Ne subtenu la prepozicion "na" por la akuzativo
de foggy67, 2013-junio-28
Mesaĝoj: 67
Lingvo: Esperanto
Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-julio-03 10:05:53
Stefano888:Se multe da homoj lernos paroli Esperante denaske, la lingvo ŝanĝos pli.Tio estas nepruvita aserto. Antaŭ 100 jaroj oni asertis, ke Esperanto disfalos en dialektojn...
Lingva rimarkigo (ĉar vi ripete skribas ĝin): "io ŝanĝiĝas" (netransitiva), sed "iu ŝanĝas ion" (transitiva).
Parenteze, la vorto ŝli estas kontraŭfundamenta kaj pro tio evitenda, eĉ se kelkaj uzas tiun vortaĉon.
Stefano888 (Montri la profilon) 2013-julio-04 03:36:34
Kirilo81:Se ĉiuj el la parolantoj de Esperanto daŭras sekvi la regulojn de la lingvo, ĝi ne sanĝiĝos. Tamen, mi ne pensas ke tio okazos. Mi pensas ke Esperanto sanĝiĝos, kiel pli kaj pli da homoj uzas ĝin. La unua principo de lingvo estas ke lingvo sanĝiĝas. Dankon por la lingva rimarkigo!Stefano888:Se multe da homoj lernos paroli Esperante denaske, la lingvo ŝanĝos pli.Tio estas nepruvita aserto. Antaŭ 100 jaroj oni asertis, ke Esperanto disfalos en dialektojn...
Lingva rimarkigo (ĉar vi ripete skribas ĝin): "io ŝanĝiĝas" (netransitiva), sed "iu ŝanĝas ion" (transitiva).
Parenteze, la vorto ŝli estas kontraŭfundamenta kaj pro tio evitenda, eĉ se kelkaj uzas tiun vortaĉon.
foggy67 (Montri la profilon) 2013-julio-05 14:46:17
Multaj famaj lingvistoj (Claude PIRON, ktp...) kaj universitataj fakuloj studis la esencon de la lingvo, kaj ili ĉiuj trovis la lingvon kvazaŭperfekta tiel, kiel ĝi jam estas...
Tiuj ŝanĝproponoj alportus neniun novan, aŭ eĉ pli bonan por la kompreneco. Male, ili rompus la unuecon de la lingvo kaj de la praktiko.
La lingvo povas kaj devas akcepti novajn vortojn por pligrandigi sian leksikon, kaj tiel ĉeesti la pasantan tempon. Sed ĝia gramatiko estas jam plenplena, kaj aldone netuŝebla.
yyaann (Montri la profilon) 2013-julio-06 12:21:44
Stefano888:Mi pensas ke Esperanto sanĝiĝos, kiel pli kaj pli da homoj uzas ĝin.Tamen, krom la ekzemplo pri "sal", kion vi donis, via aserto, ke oni ne plu sekvos la fundamentajn regulojn ne fondiĝas sur konkretaj ekzemploj de nuntempa lingvouzo, el kiuj oni povus konkludi pri la eventuala ekzisto de tia naskiĝanta tendenco.
Cetere, se oni oficialigus la vorton "sal", oni verŝajne rigardus ĝin same kiel aliajn esperantajn krivortojn kiel ekzemple "ha lo", "hej", "oj", "ek", "help", "ve", "aĥ", "nu", "ho la", "ha", "ho", kiuj apartenas al aparta vortklaso. La regulon, ke substantivan rolon oni montru per o-finaĵo oni do ne kontraŭdirus.
lagtendisto (Montri la profilon) 2013-julio-06 15:28:25
Mi dubas ke 'Normigado' estus traduko taŭga de angla 'Standardization'. Sed ankaŭ en lingvo germana ekzistas prinzipa malkomprenado de diferencoj inter 'Standard' (rekomendo) kaj 'Norm'(encementiĝa, juĝa rulo).
Ĝenerala oni devus klarigi staton juran de iu de Normigadeco. Pri uzo de lingvo Esperanto tio signifus: Ĉu la Fundamento de LLZ enhavas iu de stato jura? Se jes, ĉu tio stato jura aplikas tutmonde? Ĉu oni devas uzi lingvon Esperanto laŭ iu de leĝo? Tion definus la uzo de lingvo Esperanto.
akueck (Montri la profilon) 2013-julio-06 16:34:44
spreecamper:Ĝenerala oni devus klarigi staton juran de iu de Normigadeco. Pri uzo de lingvo Esperanto tio signifus: Ĉu la Fundamento de LLZ enhavas iu de stato jura? Se jes, ĉu tio stato jura aplikas tutmonde? Ĉu oni devas uzi lingvon Esperanto laŭ iu de leĝo? Tion definus la uzo de lingvo Esperanto.Interesaj demandoj. Respondojn vi trovos, se vi profunde studos la verkon "Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkonduko. Ekspertizetoj. Kritikoj" de Helmuto Velger.
Amike
Andreas
lagtendisto (Montri la profilon) 2013-julio-06 16:50:48
akueck:Interesaj demandoj. Respondojn vi trovos, se vi profunde studos la verkon "Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkonduko. Ekspertizetoj. Kritikoj" de Helmuto Velger.Koran dankon. Estas tre interese. Espere ne estas unu de tiuj verkoj kiuj sole propagandas iun de prafinkonstruita opinio. Jam ĝeneraliga frazo 'La Esperanto-parolantoj chiam konsciis pri la legheca karaktero de tiuj chi tekstoj.' lasus timi min iu de tioj laŭ tipa propaganda verko. Historio en honoro. Sed verko de PMEG versio 2013 de Bertilov plu 'leĝecas' kaj gravas al mi ol origina Fundamento verko versio 1905.
Mi studos plu detale ĝis opiniu fine.
Stefano888 (Montri la profilon) 2013-julio-07 01:29:18
yyaann:Ni devos vidi dum la venonta pasado de tempo ĉu mi pravas pri Esperanto. Mi ankoraŭ pensas ke ĝi sanĝiĝos.Stefano888:Mi pensas ke Esperanto sanĝiĝos, kiel pli kaj pli da homoj uzas ĝin.Tamen, krom la ekzemplo pri "sal", kion vi donis, via aserto, ke oni ne plu sekvos la fundamentajn regulojn ne fondiĝas sur konkretaj ekzemploj de nuntempa lingvouzo, el kiuj oni povus konkludi pri la eventuala ekzisto de tia naskiĝanta tendenco.
Cetere, se oni oficialigus la vorton "sal", oni verŝajne rigardus ĝin same kiel aliajn esperantajn krivortojn kiel ekzemple "ha lo", "hej", "oj", "ek", "help", "ve", "aĥ", "nu", "ho la", "ha", "ho", kiuj apartenas al aparta vortklaso. La regulon, ke substantivan rolon oni montru per o-finaĵo oni do ne kontraŭdirus.
akueck (Montri la profilon) 2013-julio-08 15:06:39
spreecamper:Ne dankinde.akueck:Interesaj demandoj. Respondojn vi trovos, se vi profunde studos la verkon "Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkonduko. Ekspertizetoj. Kritikoj" de Helmuto Velger.Koran dankon.
spreecamper:Historio en honoro. Sed verko de PMEG versio 2013 de Bertilov plu 'leĝecas' kaj gravas al mi ol origina Fundamento verko versio 1905.Kelkfoje mi rimarkis che iuj la miskomprenon, ke estas la jenaj du malaj polusoj: Unu estas "la Fundamento de 1905", reprezentanta stagnadon, kaj la alia estas "la lingvo ja evoluas" (kaj la Fundamento jam ne estas necesa, ghi nur bremsas). Fakte estas tiel, ke ghuste la Fundamento ebligas la evoluadon kaj evoluigadon de Esperanto, nome chefe pro jenaj rimedoj:
1) Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko: Tiu regulo permesas la uzadon de internaciaj vortoj, ech se ili estas nek Fundamentaj nek oficialaj, kiel ekzemple "diodo".
2) La sepa alineo de la Antauparolo al Fundamento de Esperanto: "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun ..." Tiu alineo permesas uzi vortojn, kiuj estas nek Fundamentaj nek oficialaj nek internaciaj, kiel ekzemple "tajd'o".
3) La oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto: "Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova." Tiu alineo permesas uzi formojn novajn al formoj Fundamentaj/oficialaj, tamen nur, se ili estas aprobitaj de la Akademio, kiel ekzemple "konvers'" (formo nova al la oficiala "konversaci'").
Ankau leginda estas tio: "La por Esperanto valida normaro - en tre kompakta formo".
Amike
Andreas
Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.
Algis (Montri la profilon) 2013-julio-08 17:40:19
Fenris_kcf:Mi legis libron "Gerda malaperis"Tjeri:Mi ne uzas na naĈu vi skribas kaj diras „Mi legis 'Gerda Malaperis'-on.“?
Mi uzas la esperantan akuzativon, kial mi uzus na-on?