Til innholdet

Kia estus via ideala planlingvo?

fra utku,2013 6 26

Meldinger: 54

Språk: Esperanto

michaleo (Å vise profilen) 2013 7 1 10:01:03

Roberto12:
Kirilo81:Kial oni skribu du fonemojn per unu litero?
Pro C (kaj Ĉ kaj Ĝ, eble). Mi opinias ke se C = TS, X = KS. Ambaŭ aŭ neniu.

Pri alternativaj al ĉapeloj, mi ĉiam penas uzi ĉapelojn, kaj mi uzas X sole kiam ĉapeloj ne estas disponeblaj.
Sed C estas vere unuobla fonemo. Se vi aŭskultos polan prononcon de tiu ĉi litero, vi rekonus tion. Poloj tute alie prononcas C kaj TS. Ekzemple, tse-tse (specio de muŝo) estas alie prononcata ol ce-ce

Kaj mi ne miras, ke homoj havas problemojn kun prononco de SC, kiam ili provas elparoli tion, kiel "STS". Se ili traktus C, kiel unuobla fonemo, tio estus pli facila.

swalf (Å vise profilen) 2013 7 1 10:32:17

Kirilo81:
swalf:La vortaro devus elveni el la tuta homaro, kelkaj vorto el unu lingvo, aliaj el aliaj...
Ne devus esti tasko komputilfarinda, ne devus esti tasko tute laŭregula. Oni devus adapti al la lingvo radikojn el la tuta mondo.
Pripensu tion ankoraŭfoje.
Ekzistas almenaŭ 6000 lingvoj sur la mondo, do ĉiu povus enprunti maks. tri vortojn en la novan lingvon por plenigi vortaron pli grandan ol PIV. Rezultus granda kaĉo, el kiu neniu homo havus avantaĝon. Tio jam eveidentiĝas ĉe multe malpli granda lingvobazo kiel ĉe Lojban aŭ LdP.
Veras tio ĉi. Sed mi ne intencis tiajn vortojn plejparte kiel lerna helpo sed kiel kora helpo. Uzi iun vortojn el lingvo kiu riskas malaperi estas eta sed tuŝebla ilo por ete savi miljarajn kulturojn.

Oni povas esti pli lernema se trovas kelkajn sonojn familiajn kaj eble unu koro povas pli ol dek mensoj...
Kirilo81:
Kaj kiu difinas, kio estas "bona" kaj "simpla"?
Parenteze, la gramatiko de Esperanto estas nek specife latinida, nek ĝermana.
'Bona' efektive estas malfacile definebla, 'simpla' pli facile je defini: io simplas kiam ĝi povas esti priskibita per malmultaj reguloj, kun malmultaj ekceptoj.

Esperanto bonŝance havas gramatikon ne tute hindoeŭropa ankaŭ se multaj trajtoj elvenas ĉi tien. okulumo.gif

Kirilo81:Estas strange, sed mi opinias kelkajn el la trajtoj de Esperanto, kiuj estas plej multe kritikataj (supersignoj, akuzativo, la vorto kaj) ĝiaj plej grandaj avantaĝoj.
Vi pravas, krome estas belaj kaj propraj trajtoj (Specife la ĉapeloj).

utku (Å vise profilen) 2013 7 1 10:58:18

Kirilo81:Estas strange, sed mi opinias kelkajn el la trajtoj de Esperanto, kiuj estas plej multe kritikataj (supersignoj, akuzativo, la vorto kaj) ĝiaj plej grandaj avantaĝoj.
Strange! Ĝis nun mi ne sciis, ke oni kritikas la vorton kaj. Kio estas ilia argumento?

swalf (Å vise profilen) 2013 7 1 11:42:34

Iu kritikas ĝian Grekan originon, Ĉi tiuj uloj volas uzi anstataŭ 'et'-n, 'end'-n, 'e'-n aŭ similajn sonojn pli eŭropajn.
Tia kritiko estas laŭ mi tute malutila kaj iomete rasisma.

Kirilo81 (Å vise profilen) 2013 7 1 12:27:02

utku:
Kirilo81:Estas strange, sed mi opinias kelkajn el la trajtoj de Esperanto, kiuj estas plej multe kritikataj (supersignoj, akuzativo, la vorto kaj) ĝiaj plej grandaj avantaĝoj.
Strange! Ĝis nun mi ne sciis, ke oni kritikas la vorton kaj. Kio estas ilia argumento?
Tio okazis precipe en la fruaj jaroj de E-o, kp. koncernan Lingvan Respondon.

fajrkapo (Å vise profilen) 2013 7 1 12:33:49

swalf:Iu kritikas ĝian Grekan originon, Ĉi tiuj uloj volas uzi anstataŭ 'et'-n, 'end'-n, 'e'-n aŭ similajn sonojn pli eŭropajn.
Tia kritiko estas laŭ mi tute malutila kaj iomete rasisma.
Estas nenio pli eŭropa ol tio greka...

Roberto12 (Å vise profilen) 2013 7 1 12:56:09

michaleo:Sed C estas vere unuobla fonemo.
Se TS estas unuobla fonemo, DZ estas la sama, ĉu ne? Do kial ne estas en Esperanto unuobla litero por tiu? Mi diras: ambaŭ aŭ neniu.

Kaj mi ne trovas C tre malfacile elparolebla, kvankam mi komprenas kial aliaj havas problemon kun SC.

Kirilo81 (Å vise profilen) 2013 7 1 13:10:14

Roberto12:
michaleo:Sed C estas vere unuobla fonemo.
Se TS estas unuobla fonemo, DZ estas la sama, ĉu ne?
Ne nepre. Komparu ankaŭ koncernan paragrafon en PMEG.

swalf (Å vise profilen) 2013 7 1 13:17:23

fajrkapo:
swalf:Iu kritikas ĝian Grekan originon, Ĉi tiuj uloj volas uzi anstataŭ 'et'-n, 'end'-n, 'e'-n aŭ similajn sonojn pli eŭropajn.
Tia kritiko estas laŭ mi tute malutila kaj iomete rasisma.
Estas nenio pli eŭropa ol tio greka...
Fakte, tiu ĉi fakto montras la stultecon de tiaj kritikoj...

brw1 (Å vise profilen) 2013 7 1 16:17:33

Dolz:mi estas novego en la esperanto. Mi kredas ke oni rimarkas. Esperanto estas preskaŭ perfekta, sed... jen mia opinio.
- la literojn: ŭ,ŝ,ĝ,ĵ,ŝanĝitaj en w,x,q,y.
- nomo de tagoj, kaj monatoj...io pli facila kaj simpla...unutago (lundo), duatago (mardo)...sepmonato (julio) oŭ simila. ĝi estas nomoj latinaj kaj esperanto parolas el tutan lingvojn naskiuloj.
Bonvulu korektu min la gramatiko. Pardonu min la eraroj...
Mi ŝatas Interlingao kvankam mi ne parolas ĉar mi komprenas ĝin! Esperanto estas bona lingvo ke mi komprenas sed, mi esperanto ne jam estas tre bona. Mi pensas ke mi amas uzi hispanan aŭ francan por internacio komuniko se mi ne parolas la lingvo mi provas uzi kion mi scias kaj finfine Esperanton.

Tibake til toppen