Tartalom

Pagita laboro - Esplorprojekto pri lingva justeco serĉas kunlaboranton

erinja-tól, 2013. június 30.

Hozzászólások: 1

Nyelv: Esperanto

erinja (Profil megtekintése) 2013. június 30. 4:06:40

La Esperantic Studies Foundation kune kun la Instituto pri publika
ekonomiko de la Universitato Humboldt de Berlino, la Instituto pri
anglaj studoj de la Universitato de Lepsiko kaj la Departemento de
germanaj studoj de la Universitato Sophia de Tokio serĉas kunlaboranton
por esplorprojekto pri internacia taksado de lingva justeco, lingva
demokratio kaj lingvaj rajtoj.

1. Taskoj
La kandidato devos pretigi raporton kies enhavo estas:
● Profunda komentita bibliografio de la faka literaturo pri la konceptoj
de “lingva justeco”, “lingva demokratio”, kaj pri la sociaj, praktikaj
kaj ekonomikaj aspektoj de lingvaj rajtoj. Aparte grave estas klarigi la
implicojn de tiuj konceptoj por lingva politiko kaj planado.
● Priskribo de la plej gravaj kolektoj aŭ sistemoj de indikiloj por
taksi (prijuĝi) lingvajn politikojn aŭ kolektoj de ne-lingvaj indikiloj
kiuj tamen tuŝas aŭ rilatas al lingvoj.
● Priskribo de la plej gravaj datumbazoj aŭ enketoj pri lingvaj kono kaj
uzado.

2. Profilo de la kandidato
La kandidato havu magistrodiplomon pri politika filozofio, politikaj
sciencoj, ekonomiko aŭ socio-lingvistiko aŭ estas finanta siajn studojn
en unu de tiuj kampoj. Kandidatecoj de doktorstudentoj estas aparte
bonvenaj. La kandidato devas tre bone regi la anglan lingvon. Kono de
aliaj lingvoj estas tre valora, prefere almenaŭ unu inter Esperanto, la
franca, la germana, la itala, la hispana, la japana aŭ la rusa. La
kandidato laboros sub la gvido de scienca komitato kiu respondecas pri
la projekto. La membroj de la komitato estas Dr-o Michele Gazzola
(gvidanto), Prof-o Renato Corsetti, Prof-o Mark Fettes, Prof-o Sabine
Fiedler, Prof-o Goro Christoph Kimura, Prof-o Bengt-Arne Wickström.

3. Limdatoj
La kandidato devas sendi retpoŝte sian vivopriskribon (maksimume du
paĝojn), leteron de motivaĵo (maksimume unu paĝon) kaj prefereble unu
publikaĵon antaŭ dimanĉo, la 25a de aŭgusto 2013. La laboro komenciĝos
en septembro 2013, intermeza taksado okazos je la ekkomenco de novembro.
La kandidato sendu la finan raporton antaŭ la 15a de januaro 2014.

4. Kompenso
La kunlaboranto ricevos malnetan kompenson de 3’000 usonaj dolaroj.

5. Kontaktoj kaj informoj
D-ro Michele Gazzola, gazzola@hu-berlin.de

Vissza a tetejére