去目錄頁

Konservado de retpoŝtaj mesaĝoj

novatago, 2013年7月7日

讯息: 1

语言: Esperanto

novatago (显示个人资料) 2013年7月7日下午8:27:41

Antaŭ kelkaj jaroj, mi dirus ke en antaŭfejsbuka epoko, amikino mia diris al mi ke ŝi neniam konservis repoŝtojn ĉar ili estis kvazaŭ poŝtelefonaj mesaĝoj. Ŝi verŝajne ne uzis retpoŝton por kontakti siajn malproksimajn geamikojn. Tamen, mi ofte uzas, kaj tiam uzis, retpoŝton por teni ĉian kontakton kaj ĉiam konservis retpoŝtojn, kaj nur forigis nepetitan rubaĵon. Fakte mi skribas kaj ricevas retpoŝtojn, kiuj estas leteroj laŭ sia enhavo, ne nur por mallongaj utiletaj aŭ sercaj komunikoj.

Mi ĵus memoris tion kaj mi demandis min pri kian sintenon havas aliuloj je tiu afero.

Ĝis, Novatago.

回到上端