إلى المحتويات

Filmoj en esperanto

من BartexXx310, 7 يوليو، 2013

المشاركات: 19

لغة: Esperanto

BartexXx310 (عرض الملف الشخصي) 7 يوليو، 2013 12:11:21 م

Ĉu iu konas iun filmojn en esperanto ? Ĉar mi laste spektis unu filmon. Kaj tio estis tre bona sento.
Tio ĉi estas sola filmo kiu mi konas en esperanto. Se vi ankaŭ konas iun filmon, do vi aldonu tie ĉi

http://www.youtube.com/watch?v=ilEfREApCgY&lis...

Oijos (عرض الملف الشخصي) 7 يوليو، 2013 1:11:08 م

Tio estas nur subtekstigita en Esperanto. Tiu agado estas sufiĉe facila realigi. Oni povas subtekstigi novajn furorfilmojn. Tamen tio povas esti kontraŭleĝa agado en iuj landoj.

Eĉ ekzistas retejo pri subtekstoj en Interreto kun Esperanto kiel elektebla lingvo. Ŝajnas, ke multaj rezultoj estas miskategorigitaj. Jen ligilo

lagtendisto (عرض الملف الشخصي) 7 يوليو، 2013 1:44:50 م

Ankaŭ ekzistas projekto Verda Filmejo por kreiu subtitelojn en lingvo Esperanto.

Oijos (عرض الملف الشخصي) 7 يوليو، 2013 2:40:31 م

spreecamper:Ankaŭ ekzistas projekto Verda Filmejo por kreiu subtitelojn en lingvo Esperanto.
Tio ŝajnas esti ŝtelpaĝaro. Ili eĉ havas aŭ havis propran retservilon por elŝutigi torentodosierojn, per kiuj oni povas elŝuti filmojn, al kiuj ili probable ne havas kopirajtojn.

domingocordon (عرض الملف الشخصي) 7 يوليو، 2013 5:01:51 م

BartexXx310:Ĉu iu konas iun filmojn en esperanto ? Ĉar mi laste spektis unu filmon. Kaj tio estis tre bona sento.
Tio ĉi estas sola filmo kiu mi konas en esperanto. Se vi ankaŭ konas iun filmon, do vi aldonu tie ĉi

http://www.youtube.com/watch?v=ilEfREApCgY&lis...
Mi konas du filmoj filmitaj tute en esperanto:
"Incubus" en 1965 kaj interpretita de William Shatner (Star Trek).
La alia estas "Angoroj" (mi ne vidis) en 1964 kaj direktita de Jacques-Louis Mahé.

Uridium (عرض الملف الشخصي) 8 يوليو، 2013 12:25:13 ص

Mi ne scias se mi trafis la fakon, sed Esperantoj paroladoj aŭ bildoj vi povas aŭskultividi en filmoj kiel "Gattaca" "Street Fighter" kun Jean-Claude Van Damme kaj Raoul Julia en sia lasta apero (Esperanto estas la oficiala lingvo de Shadaloo, Yu-huuuuu lango.gif!!!!!), "La granda diktatoro" de Charlie Chaplin, kaj "Blade Trinity".

novatago (عرض الملف الشخصي) 8 يوليو، 2013 7:46:36 ص

spreecamper:Ankaŭ ekzistas projekto Verda Filmejo por kreiu subtitelojn en lingvo Esperanto.
Ĉu tiu retejo ankoraŭ aktivas? La unua paĝo ŝajnas sensanĝa de antaŭ monatoj.

Ĝis, Novatago.

novatago (عرض الملف الشخصي) 8 يوليو، 2013 8:42:26 ص

Uridium:"Street Fighter"
Nekredeblas sed veras. Jen reklamfilmeto de Strata luktisto. Je la minuto 1-a eblas vidi ruĝan ŝildon, kiu surhavas Esperantan skribaĵon "halti" sub la angla "stop". Atentu ĉar kvankam estas Esperanto skribita latinlitere, la literoj "volas" ŝajni siamajn.

Ĝis, Novatago.

Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 8 يوليو، 2013 9:37:28 ص

"Angoroj" estas (aŭ almenaŭ iam estis) spektebla ĉi tie.
Kvankam oni diras, ke ĝi estas naiveta, mi tre ŝatas ĝin kaj opinias la intrigon tute bona. La aktoroj estas bonaj kaj vere bele kaj klare prononcas la lingvon.

"Incubus" mi neniam spektis, krom elĉerpajojn en Youtube, kiuj estas hororaj (ne laŭ la origina intenco).

Sunjo (عرض الملف الشخصي) 8 يوليو، 2013 11:08:20 ص

عودة للاعلى