Al la enhavo

la evoluo de eo

de Gaja_vegano, 2013-junio-29

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Gaja_vegano (Montri la profilon) 2013-junio-29 19:41:33

Mi havas demandon: Kiel la eo evoluas? (Kiel lingvoj ĝenerale evoluas?)

Kiel novajn vortojn ekkreas? Kaj kiu diskutas pri lingvodisvolviĝo?

Kial vortoj kiel „disvolviĝo“ ekzistas? Aperas al mit kiel disvolviĝo de volvita fadeno.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-junio-29 20:24:37

Gaja_vegano:Mi havas demandon: Kiel la eo evoluas? (Kiel lingvoj ĝenerale evoluas?)
Rapide: 1500 radikoj en 1887, de 15000 ĝis 20000 hodiaŭ.
Kiel novajn vortojn ekkreas? Kaj kiu diskutas pri lingvodisvolviĝo?
1) Iu esperantisto kreas ĝin laŭ sia gepatra lingvo aŭ alia.
2) Aliaj esperantistoj uzas ĝin se ĝi plaĉas al ili.
3) La Akademio adoptas ĝin se ili taksas ĝin utila al la lingvo.
Kial vortoj kiel „disvolviĝo“ ekzistas? Aperas al mit kiel disvolviĝo de volvita fadeno.
Verŝajne, laŭ la franca "se développer" aŭ aliaj lingvoj kie la sama metaforo ekzistas: "iĝi kia oni devas esti", ekz. flago volvita ĉirkaŭ sian tenilon, kiu disvolviĝas por "funkcii" kiel flago.

michaleo (Montri la profilon) 2013-junio-29 21:32:59

Gaja_vegano:Kial vortoj kiel „disvolviĝo“ ekzistas? Aperas al mit kiel disvolviĝo de volvita fadeno.
En pola lingvo ekzistas analoga vorto. Nome, "rozwijać się" signifas disvolviĝi, progresi, evolui, moderniĝi kaj iĝi pli bona.

La vorto "rozwijać się" estas konstruata el du vortetoj: "roz-" estas analogo de esperanta radiko "dis-" kaj "zwijać się" signifas "volviĝi" (laŭvorte "volvi si").

Estu pli interese, la pola vorto estas dusignifa. Ĝi povas esti uzata, kiam io ŝanĝas staton de volvita ĝis malvolvita, ekzemple fadeno (esperante malvolviĝi)

akueck (Montri la profilon) 2013-junio-30 19:02:01

Gaja_vegano:Kiel la eo evoluas?
Koncerne la vorto-uzadon estas esence tri vojoj:

1) Lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko parolantoj komencas uzi internaciajn vortojn, kiel ekzemple "diodo". (La Akademio povas oficialigi internaciajn vortojn, , t. e. oficiale aldoni ilin al la Universala Vortaro, precipe tiajn, pri kiuj estas konkurantaj formoj.)

2) Lau la sepa alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto parolantoj komencas uzi novajn vortojn, ekzemple "tajdo", char esprimi ties ideojn per kunmetajhoj estas tro ne-oportune au teknike ne sufiche precize. (La Akademio povas oficialigi maturajn novajn vortojn.)

3) Lau la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto la Akademio, kiel autoritata centra institucio, povas sankcii per tolerdeklaro (au ech oficialigo) formojn novajn al formoj Fundamentaj au oficialaj, ekzemple "prolet'" (tio chi estas formo nova al "proletari'").

Vi vidas, ke la bazo de la evoluo estas specifoj trovighantaj en la Fundamento de Esperanto. Ghi do ne estas bremso, sed male, akcelilo de la evoluo de Esperanto.

Amike

Andreas

Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.

Chainy (Montri la profilon) 2013-junio-30 19:42:40

akueck:Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.
Stranga postskribo. Neniu parolis pri tiu afero en tiu ĉi fadeno, aŭ ĉu iu jam plendis aliloke? Cetere, ĉu vi scias, ke en tiu ĉi forumo, se tajpi per la x-sistemo, ĉio aŭtomate konvertiĝas.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-julio-01 07:46:36

Chainy:
akueck:Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.
Stranga postskribo. Neniu parolis pri tiu afero en tiu ĉi fadeno, aŭ ĉu iu jam plendis aliloke? Cetere, ĉu vi scias, ke en tiu ĉi forumo, se tajpi per la x-sistemo, ĉio aŭtomate konvertiĝas.
En la germana oni diras (mi ne konas bonan E-an ekvivalenton) "Brulvundita infano evitas la fajron", kaj ĉar Andreas neniam uzas la ĉapelitajn literojn, eĉ kie estas facilege kiel ĉi tie (aŭ en libropresado), li verŝajne anticipe aldonis tiun klarigon.

akueck (Montri la profilon) 2013-julio-01 15:20:49

Chainy:
akueck:Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.
Stranga postskribo. Neniu parolis pri tiu afero en tiu ĉi fadeno, aŭ ĉu iu jam plendis aliloke?
Jes. Diskriminacio lau la skribsistemo (au almenau altrudo de la supersigna skribsistemo) okazis en jenaj mesaghoj:

de Tjeri 2012-12-02 17:44:55
,
de erinja 2012-12-03 3:20:20,
kaj
de Urho 2013-04-28 12:21:49.

Chainy:Cetere, ĉu vi scias, ke en tiu ĉi forumo, se tajpi per la x-sistemo, ĉio aŭtomate konvertiĝas.
Sed mi ne volas, ke chio automate konvertighu.

Amike

Andreas

Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.

akueck (Montri la profilon) 2013-julio-01 15:31:00

akueck:
Gaja_vegano:Kiel la eo evoluas?
Koncerne la vorto-uzadon estas esence tri vojoj:

1) Lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko parolantoj komencas uzi internaciajn vortojn, kiel ekzemple "diodo". (La Akademio povas oficialigi internaciajn vortojn, , t. e. oficiale aldoni ilin al la Universala Vortaro, precipe tiajn, pri kiuj estas konkurantaj formoj.)

2) Lau la sepa alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto parolantoj komencas uzi novajn vortojn, ekzemple "tajdo", char esprimi ties ideojn per kunmetajhoj estas tro ne-oportune au teknike ne sufiche precize. (La Akademio povas oficialigi maturajn novajn vortojn.)

3) Lau la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto la Akademio, kiel autoritata centra institucio, povas sankcii per tolerdeklaro (au ech oficialigo) formojn novajn al formoj Fundamentaj au oficialaj, ekzemple "prolet'" (tio chi estas formo nova al "proletari'").
Kompreneble estas ankau kvara vojo: 4) kunmetado de radikoj, ekzemple "inter'ret'o". La tri aliaj vojoj do koncernas nur la evoluon per uzado au enkonduko de radikoj, kiuj estas nek Fundamentaj nek oficialaj.

Iniciato, kiu enfokusigas tiun kvaran vojon kaj krome kontestas kaj ignoras grandparte la tri aliajn vojojn, estas la Renata bonlingvismo. Ghi kontrauas ideojn de la Fundamento de Esperanto pro la diritaj kontestado kaj ignorado kaj tiom, kiom tiu bonlingvismo malkonsilas utiligi la tri aliajn vojojn permesatajn de la Fundamento de Esperanto.

Amike

Andreas

Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.

Urho (Montri la profilon) 2013-julio-01 20:58:33

akueck:
Chainy:Cetere, ĉu vi scias, ke en tiu ĉi forumo, se tajpi per la x-sistemo, ĉio aŭtomate konvertiĝas.
Sed mi ne volas, ke chio automate konvertighu.
Ŝajnas, ke komencantoj ne komprenas vian frazon, ĉar en lernu!-vortaro ne ekzistas vortoj *chio* kaj *konvertighi*.

akueck (Montri la profilon) 2013-julio-02 16:09:40

Urho:Ŝajnas, ke komencantoj ne komprenas vian frazon, ĉar en lernu!-vortaro ne ekzistas vortoj *chio* kaj *konvertighi*.
Nu, mi ne respondecas pri eventualaj malperfektajhoj de la lernu!-vortaro kaj kursoj por komencantoj.

En bona por-komencanta kurso oni jam komence klarigas ankau la Fundamentan anstatauan skribsistemon (ch, gh, hh, jh, sh, u) anstatau altrudi la ikskodon, char la Esperanto-mondo estas pli vasta, ol la lernu!-universo - feliche.

Krome mi petas de vi ne plu diskutigi min eksterteme en tiu chi fadeno; bonvole priatentu la postskribon. Anticipan dankon.

Amike

Andreas

Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.

Reen al la supro