目次へ

Edziĝi / -iniĝi

HaleBopp,2013年6月30日の

メッセージ: 26

言語: Esperanto

Francestral (プロフィールを表示) 2013年7月2日 13:36:30

Mi ĵus serĉis en PAG (Plena Analiza Gramatiko) kaj mi trovis tion en la paĝo 472:
IĜI
La signifo de iĝi estas sin ŝanġi -a, ekesti -a.
Analizo: VER. III. 2. Do la flankelemento estas ĉiam predikata atributo adjektiva.
Iĝi povas ligiĝi al adjektivaj, substantivaj kaj verbaj radikoj, sed la neadjektivajn gi adjektivigas per sia vortefiko. Ĝi do estas tute analoga al igi.
l. Post substantivaj radikoj gia analizo estas: oRa-iĝi. Ekzemple: reĝiĝi: iĝi reĝa.
La tiel estiĝintaj substantivo-adjektivoj povas havi ĉiujn sencojn signeblajn per la a-finaĵo (vd. § 296).
a) kiu estas -o; ekzemple: ruiniĝi: iĝi ruina (ruino); gastiĝi: iĝi gasta (gasto); edziĝi, edziniĝi, fianĉiniĝi, ringiĝi; tagiĝi: iĝi taga (tago); mateniĝi,
printempiĝi.
b) kiu estas el -o; ekzemple: stoniĝi: iĝi stona (el stono); [...]
c) karakterizata de -o; -o-kvalita aux -o-hava; ekzemple: pintiĝi (iĝi pinta); [...] animiĝi (iĝi animhava) [...]
d) apartena a/ ... , rilata a/ ... ; ekzemple: statiĝi (iĝi stata), sociiĝi (iĝi socia).
edziĝi = iĝi edzo

Edzo estas virseksa do "prostituitino foje edziĝis" estas erara.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2013年7月2日 14:06:48

Tjeri:
oni ne imitu iujn mallogikajn skribomanierojn de Zamenhof.
Prave. Sed tio ne permesas diri, ke la zamenhofa uzo estas erara.

La origina demando de tiu fadeno estas:
Ĉu estas eraro?
La respondo estas: ne, tio ne estas eraro, nur malkonsilinda uzo.
Miaopinie oni jes ja povas konstati, ke tiu lingvouzo estas erara (aŭ almenaŭ seksisma), eĉ se ĝi estas Zamenhofa.

yyaann (プロフィールを表示) 2013年7月4日 1:47:00

Kirilo81:

Miaopinie oni jes ja povas konstati, ke tiu lingvouzo estas erara (aŭ almenaŭ seksisma), eĉ se ĝi estas Zamenhofa.
Oni ja povas diri, ke ĝi iugrade kontraŭas la nuntempan uzon kaj komprenon de la vorto edziĝo kaj krom por realismigi romanon per laŭepokaj lingvouzoj, ĝi estas evitinde.

Sed diri, ke ĝi estas erara estus iom troige. Aŭ ĉu jen zamenhofaj kaj zamenhoftempaj tekstoj, kiuj ne sekvas la ĉi-tempajn lingvouzojn estu de nun rigardataj kiel eraraj?

Francestral (プロフィールを表示) 2013年7月4日 4:05:24

yyaann:Aŭ ĉu jen zamenhofaj kaj zamenhoftempaj tekstoj, kiuj ne sekvas la ĉi-tempajn lingvouzojn estu de nun rigardataj kiel eraraj?
Jes, ĉar la evoluo de la lingvo ne konsistas nur el aldonoj.

Tio ankaŭ validas por la naciaj lingvoj. Ekzemple, la maljune francaj tekstoj (ekz : L'avare de Molière) estas tradukitaj al la nuntempe franca por obei al la reguloj de la nuntempe franca.

Ĉu ekzistas maljune Esperantaj tekstoj tradukitaj al la nuntempa Esperanto?

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年7月4日 6:01:21

Tamen neniu asertas, ke Molière eraris en sia uzo de la franca lingvo.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2013年7月4日 8:31:16

yyaann:Sed diri, ke ĝi estas erara estus iom troige. Aŭ ĉu jen zamenhofaj kaj zamenhoftempaj tekstoj, kiuj ne sekvas la ĉi-tempajn lingvouzojn estu de nun rigardataj kiel eraraj?
Mi ne diris, ke ĝi estas erara nur el hodiaŭa vidpunkto. Ĝi estis erara jam en la Zamenhofa tempo, almenaŭ en la post-Fundamenta periodo.
En tre fruaj tekstoj oni povas trovi kelkajn strangaĵojn, ja la normo ankoraŭ ne estis plene stabiliĝinta.

先頭にもどる