Đi đến phần nội dung

"Kiom...tiom" kaj "ju...des"

viết bởi edoardo, Ngày 08 tháng 7 năm 2013

Tin nhắn: 3

Nội dung: Esperanto

edoardo (Xem thông tin cá nhân) 16:10:39 Ngày 08 tháng 7 năm 2013

Verŝajne demando simila jam aperis. Mi min demandas, ĉu oni povas ĉiukaze anstataŭigi je "ju...des" per "kiom...tiom". Ekzemple, ĉu la frazo "kiom pli alta la atingo, tiom pli granda la falo" bonstilas kaj samsignifas al "ju pli alta la atingo, des pli granda la falo"? Se ne, kial?

tommjames (Xem thông tin cá nhân) 18:17:26 Ngày 08 tháng 7 năm 2013

Mi dirus ne. La frazo kun kiom/tiom montras nur ke la du mezuroj estas egalaj, dum la frazo kun ju/des montras dependan rilaton inter ili. T.e, tio enkondukita de "des" dependas de tio enkondukita de "ju".

Ankaŭ menciindas ke la tradicio neniam aprobis tian uzon de kiom/tiom (kvankam laŭ PMEG Zamenhof iam uzis tiom anstataŭ des).

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 21:44:22 Ngày 08 tháng 7 năm 2013

edoardo:Verŝajne demando simila jam aperis. Mi min demandas, ĉu oni povas ĉiukaze anstataŭigi je "ju...des" per "kiom...tiom". Ekzemple, ĉu la frazo "kiom pli alta la atingo, tiom pli granda la falo" bonstilas kaj samsignifas al "ju pli alta la atingo, des pli granda la falo"? Se ne, kial?
Mi ankaŭ dirus ke ne, ĉar -kiom pli alta- estas demando kaj ne komparo. (ki- estas por demandoj). Tial oni uzas la vorteton ju- kaj des.
Krome, la frazo devus esti io kiel -kiom plia alta, aŭ kiom da pli alta-, iom strangaj...
Eble kiom-tiom, estus pli malpli la traduko el la itala kaj ankaŭ hispane: cuanto..tanto, quanto...(el latinidaj), ĉar quanto povas esti demando kaj komparo, sed ne taŭgas Esperante.

Quay lại