前往目錄

Ĉu ni parolas “internacie”?

貼文者: XianM, 2013年6月30日

訊息: 9

語言: Esperanto

XianM (顯示個人資料) 2013年6月30日下午6:00:29

Se la signifoj de “ili parolas per la angla lingvo” kaj “ili parolas angle” samas, kaj se la origina nomo de Esperanto estas “la internacia lingvo”, ĉu la signifoj de “ni parolas per Esperanto” kaj “ni parolas internacie” ankaŭ samas?

Oijos (顯示個人資料) 2013年6月30日下午7:50:06

Ne.

XianM (顯示個人資料) 2013年6月30日下午8:00:30

Oijos:Ne.
Kial?

Oijos (顯示個人資料) 2013年6月30日下午8:06:54

XianM:
Oijos:Ne.
Kial?
Nomo de la lingvo ne estas "internaci?". Ĝi estas "La internacia lingvo". Do, oni devas esprimi: La internacia lingve.

La problemo estas, ke ne ekzistas interkompreno, kio estas la internacia lingvo en la mondo.

Oijos (顯示個人資料) 2013年6月30日下午8:08:46

Mi nun skribas internacie, ĉar mi ne estas usonano.

x1004 (顯示個人資料) 2013年6月30日下午8:36:33

XianM:Se la signifoj de “ili parolas per la angla lingvo” kaj “ili parolas angle” samas, kaj se la origina nomo de Esperanto estas “la internacia lingvo”, ĉu la signifoj de “ni parolas per Esperanto” kaj “ni parolas internacie” ankaŭ samas?
Ne, ni parolas esperante. La vera internacia lingvo ne ekzistas. La angla estas uzata en tiu ĉi rolo, sed la angla estas nur nacia lingvo, kiun oni disvastigis konkere, ekonomie kaj science, kaj pro tio ne ĉiuj ĝin ŝatas.

XianM (顯示個人資料) 2013年6月30日下午8:45:58

Oijos:
XianM:
Oijos:Ne.
Kial?
Nomo de la lingvo ne estas "internaci?". Ĝi estas "La internacia lingvo". Do, oni devas esprimi: La internacia lingve.
“Mi studas la francan lingvon ĉar mi volas paroli france”
Ĉi frazo estas komprenebla, ĉu ne?

Oijos:La problemo estas, ke ne ekzistas interkompreno, kio estas la internacia lingvo en la mondo.
Mi pensas ke la esperantistaro samopinius ke ĉi lingvo estas la internacia, aŭ almenaŭ sennacia.

Oijos:Mi nun skribas internacie, ĉar mi ne estas usonano.
Ĉiutage mi parolas angle, sed mi ne estas anglo aŭ en Anglujo.

efilzeo (顯示個人資料) 2013年6月30日下午9:04:34

Ni parolas lingvinternacie.

Ni parolas "internacie" nur signifas ke ni parolas inter nacioj, sed oni povus fari tion per ĉiu lingvo.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年7月1日上午7:48:54

XianM:Se la signifoj de “ili parolas per la angla lingvo” kaj “ili parolas angle” samas, kaj se la origina nomo de Esperanto estas “la internacia lingvo”, ĉu la signifoj de “ni parolas per Esperanto” kaj “ni parolas internacie” ankaŭ samas?
La origina nomo de Esperanto estis "Internacia Lingvo". Hodiaŭ ĝi estas "Esperanto". Punkto fino.

回到上端