Till sidans innehåll

Ĉu Edward Snowden estas heroo aŭ krimulo?

av codesito, 28 juni 2013

Meddelanden: 71

Språk: Esperanto

1724 (Visa profilen) 22 november 2013 08:56:09

codesito:Kion vi opinias pri Edward Snowden, Ĉu vi pensas ke li estas heroo, krimulo, frenezulo...?
Li estas bona homo par excellence. Mi multe estimas lin.

Lakiro (Visa profilen) 24 november 2013 19:17:45

Ni tre bonege komprenas, ke ĉiu progresita lando havas propran skoltservon (spionservon). Oh, vaŭ, ho! "Kia malbona estas Usono!" - krias eŭropanoj.
Tamen ĉiuj komprenas, ke ĉiuj landoj spionas. Simple iuj spionservoj estas pli disvolvitaj kaj sukcesaj, ol aliaj. Do, usona NSA (National Security Agency) kreis larĝan elektronikan spionreton, observantan preskaŭ tutan mondon kaj ĉiun homon. Alilandaj spionservoj faras saman laboron, nur malpli efike. Kiu povas malpermesi al Usono spioni? Neniu! Ni devas preventi la spionadon, tamen en nuntempaj vivkondiĉoj tia luktado estas malutila. Elektronikaj teknologioj foriris antaŭen kaj kontraŭstari al ili neniu povas. NSA prosperas mem kaj sukcese disportas diversajn spionajn virusojn al elektronikiloj de necesaj adresatoj. Sed en tiu ĉi mirinda historio la plej sekreta organizacio estas "Registaro de 300"! Obama estas nur instrumento en la manoj de tutmonda registaro. Snowden neniel influas je spionaĵon kaj lia malfermo neniel helpas al ni. Lia ago certe estas perfido rilate al usona spionsistemo kaj nacia intereso, ĉar Usono konsumas monon por la spionado. Por eŭropanoj li estas heroo, ĉar nevole malfermis preskaŭ ĉefan sekreton de NSA. Kiel homo li estas senideologia persono, kies antaŭa agado estas interesa por rusaj specialaj servoj.

horsto (Visa profilen) 25 november 2013 00:31:39

Lakiro:Ni tre bonege komprenas, ke ĉiu progresita lando havas propran skoltservon (spionservon). Oh, vaŭ, ho! "Kia malbona estas Usono!" - krias eŭropanoj.
Tamen ĉiuj komprenas, ke ĉiuj landoj spionas. Simple iuj spionservoj estas pli disvolvitaj kaj sukcesaj, ol aliaj. Do, usona NSA (National Security Agency) kreis larĝan elektronikan spionreton, observantan preskaŭ tutan mondon kaj ĉiun homon. Alilandaj spionservoj faras saman laboron, nur malpli efike. Kiu povas malpermesi al Usono spioni? Neniu! Ni devas preventi la spionadon, tamen en nuntempaj vivkondiĉoj tia luktado estas malutila. Elektronikaj teknologioj foriris antaŭen kaj kontraŭstari al ili neniu povas. NSA prosperas mem kaj sukcese disportas diversajn spionajn virusojn al elektronikiloj de necesaj adresatoj. Sed en tiu ĉi mirinda historio la plej sekreta organizacio estas "Registaro de 300"! Obama estas nur instrumento en la manoj de tutmonda registaro. Snowden neniel influas je spionaĵon kaj lia malfermo neniel helpas al ni. Lia ago certe estas perfido rilate al usona spionsistemo kaj nacia intereso, ĉar Usono konsumas monon por la spionado. Por eŭropanoj li estas heroo, ĉar nevole malfermis preskaŭ ĉefan sekreton de NSA. Kiel homo li estas senideologia persono, kies antaŭa agado estas interesa por rusaj specialaj servoj.
Pardonu, sed por mi via mesaĝo estas stultega.
Se vere Snowden estus senideologia persono, tiam li guus la bonegan vivon kiun li jam havis kaj ne farus tion kion li faris.
Certe ĉiuj landoj spionas. Eble vi en rusujo ne scias tion, sed en okcidentaj landoj la spionservoj devas respekti la leĝon. Sed ĝuste tion la NSA ne plu faras.
Laŭ la plej novaj raportoj la NSA planas por la jaroj inter 2012 kaj 2016 observi ĉiun ajn komunikadon en la tuta mondo. Ili ankaŭ planas manipuli la usonan kaj alialandan politikon por ricevi ciujn ajn rimedojn, kiujn ili bezonas.
Krome ili planas malebligi ĉiun ajn kodon, kiun ili ne povas legi. Krome ili jam penetris per krimaj metodoj pli ol 50000 retoj en la tuta mondo, kiujn ili povas laŭbezone transpreni.
La NSA kaj spionservoj de aliaj "demokratiaj" landoj estas la plej danĝeraj minacoj nuntempe. Ili ne plu respektas leĝojn, registarojn, aŭ ion ajn, nur la mono gravas.
Fontoj:
Spiegel-online
New York Times

Troyus23 (Visa profilen) 25 november 2013 03:05:27

codesito:Kion vi opinias pri Edward Snowden, Ĉu vi pensas ke li estas heroo, krimulo, frenezulo...?
Edward Snowden estas nur krimaj en Amerika per leĝo ĉar la leĝoj, kaj tiuj, kiuj efikigi ilin, fariĝis krimuloj.

Lakiro (Visa profilen) 25 november 2013 05:36:26

horsto: Eble vi en rusujo ne scias tion, sed en okcidentaj landoj la spionservoj devas respekti la leĝon. Sed ĝuste tion la NSA ne plu faras.
Estimata horsto, vi mem respondis al vi.
En Rusio mi scias pri la agado de NSA ekde 1960 j, kiam 3 kunlaboristoj (agentoj) de tiu ĉi organizacio venis al Moskvo kaj rakontis pri "leĝa agado" de usona radio- kaj komunikaĵa spionado. Tiu okazo ne estis unuopa, poste estis ankoraŭfoje.
Ĉu vi opinias, ke Snowden neniam sciis pri kontraŭleĝa agado de NSA? Ne ridigu min, bonvolu. Li subskribis kontrakton pri nediskonigo de ŝtata mistero (sekreto), kaj sukcese tralaboris en NSA, post kio foriris al CIA. Kaj post 2009 j. laboris en komercaj organizacioj. Kio devigis lin rememori pri la kontraŭleĝa agado de NSA? Li bonege sciis, ke sidiĝos sur elektrikan seĝon enokaze de la perfido. Li estas profesia spiono, kiu bone scias pri spionaj metodoj.
Estas tre mirinde, ke okcidenteŭropaj amikoj de Usono ne sciis pri transaŭskultado kaj transrigardado de komunikiloj de amikoj laŭ NATO.
Do, estas nekompreneble kion volis Snowden. Ĉu senmaskigi NSA dum ĉiuj ĉiegale scias? Ĉu neniu scias pri diversia agado de CIA? Ĉiu mondo scias.
Ĉu vi ne scias, ke komputilindustrio aperigas komputilojn, kiuj eĉ malŝaltitaj kapablas observi vin? Ĉu vi ne scias, ke via telefono permesas aŭdi vin al sekretsetvoj? Ĉu vi estas certa, ke Snowden ŝanĝis spionsistemon kaj helpis al homaro?

Lakiro (Visa profilen) 25 november 2013 09:22:25

Mi tute ne juĝas Snowdenon, sed volas kompreni lian "heroaĵon". Kiel la spiono de NSA fariĝis luktisto por la libera interreto kaj libera privata vivo.
Ĉu li estas honesta politikisto? Ĉu li post multa tempo de sia laboro komprenis malbonan praktikon de NSA?
Li estas unu el multaj spionoj, ŝanĝintaj sian mondkoncepton. Heroo ĉiam defendas siajn politikajn vidpunktojn en sia lando! Kiam li tion faras en fremda lando... li naive opinias, ke helpas al Patrio.

Clarence666 (Visa profilen) 25 november 2013 19:04:03

codesito:Kion vi opinias pri Edward Snowden, Ĉu vi pensas ke li estas heroo, krimulo, frenezulo...?
Mi admiras ke Edward Snowden malkaŝis sekretojn de USA / Usono, ĝenanta sin severe.

horsto (Visa profilen) 30 november 2013 01:15:01

Lakiro:Mi tute ne juĝas Snowdenon, ...
Mi tute ne scias ĉu valoras la tempo respondi al vi. Vi skribis, ke vi ne volas juĝi pri Snowden, sed antaŭe vi skribis, ke li estas senideologia persono kaj ke li Lia ago certe estas perfido. Ŝajnas, ke vi mem ne scias kion vi skribas.
Lakiro:
En Rusio mi scias pri la agado de NSA ekde 1960 ...
Jes, certe. Estas multegaj homoj, kiuj nun asertas ke ili jam ĉiam ĉion sciis. Bedaŭrinde ili neniam liveris pruvojn. Tion faris Snowden.
Lakiro:
Ĉu vi ne scias, ke komputilindustrio aperigas komputilojn, kiuj eĉ malŝaltitaj kapablas observi vin? Ĉu vi ne scias, ke via telefono permesas aŭdi vin al sekretsetvoj?
Ne, mi ne scias tion. Bonvolu doni al ni pruvojn pri tio.
Lakiro:
Ĉu vi estas certa, ke Snowden ŝanĝis spionsistemon kaj helpis al homaro?
Kompreneble Snowden ne povas ŝanĝi la sistemon. Unuopaj homoj ne povas fari tion. Nur se la popolo ribelas tiam ekzistas ŝanco ke io ŝanĝiĝos.

Mustelvulpo (Visa profilen) 3 december 2013 22:16:24

Ĉu Edward Snowden estas heroo aŭ krimulo? Jes, ambaŭ.

Ĉu heroo, ĉu krimulo- finfine li atingis malmulte. Li nun estas malnova, preskaŭ antikva novaĵo. La mondpopolo forgesas, la spionado daŭras.

KamiloEspero (Visa profilen) 16 december 2013 17:21:51

Kial vi ne faras enketon ?

Plimulto volonte donos sian opinion.

Tillbaka till toppen