글: 63
언어: Esperanto
johmue (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오후 4:32:04
darkweasel:Jes, certe eblas. Per ĉifrado. Do uzu ĝin.Kirilo81:se ni volus, ni povus malhelpi NSA prispioni ĉionSe la informoj iam iel iras tra Usono, ne vere eblas malhelpi spionadon.
Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오후 8:34:02
Altebrilas:Ĉu vi volas diri, ke NSA prispionas germanajn civitanojn por la germana registaro?Ne, mi apenaŭ pensas, ke nia registaro aktive partoprenas en la programo, sed ke ĝi kadre de la kutima, kvankam sekreta kunlaboro inter la sekretaj servoj volonte uzas la datumojn de la NSA, ekz. pri komploto de islamistoj en 2007.
Mi neniel aprobas, kio okazis aŭ okazas en rilato kun NSA, sed mi certas, ke ĝi estas nenio nova nek vere nekutima, kaj pro tio mi povas kompreni (kvankam ne aprobi) la moderajn reagojn de nia registaro.
Stefano888 (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오후 8:43:34
johmue:Mi konsentas. Amikoj ne prispionas unu la aliajn. Multaj usonanoj ne ĉiam konsentas kun tion, kion nia registraro faras. Mi ne scias kial la NSA farus tion. Ŝajnas tiom stranga al mi. Eble Obama volas ĉantaĝi la estrojn de alilandaj registraroj por igi ilin fari tion, kion li volas. Multe da politikistoj estas malhonestaj.Stefano888:Kio pri NATO? Germanujo estas membro de NATO. Jen paĝo de la retejo de NATO.Jes certe. Kaj? Honeste mi ne certas, ĉu mi kiel Germano konsideru usonon amika lando. Amikoj ne prispionas unu la aliajn, ĉu?
http://www.nato.int/cps/en/SID-A44D3918-CF884E02/n...
Iru al tiu paĝo kaj vi vidos ke Germanujo estas en NATO. Pluraj aliaj landoj estas en ĝi ankaŭ.Rilatoj al la usonaj militistoj en Germanujo, ni havis prezidantan kandidaton, kiu volis porti preskaŭ ĉiuj el ili hejmen. Lia nomo estas Ron Paul. Obama estis reelektita, kompreneble. Do, kion Ron Paul volis fari ne okazos. Mi ne scias tiom pri Edward Snowden.Verŝajne vi intermiksas ion. Mi ne kredas, ke iu volas forigi la usonajn militajn bazojn en Germanio. Ili multe tro gravas por usono por la militoj en la proksima oriento.
Eble estus interese por Germanio laŭte pripensi forĵeti la usonanojn de Germanio.
Altebrilas (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오후 8:46:35
darkweasel (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오후 11:12:47
johmue:Nu jes, tiel ja eblas, por ĉiu unuopulo. Sed la "ni" en la mesaĝo de Kirilo81 ŝajnis celi la germanan registaron.darkweasel:Jes, certe eblas. Per ĉifrado. Do uzu ĝin.Kirilo81:se ni volus, ni povus malhelpi NSA prispioni ĉionSe la informoj iam iel iras tra Usono, ne vere eblas malhelpi spionadon.
swalf (프로필 보기) 2013년 7월 6일 오전 7:22:21
Kial ili spionas je niaj amikoj?Ne estas amikoj inter ŝtatoj...
'Amikeco' havas signifon tute malsama kompare kun la ŝtatraportoj.
horsto (프로필 보기) 2013년 7월 6일 오후 1:32:16
Kirilo81:horsto:[Kaj 70 jarojn post la dua mondmilito plu ne ekzistas packontrakto inter Germanujo kaj Usono./quote]La 2+4-kontrakto fakte estas packontrakto, kvankam ĝi ne nomiĝas tiel.Ĉu vere sensencaĵo? Mi ne certas. Vi pravas, laŭ la 2+4-kontrakto ni ŝajne ne plu estas okupitaj. Sed kion ekzakte signifas tio? Ĉu tio signifas ke ne ekzistas aliaj sekretaj kontraktoj, kiuj donas al usono certajn rajtojn?
horsto:Germanujo estas ankoraŭ okupita kaj ne povas sin defendi kontraŭ la spionado de la NSA.Pardonu, sed tio estas nura sensencaĵo. Ni ne estas okupitaj, ni estas suverenaj, kaj se ni volus, ni povus malhelpi NSA prispioni ĉion, sed fakte ni ja profitas de ilia laboro.
Kiel mi skribis en alia fadeno mi legis pri tio en la forumo de Spiegel Online, ke ĉiu germana kanceliero devas subskribi tian kontrakton. Certe tio povas esti onidiro, sed tio klarigus multon. Laŭ tiu "onidiro" Egon Bahr iam diris tion pri Willi Brandt, kiu unue hezitis fari tion sed fine tamen subskribis.
Ankaŭ Helmut Schmidt iam diris en intervjuo ke li devis transdoni al Kohl kelkajn ŝtatsekretojn.
Rilate vian aserton, ke ni profitas de la laboro de la NSA: Kiu profitas? Eble la registara kaj administracia aparato, sed por la lando kaj la popolo tio estas granda katastrofo.
La homoj perdas sian bazan rajton pri privateco kaj la ekonomiaj malavantaĝoj estas nekalkuleblaj.
darkweasel (프로필 보기) 2013년 7월 7일 오전 12:33:48
horsto:Germanujo estas NATO-ano, do certe povas esti, ke soldatoj de aliaj NATO-anoj troviĝas en Germanujo. Mi ne scias tamen detalojn.
Ĉu vere sensencaĵo? Mi ne certas. Vi pravas, laŭ la 2+4-kontrakto ni ŝajne ne plu estas okupitaj. Sed kion ekzakte signifas tio? Ĉu tio signifas ke ne ekzistas aliaj sekretaj kontraktoj, kiuj donas al usono certajn rajtojn?
horsto (프로필 보기) 2013년 7월 7일 오전 11:23:28
darkweasel:Ĝuste hodiaŭ aperis nova artikolo en la germana gazeto FAZ:horsto:Germanujo estas NATO-ano, do certe povas esti, ke soldatoj de aliaj NATO-anoj troviĝas en Germanujo. Mi ne scias tamen detalojn.
Ĉu vere sensencaĵo? Mi ne certas. Vi pravas, laŭ la 2+4-kontrakto ni ŝajne ne plu estas okupitaj. Sed kion ekzakte signifas tio? Ĉu tio signifas ke ne ekzistas aliaj sekretaj kontraktoj, kiuj donas al usono certajn rajtojn?
Amerika darf Deutsche abhören - Usono rajtas kaŝe aŭskulti germanojn
Temas pri kontrakto el la jaro 1968 kiu estas plu valida kaj kiu estis sekreta ĝis la pasinta jaro.
Krome donis germanaj registaroj al Usono la permeson reagi konforme al minacoj. Tio inkludas la rajton kolekti informojn. Mi ne scias kio pli estas inkludita en tiu nebula formulo.
Sunjo (프로필 보기) 2013년 7월 7일 오후 12:04:03
Stefano888:Du NSA-dungitoj provis respondi al tiaj demandoj dum NSA-varbsesio (por varbi novajn laborantojn inter studentoj). Jen la intervjuo en la angla: https://soundcloud.com/madiha-1Fenris_kcf:Germanio estas membro de NATO. Mi ne sciis tion. Kial ili spionas je niaj amikoj?Stefano888:Vi estas de Germanio. Kio estas tiu ĉi NSA en via lando? Estas NSA en Usono. (National Security Agency) Mi ne sciis pri NSA en Germanio.Ne diru al mi, ke vi ne sciis, ke la NSA ankaŭ spionas ekster Usono… Precipe en Germanio ili spionas tre multe.
La konkludo el tiu intervjuo povus esti ke la sekreta servo NSA pli-malpli spionas ĉiujn kaj ke temas pri laboro por kiu plej taŭgas mensogemaj kaj/aŭ senrespondecaj homoj.
Krome oni nur povas esperi ke la aliaj laborantoj de la NSA estas pli kompetenta ol tiuj du (estas nekredeble ke ili ne estis preparitaj respondi al kritikaj demandoj), ĉar sensivaj datumoj en la manoj de malkompetentaj personoj verŝajne estas eĉ pli danĝeraj