Zum Inhalt

Kiel protekti vin de NSA: uzu ĉifradon

von johmue, 4. Juli 2013

Beiträge: 63

Sprache: Esperanto

johmue (Profil anzeigen) 4. Juli 2013 06:26:16

Intertempe okazis kelkaj ĉifrofestoj en Esperanto-aranĝoj. Mi starigis vikion por kolekti esperantolingvajn materialojn pri ĉifrado.

Vi trovas ĝin ĉe [url= http://ĉifru.net]http://ĉifru.net[/url] aŭ http://cxifru.net.

Mi ĝojas pri kontribuoj, demandoj, diskutoj. Ĉefe mi ĝojus, se multaj homoj ekuzos aŭ pliuzos ĉifran komunikon.

makis (Profil anzeigen) 4. Juli 2013 12:33:31

Bonega, mi gxojas vidi homojn uzanta PGP! Mi pensis ke sekureco estis morta!

Cxu vi havas uzinta/vidinta Tor?

Fenris_kcf (Profil anzeigen) 4. Juli 2013 14:14:01

Oijos (Profil anzeigen) 4. Juli 2013 16:56:03

Kio estas kodomo?

Kiel estas reldistanco de fingro (kio tio estas?) rilata al E76C 345C 80B1 9E65 5653 9987 F134 117C 7642 93D2?

johmue (Profil anzeigen) 4. Juli 2013 16:59:51

Oijos:Kio estas kodomo?

Kiel estas reldistanco de fingro (kio tio estas?) rilata al E76C 345C 80B1 9E65 5653 9987 F134 117C 7642 93D2?
Tajperaroj korektitaj. Dankon.

Belmiro (Profil anzeigen) 4. Juli 2013 18:34:27

Min ne ĝenas la rigardado de miajn mesaĝojn fare de NSA. Kontraŭe, min ĝenos la sciigo ke ili rigardas mesaĝojn de nenies, ĉefe kiam mi veturas al Usono.

Amike
Belmiro

Stefano888 (Profil anzeigen) 4. Juli 2013 20:40:04

johmue:Estas tempo uzi rimedojn defendi sin kontraŭ la spionaĉoj de NSA.

Iam estis malpopulara uzi sekurzonon. Nuntempe ĉiu faras.
Iam estis malpopulara uzi kondomojn. Nuntempe ĉiu faras.

Nuntempe estas malpopulara uzi ĉifradon. Espereble iam ĉiu faros.

Eĉ se la enhavo de komuniko ne estas aparte sekreta, oni tamen uzu ĉifradon ĉiam kaj ĉie ajn kiam kaj kie eblas. Ju pli da ĉifrita komuniko okazas, de malpli suspektiga ĉifrita mesaĝo estas. Do kuraĝu kaj partoprenu la nespioneblan komunikadon.

Se vi volas skribi mesaĝon al mi, bonvolu ĉifri ĝin per mia jena publika ŝlosilo.

La fingrospuro: E76C 345C 80B1 9E65 5653 9987 F134 117C 7642 93D2

La ŝlosilo ankaŭ enhavas la validajn retpoŝtadresojn miajn.

Se vi volas certiĝi pri la aŭtentikeco, alparolu min dum Eo-renkontiĝo kiun mi partoprenas.

Mi antaŭĝojas nespioneblan komunikon.
Vi estas de Germanio. Kio estas tiu ĉi NSA en via lando? Estas NSA en Usono. (National Security Agency) Mi ne sciis pri NSA en Germanio.

Oijos (Profil anzeigen) 4. Juli 2013 20:44:34

Stefano888:

Li (johmue) skribis pri usona NSA.

Fenris_kcf (Profil anzeigen) 4. Juli 2013 21:01:49

Stefano888:Vi estas de Germanio. Kio estas tiu ĉi NSA en via lando? Estas NSA en Usono. (National Security Agency) Mi ne sciis pri NSA en Germanio.
Ne diru al mi, ke vi ne sciis, ke la NSA ankaŭ spionas ekster Usono… Precipe en Germanio ili spionas tre multe.

Stefano888 (Profil anzeigen) 4. Juli 2013 21:53:07

Fenris_kcf:
Stefano888:Vi estas de Germanio. Kio estas tiu ĉi NSA en via lando? Estas NSA en Usono. (National Security Agency) Mi ne sciis pri NSA en Germanio.
Ne diru al mi, ke vi ne sciis, ke la NSA ankaŭ spionas ekster Usono… Precipe en Germanio ili spionas tre multe.
Germanio estas membro de NATO. Mi ne sciis tion. Kial ili spionas je niaj amikoj?

Zurück nach oben