Към съдържанието

Venezuelo aŭ Venezŭelo?

от Oijos, 02 юли 2013

Съобщения: 9

Език: Esperanto

Oijos (Покажи профила) 02 юли 2013, 18:09:59

Laŭ Vikipedio Venezŭelo elparoliĝas malsame ol Venezuelo.

Kial? Kio ne samas?

michaleo (Покажи профила) 02 юли 2013, 18:31:51

Oijos:Laŭ Vikipedio Venezŭelo elparoliĝas malsame ol Venezuelo.

Kial? Kio ne samas?
Mi ne komprenas la demandon. Ja, U kaj Ŭ estas malsamaj literoj, do ili estas ankaŭ alie prononcataj.

Oijos (Покажи профила) 02 юли 2013, 19:19:04

michaleo:
Oijos:Laŭ Vikipedio Venezŭelo elparoliĝas malsame ol Venezuelo.

Kial? Kio ne samas?
Mi ne komprenas la demandon. Ja, U kaj Ŭ estas malsamaj literoj, do ili estas ankaŭ alie prononcataj.
Kaj mi kredis, ke ili elparoliĝas same, sed oni aldonas la supersignon, kiam u venas post alia vokalo. Tial mi miras, kia malsimileco estas inter ili. Ĉu iu povas aldoni elparolon de "Venezŭelo" ekzemple al forvo.com?

marcuscf (Покажи профила) 02 юли 2013, 19:29:26

Laŭ mia kompreno, ili diferencas nur kiam oni parolas malrapide: Ve-ne-zu-e-lo, Ve-ne-zŭe-lo.
Ju pli rapide oni prononcas, des pli similaj ili fariĝas.

bertilow (Покажи профила) 02 юли 2013, 19:51:34

marcuscf:Laŭ mia kompreno, ili diferencas nur kiam oni parolas malrapide: Ve-ne-zu-e-lo, Ve-ne-zŭe-lo.
Ju pli rapide oni prononcas, des pli similaj ili fariĝas.
Jes. Plia grava diferenco inter tiuj du formoj estas, ke unu el ili ekzistas, dum la alia ne. ridulo.gif

michaleo (Покажи профила) 02 юли 2013, 20:03:55

Oijos:Kaj mi kredis, ke ili elparoliĝas same, sed oni aldonas la supersignon, kiam u venas post alia vokalo. Tial mi miras, kia malsimileco estas inter ili. Ĉu iu povas aldoni elparolon de "Venezŭelo" ekzemple al forvo.com?
La diferenco inter ili estas tiel, ke la U estas vokalo kaj la Ŭ estas konsonanto. Konsekvence la vorto Venezuelo (Ve-ne-zu-e-lo) havas 5 silabojn kaj la Venezŭelo (Ve-ne-zŭe-lo) - 4 silabojn. En la unua situacio U kaj E estas elparolataj aparte, sed en la dua ne. Tamen, kiam homoj parolas rapide, la sonoj interasimiliĝas kaj diferenco malpliiĝas.

PS
Iu alia skribis jam ion similan.

Kirilo81 (Покажи профила) 03 юли 2013, 07:23:47

La konsonanto ŭ povas peri nur post vokalo. Formo Venezŭelo ne estas ebla.

akueck (Покажи профила) 03 юли 2013, 18:22:17

Oijos:Laŭ Vikipedio Venezŭelo elparoliĝas malsame ol Venezuelo.

Kial?
En la unua formo aperas la 26a litero, kaj en la dua formo aperas la 25a litero.

Oijos:Kio ne samas?
La diritaj literoj estas malsame elparolataj: Detaloj kaj klarigoj estas en PMEG.

La formo oficialigita en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro estas "Venezuel'o" kun la 25a litero. Lau la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto estas jene: Uzi formon paralelan al la oficiala formo postulas aprobon de la Akademio de Esperanto; tia aprobo ghis nun ne estas. Ghi ne estus necesa, se la formo paralela estus internacia, t. e. uzebla lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko. Tamen chi-rilate la Akademio oficiale rekonis nur la formon kun la 25a litero. Nur ghin oni uzi cele al unueco.

Amike

Andreas

Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.

michaleo (Покажи профила) 03 юли 2013, 18:43:09

akueck:Koncerne la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Por diskriminacii homojn lau la de ili uzita skribsistemo oni bonvole utiligu apartan temfadenon au alian forumon au - plej bone - entute rezignu pri tia fiagado.
Cetere mi opinias ke Kartago estas detruenda.

Обратно нагоре