Al la enhavo

Listo de konfuzeblaj vortoj

de vizietto86, 2013-julio-01

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

yyaann (Montri la profilon) 2013-julio-02 23:10:20

vizietto86:
fajrkapo:Ankaŭ ne ĝi enhavas la faman paron konsenti-kunsenti, kiu okazigis polemikan diskuton en iu malnova fadeno.
Kaj tio, kio signifas ? Mi ne trovas la vorton "kunsenti" en la vortaro...
Esence temas pri momente senti la senton, kiun spertas aliulo. La emo kunsenti, aŭ kunsentemo, estas grava trajto ĉe psikokuracistoj por bone subteni iliajn pacientojn, kaj tradukeblas france per "empathie". Notu, ke sentoj povas esti kaj korpaj (doloro, ...) kaj psikaj (ĝojo, malĝojo, kolero, timo, surprizo, ktp).

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-julio-02 23:19:01

vizietto86:
fajrkapo:Ankaŭ ne ĝi enhavas la faman paron konsenti-kunsenti, kiu okazigis polemikan diskuton en iu malnova fadeno.
Kaj tio, kio signifas ? Mi ne trovas la vorton "kunsenti" en la vortaro...
Jen vi havas vortarojn en la franca, metu kunsenti-n en Eo serĉilo, kaj rigardu en menuo :

Via teksto...

En REVO oni diras tion ĉi pri kunsenti:Senti akorde kun alia persono: mi kunsentas kun vi en viaj afliktoj [14]; ili verkis libron pri siaj lingvistikaj esploroj, esperante ke ni kunsentos ilian fasciniĝon pri lingva tempoekskurso [15].

Kaj tion ĉi pri konsenti: x)
Samopinii pri vereco, praveco aŭ taŭgeco de io; havi komunan manieron senti aŭ pensi pri io: konsenti ionZ, pri io; ĉiuj homoj konsentas, ke du kaj du estas kvar; de ĉiuj konsentita veraĵo; mi prenas kiel konsentite, ke la spaco estas senfina; mi konsentas, ke vi estas pravaZ; ili konsentiĝis inter si ke ...uZ SIN:akordi 1, aprobi.

konsenti estas samopinii, kaj kunsenti estas sentí kune kun aliulo.

yyaann eksplikis tre bone mi vidis ĵus

Reen al la supro