Al la enhavo

Ĉu estas diferenco inter tempolongo kaj tempodaŭro?

de Francestral, 2013-julio-06

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Francestral (Montri la profilon) 2013-julio-06 09:09:50

En PMEG 12.2.3. N por mezuro --- Tempa mezuro, mi legis:
PMEG:N-finaĵo ĉe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodaŭro aŭ ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte? k.s.
Ĉu estas diferenco inter tempolongo kaj tempodaŭro?

sudanglo (Montri la profilon) 2013-julio-06 09:58:08

La horloĝo malfruas kvin minutojn (je kvin minutoj). Tio eble estas esprimo de tempolongo pli ol tempodaŭro

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-julio-06 10:26:30

Francestral:En PMEG 12.2.3. N por mezuro --- Tempa mezuro, mi legis:
PMEG:N-finaĵo ĉe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodaŭro aŭ ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte? k.s.
Ĉu estas diferenco inter tempolongo kaj tempodaŭro?
Mi povas kompreni, ke tempolongo kaj tempodauro ne egalas, sed mi ne komprenas, kiu estas la malsameco inter tempodaŭro kaj tempa mezuro. Laŭ mia kompreno:

Kaj tempolongo kaj temodaŭro: La edziĝa festo daŭris ok tagojn. (De la komenco ĝis la fino estis ok tagoj.)

Temopdaŭro sed ne tempolongo: Hieraŭ mi promenis ok horojn. (Eble kelkajn matene kaj kelkajn vespere. Sed tio ja estas tempa mezuro, temata de alia regulo.)

horsto (Montri la profilon) 2013-julio-06 13:53:44

Eble tempodaŭro emfazas ke io dum la tuta tempo okazas, ekz.:

Hieraŭ mi promenis ok horojn -- la promenado daŭris ok horojn

sed:

Tri monatojn poste mi ... -- estas nenio menciite kio daŭras

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-julio-07 00:35:25

sudanglo:La horloĝo malfruas kvin minutojn (je kvin minutoj). Tio eble estas esprimo de tempolongo pli ol tempodaŭro
Tio dependas.

Se la horloĝo montras 11:55 sed vere estas 12:00, tiu diferenco (kvin minutoj) inter la montrata horo kaj la ĝusta horo estas tempolongo.

Se la horloĝo (nelongtempe) paneas kaj montras la malĝustan horon dum (periodo de) kvin minutoj, tiu estas tempodaŭro.

Laŭ mi, oni devas diri "La horloĝo malfruas je kvin minutoj" por esprimi tempolongon. Se oni diras "La horloĝo malfruas kvin minutojN, tio estas tempodaŭron.

Mi malfruis la tutan tagon - mi maltrafis ĉiujn rendevuojn dum periodo de unu tago (tempodaŭro)
Mi malfruis je tuta tago - mia rendevuo estis hieraŭ, sed mi alvenis hodiaŭ. (tempolongo)

Amike,
Paul

Francestral (Montri la profilon) 2013-julio-07 04:30:39

Ĉu vi pensas ke "la horloĝo malfruas kvin minutojn" signifas "La horloĝo malfruas dum kvin minutoj" (antaŭe kaj poste, la horloĝo ne malfruas)?

Male, laŭ PMEG 12.2.3. N por mezuro --- Tempa mezuro:
PMEG:La horloĝo malfruas kvin minutojn. = ...per kvin minutoj. ...je kvin minutoj.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-julio-07 11:01:17

Francestral:Ĉu vi pensas ke "la horloĝo malfruas kvin minutojn" signifas "La horloĝo malfruas dum kvin minutoj" (antaŭe kaj poste, la horloĝo ne malfruas)?

Male, laŭ PMEG 12.2.3. N por mezuro --- Tempa mezuro:
PMEG:La horloĝo malfruas kvin minutojn. = ...per kvin minutoj. ...je kvin minutoj.
Mi ŝategas la PMEG-on kaj eĉ havas la presitan libron, kiun mi -- laŭlitere -- tralegis, sed je tiu punkto (aŭ pliĝuste je tiu ekzemplo) mi ne konsentas.

Mi neniam dirus "La horloĝo malfruas kvin minutojn" sed "La horloĝo malfruas je kvin minutoj" Laŭ mi ili malsamas.

Ĉu "La busoj malfruas du horojn" signifas :
1. Dum du horoj la busoj (ĉiu buso) malfruas (eble kun malfruiĝo de kelkaj minutoj)
2. La busoj alvenis kun malfruiĝo de du horoj (ĉiu buso havas duhoran malfruiĝon)
3. Ambaŭ

Efektive, tiu diferenco ne (multe) gravas, sed miaopinie estas ja diferenco.

Amike,
Paul

Reen al la supro