Tin nhắn: 12
Nội dung: Esperanto
yyaann (Xem thông tin cá nhân) 20:45:33 Ngày 27 tháng 6 năm 2013
Leginte ĉi tion, mi tuj diris al mi ion. Io, kion verŝajne ankaŭ vi ĵus diris al vi mem (ne provu nei, ĉar mi povas legi vian menson!
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Nu, ĉu ni povas? Ĉu la Lernu!-komunumo sukcesos? Gesinjoroj, la defio komencas... Bonvolu proponi frazojn!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
yyaann (Xem thông tin cá nhân) 20:51:15 Ngày 27 tháng 6 năm 2013
Li estas sencerbulo.
Frazoj elpensitaj de la komunumo ĝis nun: 1
goli (Xem thông tin cá nhân) 21:23:23 Ngày 27 tháng 6 năm 2013
3. Li ne havas kapablon pensi.
4. Li ne eblas pensi.
5. Li ne havas tian interesan aĵeton por pensado.
6. Li estas senmensa besto.
goli (Xem thông tin cá nhân) 21:27:52 Ngày 27 tháng 6 năm 2013
Oijos (Xem thông tin cá nhân) 00:07:06 Ngày 28 tháng 6 năm 2013
Mi aldonas, ke la vorto "stulta" estas ne bezonata en Esperanto kaj senbezone malfaciligas la lingvon.
yyaann (Xem thông tin cá nhân) 09:28:54 Ngày 28 tháng 6 năm 2013
goli:Fakte, ĉia lingvo havas grandegan kapablon de revortumado, limigitan nur de imagopovo kaj vortprovizo.Defendinde. Tamen,
La kapablo revortigi igas ies esprimpovon pli riĉa kaj pli nuancplena. Ekzerci ĝin estas do dezirinda en nedenaska lingvo. Ĝuste tion oni povas fari ĉi-lude.
La kunmetebleco de la Esperanta radikaro havigas multajn eblojn estigi interesajn kaj nekutimajn esprimformojn.
Estas tre dubinde, ke infanoj povus fari la samon per la angla tiel frue en ilia lernado. Do se Esperanto havigas al ili la povon elpensi 70 similsignifajn frazojn, plenkreskuloj verŝajne povas fari eĉ pli bone ol ili. Mi pensas, ke estas interese elprovi ĉi tion.
Mi ŝatas tiajn esprimludojn.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Kaj mi bonvenigas kiun ajn volas partopreni!
Oijos:sudangle mi diras, ke ne ekzistas samsignifaj frazoj. Ĉiam oni povas trovi nuancodiferencojn.Neneinde eblas elekti pli nuancplenan radikon ol "sam-", kiel ekzemple "simil-". Bonvolu konsideri vin tute libera fari tion se tio helpos vin partopreni.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Oijos:Mi aldonas, ke la vorto "stulta" estas ne bezonata en Esperanto kaj senbezone malfaciligas la lingvon.Malfacilas al mi samopinii, ĉar "stult-" anas en la 400 plej ofte uzataj radikoj. Se vi emas diskuti tion ĉi, bonvolu estigi taŭgan fadenon.
Bone. Nun, ek al la ludo!
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
yyaann (Xem thông tin cá nhân) 09:56:46 Ngày 28 tháng 6 năm 2013
goli:2. Li estas idioto.Dankon pro via partopreno.
3. Li ne havas kapablon pensi.
4. Li ne eblas pensi.
5. Li ne havas tian interesan aĵeton por pensado.
6. Li estas senmensa besto.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
En (4) "ebli" ne estas "povi". Mi proponas: "Li ne povas pensi" aŭ "Pensi ne eblas al li".
En (5) "aĵo" uziĝas nur pri io konkreta. Pri io malkonkreta oni diru "afero".
7. Li estas kreteno.
8. Eĉ ne unu ideo trafas lian kapon.
9. Li estas malplenkapulo.
10. Li estas fuŝlogikemulo.
11. Li fiaskas kiel pensemulo.
12. Li inteligentas ansere.
13. Li estas miscerbuma
Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 16:06:27 Ngày 28 tháng 6 năm 2013
yyaann:Eble "aĵeto por pensado" ĉi tie signifas "cerbo". Do konkreta (almenaŭ se ĝi ekzistas).goli:5. Li ne havas tian interesan aĵeton por pensado.En (5) "aĵo" uziĝas nur pri io konkreta. Pri io malkonkreta oni diru "afero".
Redaktita
goli (Xem thông tin cá nhân) 18:02:15 Ngày 28 tháng 6 năm 2013
yyaann:En (4) "ebli" ne estas "povi". Mi proponas: "Li ne povas pensi" aŭ "Pensi ne eblas al li".Vi pravas, sed mi volis diri kapablas anstataŭ povas, nur diferenca nuanco.
yyaann:En (5) "aĵo" uziĝas nur pri io konkreta. Pri io malkonkreta oni diru "afero".Aĵeto por pensado estas aĵeto, kiun oni uzas por pensi, ileto, per kiu oni pensas, tio estas cerbo. Ĉi tio ne estas afero de pensado.
yyaann (Xem thông tin cá nhân) 22:25:06 Ngày 29 tháng 6 năm 2013
Aĵeto por pensado estas aĵeto, kiun oni uzas por pensi, ileto, per kiu oni pensas, tio estas cerbo. Ĉi tio ne estas afero de pensado.Ho, mi ja tute mislegis vin!
Pardonon do pro la senutila korekto!
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
14. Li ne estas komprenpova
15. Lia pensmaŝino eterne paneas
16. Li pensas per siaj piedoj
17. Lia menso plenplenas je vakuo
18. Lia ideujo estas senpopola
19. Lia kompreno rapidas limake
20. Lia menso lertas pingvene
21. Li kapablas nur misrezoni
22. Lia cerbo estas sen servo
23. Lia kapo ĉiam maldeĵoras
24. Lia rezonkapablo jam tute eksiĝis
25. Lia kapo estas senlaborejo
26. Ĉia logiko ĉe li estas de longe maldungita
27. Lia kapo estas emeritejo por pensoj
28. Vidi lian menson efikas dezerte