הודעות: 8
שפה: Esperanto
swalf (הצגת פרופיל) 30 ביוני 2013, 20:58:03
Mi volas por ludo pruvi krei novan lingvon kaj en tia ĉi lingvo mi pensis enmeti multajn vortojn el la tuta mondo.
Bonvolu helpu min! Rimarku al mi vortojn, kiujn vi sentas pli karajn aŭ pli montrantajn pri via lando.
Regionaj lingvoj aŭ nekutimaj esprimoj estas bonvenaj.
Aldonu ankaŭ foneman transskribon aŭ elparolon per esperantaj literoj de viaj vortoj. Se vi volas ankaŭ la kialon pro la elekto de la vortoj rimarkitaj.
Se la eksperimento sukcesos, se vi volos, mi montros al vi la rezulton!
Dankegon!
michaleo (הצגת פרופיל) 30 ביוני 2013, 23:02:05
Preskaŭ ĉiuj literoj estas samaj kiel en Esperanto, krom jenaj:
Ą: nazala O.
Ć: proksimume ĈJ, sed pli mole.
Ę: nazala E.
I: ne estas silabiga, iafoje pronancata kiel J.
Ł: Ŭ.
Ń: NJ, simila al la hispana ñ kaj hungara ny, sed pli mole; sama kun la rusa нь.
Ó: kiel U.
Ś: proksimume ŜJ, sed pli mole.
W: V
Y: vokalo elparolata kun la lango prononcanta U kaj la lipoj prononcantaj I (kiel la rusa ы, sed iomete malpli profunda).
Ź: proksimume ĴJ, sed pli mole.
Ż: Ĵ.
Pola ortografio enhavas ankaŭ jenajn digrafojn:
Ch: Ĥ [x].
Cz: Ĉ [tʃ].
Dz: DZ [dz].
Dź: proksimume ĜJ, sed pli mole [dʑ].
Dż: Ĝ [dʒ].
Rz: Ĵ [ʒ].
Sz: Ŝ [ʃ].
Rimarkinde estas, ke en pola lingvo jenaj literoj kaj digrafoj signas la saman sonon:
U kaj Ó: Esperanta U.
Ch kaj H: diferenco inter tiuj sonoj preskaŭ tute malaperis.
Rz kaj Ż: Esperanta Ĵ.
Tiu mallonga ekspliko devus sufiĉi pro voĉlegi tekstojn skribitajn pole.
Kaj tio estas pola kanto "Ładne słowa to" ["Ŭadne sŭova to", esperante: i]Belaj vortoj estas jene[/i]] de Maria Peszek [Marja Peŝek]. Maria Peszek estas pola kantisto kaj aktoro. En tiu ĉi komponaĵo ŝi kantas pri vortoj, kiuj plaĉas kaj majplaĉas al ŝi. Signifo de vortoj ne estas grava. La kantisto koncentras la sonojn de vortoj kaj ŝi priskribas personajn sentojn de beleco aŭ malbeleco de parolo.
Pola transskribo:
Rzekły mi cioty z Unijnej Wspólnoty, że ładne słowa to:
korelacja
cumulus [prononcate: kumulus]
pilśniowy
Jokohama
Alabama
hamulec
pilates
kanalia
obibok
azaliż
bzik
ple-ple
pif-paf
ping-pong
pingwin.
Brzydkie słowa to:
rajstopy
wędlina
skoroszyt
nagrzewnica
szczyt
rybitwa
nacisk
zbyt
żuchwa
wytwórnia
swalf (הצגת פרופיל) 3 ביולי 2013, 09:19:28
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Ekzemple:
- Nija (Lakota Lingvo)/ Animo, vivsprito/ nē·yäˑ /Afero rilate sprito memorigas al mi la naskiĝan popolojn de Amerikaj landoj.
michaleo (הצגת פרופיל) 3 ביולי 2013, 09:38:00
swalf:Dankon pro via helpo. Mi tamen intencis liston da vortoj kun signifo, transkribo kaj opcia motivadoMi eskplikis, kiel elparoli unuopaj fonemoj kaj plimulto de literoj elparoliĝas same, kiel en Esperanto. Cetere, mi montris la ligilon, kie oni povas aŭskulti prononcon. Mi pensas, ke la kantisto elektis vortojn laŭ iliaj sonoj.
Ekzemple:
- Nija (Lakota Lingvo)/ Animo, vivsprito/ nē·yäˑ /Afero rilate sprito memorigas al mi la naskiĝan popolojn de Amerikaj landoj.
goli (הצגת פרופיל) 3 ביולי 2013, 10:54:26
swalf (הצגת פרופיל) 3 ביולי 2013, 15:23:27
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
yyaann (הצגת פרופיל) 4 ביולי 2013, 00:50:15
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
ribambelle [ʁibɑ~bɛl] longa vico de personoj, precipe infanaj, aŭ de multnombraj aĵoj (france)
belul(in)o [bɛlulinɔ]/[bɛlulɔ] persono rimarkinda pro sia beleco (esperante)
terima kasih [t(ə)'rima'kasi] : dankon (indonezie)
swalf (הצגת פרופיל) 4 ביולי 2013, 06:22:31
Mi trovis ke tiu ĉi Indonezia vorto litere signifi 'ricevi zorgemojn'-n, tia maniero de esprimi dankemon estas stranga kaj bela
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)