Contenido

3000+ E-parolantoj en Burundo

de Demian, 27 de junio de 2013

Aportes: 3

Idioma: Esperanto

Demian (Mostrar perfil) 27 de junio de 2013 14:03:35

Tiun nombron donis al mi amiko el Burundo antaŭ kelkaj minutoj. Laŭ li, loĝas pli ol 500 E-parolantoj en sia urbo. Mi demandis lin, kial ili ne troviĝas en Lernu! Li respondis ke multaj el ili ne scipovas uzi interreton. Bedaŭrdinde! Ajnkaze, se li pravas - Esperantujo de 21-a jarcento sin trovas en Burundo, ĉu ne? Kaj tiu ĉi novaĵo kaptas al oni per ŝoko, ĉu ne?

Oijos (Mostrar perfil) 27 de junio de 2013 14:52:42

Mi jam sciis. La demando estas, kiel bone ili parolas Esperanton. Mi kredas, ke malmulte kaj tre malbone.

yyaann (Mostrar perfil) 27 de junio de 2013 20:00:57

Kia ajn estas la tiea averaĝa nivelo (manke de eblo vojaĝi tien, oni tute ne povas taksi ĝin), miaopinie rimarkindas la tendenco de Esperanto disvatiĝi al novaj landoj(*). Tio montras, ke iel nia komuna lingvo efektive kongruas kun iu bezono, kiu emigas lerni ĝin. Kia? Ĉu bezono pri lingva kaj kultura egaleco? Ĉu pri aparteno al pacema kaj mondoscivolema komunumo? Ĉu nura bezono pasigi la tempon? Ĉu iomete el ĉiu ĉi? Nur per rekta demando al la koncernataj personoj povas ekscii ni.

(*) Endas noti, ekzemple, la freŝa estiĝo de komunumo indonezia de Esperanto precipe danke al la sindonema laboro de Heidi Goes tie. Tiu ĉi komunumo estas tre vigla laŭ korespondamiko japana, kiu iris tien.

Volver arriba