Meldinger: 54
Språk: Esperanto
troyshadow (Å vise profilen) 2013 6 29 09:18:45
troyshadow (Å vise profilen) 2013 6 29 09:19:06
La plej surpriza estas tio,ke teorie cxiuj tiuj varioj de la teksto estas kompreneblaj por cxiu samideano kaj povas esti uzataj sen malobeo al La Fundamento.
swalf (Å vise profilen) 2013 6 29 12:43:43
Fenris_kcf:Mi parolas la Italan kiu havas multajn radikojn simila al la Latina kaj mi parolas ankaŭ iomete la Anglan kiu havas la plejparton de radikoj el Germanaj Lingvoj. La frazo menciita ne sonas al mi kiel stranga, kaj ankaŭ se ĝi sonus strange, strangeco estas relativa, ĝi eksiĝi apenaŭ oni paroli iomete la lingvon.swalf:Plibonas uzi vortojn el la tuta mondo …Kiom da vortoj el kiuj lingvoj? Oni ne simple povas preni vorton x el lingvo A kaj vorton y el lingvo B, ĉar ofte vortoj de diferencaj lingvoj kolizias, ekzemple la Latinida "man(o)" (= mano) kaj la Ĝermana "man" (= homo/viro). Por eviti tiajn koliziojn, oni devus uzi helpilon kiel komputil-programon por certigi, ke la minimuma kaj la averaĝa distanco inter la vortoj estas sufiĉe granda. La kreintoj de Lojban faris tion. Sed la ĉefa problemo estas, ke la vortoj simple ne harmonios, ĉar diferencoj lingvaroj havas diferencajn son-kolorojn. Tial la plejparto de la Esperantaj frazoj, kiuj enhavas kaj Latinidajn kaj Ĝermanajn radikojn, sonas strange (almenaŭ al la parolantoj de la uzitaj font-lingvoj). Ekzemple: „Blua birdo flugas tra la ruĝa ĉielo“ — estas kiel ŝanĝi la lingvon en la mezo de la frazo.
La vortaro devus elveni el la tuta homaro, kelkaj vorto el unu lingvo, aliaj el aliaj...
Ne devus esti tasko komputilfarinda, ne devus esti tasko tute laŭregula. Oni devus adapti al la lingvo radikojn el la tuta mondo.
Fenris_kcf:Mi malbone esprimis, mi intencis gramatikon ne plejparte Latina, ne plejparte Germana ktp. sed kun bonaj simplaj eroj el multaj gramatikoj.
swalf:… kaj miksan gramatikon.Ĉu vi bonvole klarigus tion?
troyshadow (Å vise profilen) 2013 6 30 08:58:53
Sed la gramatiko de tokipona estas tute ne euxropa,gxi similas iome la aziajn,kiel la vietnama,la papuasa,la haitia,k.t.p.
do,mi,koninte la lingvon je la komenca nivelo,ne povas nomi gxin tre simpla.
swalf (Å vise profilen) 2013 7 1 05:59:43
troyshadow:Ekzistas plana lingvo nomita "toki-pona",gxia kreistoj havis celojn de fari lingvon kun la plej eble malgranda vortaro kaj kun neutra gramatiko.La unua celo estis atingita-la numero de radikoj en tokipona kalkulas cxirkaux cent vortojn,cxiuj aliaj vortoj formigxas per vortkunmetado.Plaĉas al mi ege Toki-pono sed ĝi estas filozofa lingvo ne lingvo por monda komunikaĵo. Vi eraris, ĝi estas simpla sed eble ĝi ne estas facila
Sed la gramatiko de tokipona estas tute ne euxropa,gxi similas iome la aziajn,kiel la vietnama,la papuasa,la haitia,k.t.p.
do,mi,koninte la lingvon je la komenca nivelo,ne povas nomi gxin tre simpla.
Tamen ĝi estas tre amuza!
Kirilo81 (Å vise profilen) 2013 7 1 07:55:01
swalf:La vortaro devus elveni el la tuta homaro, kelkaj vorto el unu lingvo, aliaj el aliaj...Pripensu tion ankoraŭfoje.
Ne devus esti tasko komputilfarinda, ne devus esti tasko tute laŭregula. Oni devus adapti al la lingvo radikojn el la tuta mondo.
Ekzistas almenaŭ 6000 lingvoj sur la mondo, do ĉiu povus enprunti maks. tri vortojn en la novan lingvon por plenigi vortaron pli grandan ol PIV. Rezultus granda kaĉo, el kiu neniu homo havus avantaĝon. Tio jam eveidentiĝas ĉe multe malpli granda lingvobazo kiel ĉe Lojban aŭ LdP.
Kirilo81 (Å vise profilen) 2013 7 1 07:56:33
swalf:Mi malbone esprimis, mi intencis gramatikon ne plejparte Latina, ne plejparte Germana ktp. sed kun bonaj simplaj eroj el multaj gramatikoj.Kaj kiu difinas, kio estas "bona" kaj "simpla"?
Parenteze, la gramatiko de Esperanto estas nek specife latinida, nek ĝermana.
Roberto12 (Å vise profilen) 2013 7 1 09:16:38
Lingwa de Planeta ŝajnas inteligente farita, kaj mi devas legi pri ĝi. Tamen, mi opinias ke lingvoj kiuj penas "tro multe" esti internacia (tre simpla gramtiko, vortoj el multaj nesimilaj lingvoj, ktp) estas malbelaj kaj ne tiom facilaj kiom ili kredas.
Toki Pona sukcesis bone, sed ĝi estas multe tro simpla por esti vere utila.
Ĉiu scias pri la "problemoj" de Esperanto, kaj ĉiu scias ankaŭ ke la lingvo ne ŝanĝos...
Por mi mem, la ideala planlingvo estus reformo de Idiom Neutral (kelkaj aferoj en la gramatiko devus ŝanĝi, kaj multaj radikoj devus ŝanĝi).
Pri la X-sistemo, mi estus preferinta la jenan (t.e. preskaŭ la Y-sistemo):
Ĉ - cy
Ĝ - gy
Ĥ - q (mi ne uzas ĉi tiun literon)
Ĵ - jy
Ŝ - sy
Ŭ - w
KS - x
Kirilo81 (Å vise profilen) 2013 7 1 09:37:05
Roberto12:KS - xKial oni skribu du fonemojn per unu litero?
Kaj x-a kaj y-a aŭ simila sistemoj havas la malavantaĝon, ke ili tute detruas la internacian aspekton de la skribo, dum eta ĉapelo apenaŭ ĝenas.
Estas strange, sed mi opinias kelkajn el la trajtoj de Esperanto, kiuj estas plej multe kritikataj (supersignoj, akuzativo, la vorto kaj) ĝiaj plej grandaj avantaĝoj.
Roberto12 (Å vise profilen) 2013 7 1 09:46:55
Kirilo81:Kial oni skribu du fonemojn per unu litero?Pro C (kaj Ĉ kaj Ĝ, eble). Mi opinias ke se C = TS, X = KS. Ambaŭ aŭ neniu.
Pri alternativaj al ĉapeloj, mi ĉiam penas uzi ĉapelojn, kaj mi uzas X sole kiam ĉapeloj ne estas disponeblaj.