoj per aldoni novajn radikojn al la Esperanto-vortaro, havis sencon antaŭ cent jaroj, kiam la lingvo havis tro malmultajn vortojn, sed nun ĝi estas problema. Tro ofte mi devas uzi vortaron por kompreni Esperanto-tekston. Foje mi eĉ pensas ke la skribanto pro pigreco ne uzis sian vortarojn, sed tuj inventis novvorton anstataŭe, sen zorgi multe, ĉu ĝi estas komprenebla aŭ ne. Sed ankaŭ skribantoj, kiuj bone klopodas kontroli ĉion per vortaro, uzas tiajn vortojn, ĉar ili foje trovas en vortaro vortojn, kiujn multaj legantoj ne komprenas, eĉ se aliaj esprim-solvoj eblus.

Sed tiu ne-idealeco eble ne estas problemo solvonta ĉefe fare de lingvo-konstruanto, sed prefere de vortaristoj, kaj de lingvo-administrantoj - do de ni ĉiu.

Redaktita.

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2013年6月27日 9:44:48

La naturo de idealoj estas, ke ili ne atingeblas. Sed mi pensas, ke la jenaj ecoj havendas en internacia plan-lingvo, kiu celas al esti ideala:
  • fonologia skribsistemo (eĉ pli ol en Esperanto; ekzemple ĝ vs. )
  • a-priori-vortaro
  • neniaj sensencaj strukturoj kiel genera aŭ kongruencoj
  • neniaj esceptoj
  • neniaj ambiguecoj
Aldone mi dezirus havi la jenajn ecojn:
  • neniaj kazoj; fiksa vort-vico aŭ priskribaj prepozicioj anstataŭ
  • morfologio estu isolanta kie senca, aglutinanta aliloke; neniel fusionanta
  • simple distingeblaj sonoj (ekzemple ne kaj s kaj z)
  • belsona (verŝajne tre malfacile atingebla)

x1004 (プロフィールを表示) 2013年6月27日 11:33:15

La ideala planlingvo ne estas ebla (ĉar kio por unu estas idealo, tio por la aliaj havas mankojn). Esperanto estas sufiĉe bona por mi.

swalf (プロフィールを表示) 2013年6月28日 6:17:09

Fenris_kcf:
  • fonologia skribsistemo (eĉ pli ol en Esperanto; ekzemple ĝ vs. )
  • a-priori-vortaro
  • neniaj sensencaj strukturoj kiel genera aŭ kongruencoj
  • neniaj esceptoj
  • neniaj ambiguecoj
Tute a-priori-a vortaro ne plaĉas al mi. Lingvo ne povas kaj ne devas esti perfekte neŭtra, ankaŭ se oni konstrui vortaron hazarde, gramatiko ne povas esti hazarde konstruita. Plibonas uzi vortojn el la tuta mondo kaj miksan gramatikon.
Laŭreguleco bonas sed vi ne forgesu ke nia cerbo ne estas komputilo, malmultaj ekceptoj povas esti utilaj.
Tute foriri plursensecon maleblas, kaj tento al tiu ĉi verso ne estas farinda, homoj uzas plursenceso kutime, estas trajto de homaj ligvoj kiu belegas.

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2013年6月28日 8:12:54

swalf:Plibonas uzi vortojn el la tuta mondo …
Kiom da vortoj el kiuj lingvoj? Oni ne simple povas preni vorton x el lingvo A kaj vorton y el lingvo B, ĉar ofte vortoj de diferencaj lingvoj kolizias, ekzemple la Latinida "man(o)" (= mano) kaj la Ĝermana "man" (= homo/viro). Por eviti tiajn koliziojn, oni devus uzi helpilon kiel komputil-programon por certigi, ke la minimuma kaj la averaĝa distanco inter la vortoj estas sufiĉe granda. La kreintoj de Lojban faris tion. Sed la ĉefa problemo estas, ke la vortoj simple ne harmonios, ĉar diferencoj lingvaroj havas diferencajn son-kolorojn. Tial la plejparto de la Esperantaj frazoj, kiuj enhavas kaj Latinidajn kaj Ĝermanajn radikojn, sonas strange (almenaŭ al la parolantoj de la uzitaj font-lingvoj). Ekzemple: „Blua birdo flugas tra la ruĝa ĉielo“ — estas kiel ŝanĝi la lingvon en la mezo de la frazo.

swalf:… kaj miksan gramatikon.
Ĉu vi bonvole klarigus tion?

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2013年6月28日 20:27:02

Fenris_kcf:Sed mi pensas, ke la jenaj ecoj havendas en internacia plan-lingvo, kiu celas al esti ideala:
  • fonologia skribsistemo (eĉ pli ol en Esperanto; ekzemple ĝ vs. )
  • a-priori-vortaro
  • neniaj sensencaj strukturoj kiel genera aŭ kongruencoj
  • neniaj esceptoj
  • neniaj ambiguecoj
Mi konsentas pri fonologia skribsistemo, neniaj esceptoj kaj neniaj ambiguecoj.

Mi ne konsentas pri a-priori-vortaro.

Pri la punkto "neniaj sensencaj strukturoj kiel genera aŭ kongruencoj" mi ne konsentas ĝenerale. Genroj jes; ili estas malmodernaj. Tro da peno por malmulte utilo.

Sed kongruencoj ne estas sensencaj. Se oni ne havus tiujn en Esperanto, ni riskus skribi sen pripensado, ĉu la formo de la frazo estas tia, ke la legantoj povas unusence kompreni la mesaĝon. Tiam la leganto devas peni deĉifri la mesaĝon - interpreti ĝin prudente, bonvolece kaj kritike samtempe. Sendanka tasko!

Se, aliflanke, ekzistas iuj reguloj, kiuj devigas la skribanton pripensi plu, tiam verŝajne la teksto estu pli klara, sen eldevigi multe da interpretado de la leganto.

Pri artefaritaj lingoj ofte estas tiel, ke kio estas facila por la skribanto estas malfacila por la leganto, kaj inverse. Se la skribanto pripensas, kion li volas diri: "farbi domon ruĝa" aŭ "farbi domon ruĝan" aŭ "farbi domon ruĝe", tiam ankaŭ la leganto povas scii tion, aliokaze ne.

Ĉu iu volas diri "Ne, estas vere" aŭ "Ne estas vere"? Se la komo ne estas laŭregule uzata, kiel la leganto povas cii? Kaj tiel plu. La detaloj ne ĉiam estas sensencaj restaĵoj, kiuj nur malfaciligas la skribadon.

troyshadow (プロフィールを表示) 2013年6月29日 9:18:23

unu el grandaj plusoj de e-o estas gxia fleksebla strukturo kiu donas al distingligvanoj eblon de uzi kutiman vortordon kaj frazkonstruojn el siaj denaskaj lingvoj nur traduki ilin en esperanton vort-post-vorte.do mi ne konsentas pri nemovebla vortvico-jeno estas distinga en distingaj lingvoj kaj multaj lingvoj tute ne havas regulojn pri tio.

先頭にもどる