K vsebini

Ĉu estas diferenco inter tempolongo kaj tempodaŭro?

od Francestral, 06. julij 2013

Sporočila: 7

Jezik: Esperanto

Francestral (Prikaži profil) 06. julij 2013 09:09:50

En PMEG 12.2.3. N por mezuro --- Tempa mezuro, mi legis:
PMEG:N-finaĵo ĉe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodaŭro aŭ ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte? k.s.
Ĉu estas diferenco inter tempolongo kaj tempodaŭro?

sudanglo (Prikaži profil) 06. julij 2013 09:58:08

La horloĝo malfruas kvin minutojn (je kvin minutoj). Tio eble estas esprimo de tempolongo pli ol tempodaŭro

Rugxdoma (Prikaži profil) 06. julij 2013 10:26:30

Francestral:En PMEG 12.2.3. N por mezuro --- Tempa mezuro, mi legis:
PMEG:N-finaĵo ĉe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodaŭro aŭ ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte? k.s.
Ĉu estas diferenco inter tempolongo kaj tempodaŭro?
Mi povas kompreni, ke tempolongo kaj tempodauro ne egalas, sed mi ne komprenas, kiu estas la malsameco inter tempodaŭro kaj tempa mezuro. Laŭ mia kompreno:

Kaj tempolongo kaj temodaŭro: La edziĝa festo daŭris ok tagojn. (De la komenco ĝis la fino estis ok tagoj.)

Temopdaŭro sed ne tempolongo: Hieraŭ mi promenis ok horojn. (Eble kelkajn matene kaj kelkajn vespere. Sed tio ja estas tempa mezuro, temata de alia regulo.)

horsto (Prikaži profil) 06. julij 2013 13:53:44

Eble tempodaŭro emfazas ke io dum la tuta tempo okazas, ekz.:

Hieraŭ mi promenis ok horojn -- la promenado daŭris ok horojn

sed:

Tri monatojn poste mi ... -- estas nenio menciite kio daŭras

pdenisowski (Prikaži profil) 07. julij 2013 00:35:25

sudanglo:La horloĝo malfruas kvin minutojn (je kvin minutoj). Tio eble estas esprimo de tempolongo pli ol tempodaŭro
Tio dependas.

Se la horloĝo montras 11:55 sed vere estas 12:00, tiu diferenco (kvin minutoj) inter la montrata horo kaj la ĝusta horo estas tempolongo.

Se la horloĝo (nelongtempe) paneas kaj montras la malĝustan horon dum (periodo de) kvin minutoj, tiu estas tempodaŭro.

Laŭ mi, oni devas diri "La horloĝo malfruas je kvin minutoj" por esprimi tempolongon. Se oni diras "La horloĝo malfruas kvin minutojN, tio estas tempodaŭron.

Mi malfruis la tutan tagon - mi maltrafis ĉiujn rendevuojn dum periodo de unu tago (tempodaŭro)
Mi malfruis je tuta tago - mia rendevuo estis hieraŭ, sed mi alvenis hodiaŭ. (tempolongo)

Amike,
Paul

Francestral (Prikaži profil) 07. julij 2013 04:30:39

Ĉu vi pensas ke "la horloĝo malfruas kvin minutojn" signifas "La horloĝo malfruas dum kvin minutoj" (antaŭe kaj poste, la horloĝo ne malfruas)?

Male, laŭ PMEG 12.2.3. N por mezuro --- Tempa mezuro:
PMEG:La horloĝo malfruas kvin minutojn. = ...per kvin minutoj. ...je kvin minutoj.

pdenisowski (Prikaži profil) 07. julij 2013 11:01:17

Francestral:Ĉu vi pensas ke "la horloĝo malfruas kvin minutojn" signifas "La horloĝo malfruas dum kvin minutoj" (antaŭe kaj poste, la horloĝo ne malfruas)?

Male, laŭ PMEG 12.2.3. N por mezuro --- Tempa mezuro:
PMEG:La horloĝo malfruas kvin minutojn. = ...per kvin minutoj. ...je kvin minutoj.
Mi ŝategas la PMEG-on kaj eĉ havas la presitan libron, kiun mi -- laŭlitere -- tralegis, sed je tiu punkto (aŭ pliĝuste je tiu ekzemplo) mi ne konsentas.

Mi neniam dirus "La horloĝo malfruas kvin minutojn" sed "La horloĝo malfruas je kvin minutoj" Laŭ mi ili malsamas.

Ĉu "La busoj malfruas du horojn" signifas :
1. Dum du horoj la busoj (ĉiu buso) malfruas (eble kun malfruiĝo de kelkaj minutoj)
2. La busoj alvenis kun malfruiĝo de du horoj (ĉiu buso havas duhoran malfruiĝon)
3. Ambaŭ

Efektive, tiu diferenco ne (multe) gravas, sed miaopinie estas ja diferenco.

Amike,
Paul

Nazaj na začetek