![](/upload/photos/100_100/53/53986eda7f7f63315c51fa71a11a1bb5_1717081146.jpg)
Filmoj en esperanto
ca, kivuye
Ubutumwa 19
ururimi: Esperanto
evanamd (Kwerekana umwidondoro) 8 Mukakaro 2013 13:05:32
domingocordon (Kwerekana umwidondoro) 8 Mukakaro 2013 17:07:01
Kirilo81:"Angoroj" estas (aŭ almenaŭ iam estis) spektebla ĉi tie.Nun, en la ligo nur povas vidiĝi ekstrakton ĉirkaŭ 8 minutoj kaj kelka bildojn
Kvankam oni diras, ke ĝi estas naiveta, mi tre ŝatas ĝin kaj opinias la intrigon tute bona. La aktoroj estas bonaj kaj vere bele kaj klare prononcas la lingvon.
"Incubus" mi neniam spektis, krom elĉerpajojn en Youtube, kiuj estas hororaj (ne laŭ la origina intenco).
lagtendisto (Kwerekana umwidondoro) 8 Mukakaro 2013 18:23:43
novatago:Mi memorgias. Lasta granda ago de projekto Verda Filmejo estis iu de filmfestivalo en Brazilo. Poste la inicitatoro de VF plue aktivas ĉe surlokaj aferoj ekzemple Tutmonda KER k.t.p. Ankaŭ ekzistas intervjuo kun iniciatoro de Verda Filmo en arkivo de Varsovia Vento.spreecamper:Ankaŭ ekzistas projekto Verda Filmejo por kreiu subtitelojn en lingvo Esperanto.Ĉu tiu retejo ankoraŭ aktivas? La unua paĝo ŝajnas sensanĝa de antaŭ monatoj.
novatago (Kwerekana umwidondoro) 8 Mukakaro 2013 18:44:30
novatago:Mi ankoraŭ trovis kuriozaĵon pri la afero. Kiam Ryu kaj Ken renkontiĝas kun Sagat unuafoje en la filmo, Sagat volas pafigi ilin kaj parolas Esperante: "Pretu! Celumu! Pafu!". Mi ne certas pri la dua vorto sed ŝajnas esti celumu. Mi legis en interreto ke la nacia himno de Shadaloo ankaŭ estas en Esperanto. Tamen mi ne kontrolos tion ĉar mi ne volas vidi la filmon denove kaj fakte ne scias, en kiu momento oni povus aŭdi tion.Uridium:"Street Fighter"Nekredeblas sed veras.
Ĝis, Novatago.
Uridium (Kwerekana umwidondoro) 8 Mukakaro 2013 23:56:45
novatago (Kwerekana umwidondoro) 9 Mukakaro 2013 12:32:12
Uridium:Vere neniam oni povas aŭdi ĉi-tiu himno en la filmo, sed kiel vi ĝuste diris, vi povas aŭskulti la malbonajn soldatojn paroli iom da Esperanto, kaj vidi manifestojn en Esperanto en la trejnĉambro ĉe la sekreta bazo (ekzemple en unu de tiuj, esti skribita TERORISTO).Mi hieraŭ nokte pensis ke se tiu kanto ekzistis, ĝi estus en la originala muzikaro de la filmo. Mi serĉis ĝin kaj efektive, tie estis. Tamen, mi komprenas nenion krom la vorto Shadaloo. Ĉar mi nenion komprenas, mi ne certas ke la kanto estas vere en Esperanto. Se estas la angla aŭ eble la rusa (aŭ alia slava lingvo) eble iu ĉi tie povos diri tion: Bison Troopers Marching. Tamen, mi devas klarigi ke en alia loko mi trovis liston de la muzikaro kaj tie diris ke la paroloj estis en la Esperanta.
Pri la ŝildoj en Esperanto en la filmo, estas pluraj, kelkaj terure skribitaj.
Ekzemple en la luktejo, kie ekaperas Vega, sur la poentilo eblas vidi "matĉo", "defianto", "ĉampiono" kaj kiam estas komenconta la lukto inter Ryu kaj Vega eblas vidi virinon kun ŝildo "Mi [koro] Vega" tuj poste videblas ĵurnalo, kies titolaroj estas en Esperanto. La plej horora skribaĵo videblas sur aŭtomobilo: "nombro oni por novaĵoj". Ili uzis oni anstataŭ unu. Nu, estas pluraj pli, laŭ mia memoro.
Ĝis, Novatago.
Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 9 Mukakaro 2013 12:59:44
novatago:Mi hieraŭ nokte pensis ke se tiu kanto ekzistis, ĝi estus en la originala muzikaro de la filmo. Mi serĉis ĝin kaj efektive, tie estis. Tamen, mi komprenas nenion krom la vorto Shadaloo. Ĉar mi nenion komprenas, mi ne certas ke la kanto estas vere en Esperanto. Se estas la angla aŭ eble la rusa (aŭ alia slava lingvo) eble iu ĉi tie povos diri tion: Bison Troopers Marching. Tamen, mi devas klarigi ke en alia loko mi trovis liston de la muzikaro kaj tie diris ke la paroloj estis en la Esperanta.Mi pensas, ke ili post "Shadaloo" kantas "ni estás" (kun akcento sur la lasta silabo).
Uridium (Kwerekana umwidondoro) 9 Mukakaro 2013 14:15:35
Sama parolado pri la ŝildoj: iu de la troupe prenis Esperantan vortaron kaj komencis konstrui frazojn, sen multa da pripensoj pri la prononco aŭ la gramatiko.
Sed, kiel pruvas "Incubus" kaj la terura prononco de la aktoroj, kie vi povas trovi bonan Esperanta filmo kun bonaj Esperantistuloj?
Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 9 Mukakaro 2013 18:09:27
evanamd:Jen Gerda MalaperisNe spektebla en Germanujo pro manko de rajto pri iu muzikaĵo en ĝi.
Mortaĉu lante [url=http://en.wikipedia.org/wiki/Gesellschaft_für_musikalische_Aufführungs-_und_mechanische_Vervielfältigungsrechte]GEMA[/url]!