Al la enhavo

Forigo de materialoj

de Oijos, 2013-julio-09

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Oijos (Montri la profilon) 2013-julio-09 19:21:53

Ĉu vi fine povas ekspliki, kial vi forigis multajn materialojn?? Donu al mi racian eksplikon.

Iuj el ili poste aperas en nova Lernu!-biblioteko, laŭ ekspliko. La materialojn oni forigis jam antaŭ eble 1 ½ jaroj!

Kiam revenos la kurso nomita La Fundamento de Esperanto?

erinja (Montri la profilon) 2013-julio-10 02:49:01

Ni forigis materialojn por simpligi la paĝaron kaj por faciligi navigadon tra la paĝaro. Estis tro da kursoj antaŭe - fakte, PLI da homoj ekfaris kurson, kiam ni forigis iom da kursoj!

Tiuj materialoj laŭeble reaperos kiam la nova lernu lanĉiĝos, kun la nova biblioteko.

Se vi volas legi la kurson pri la Fundamento de Esperanto - mi kredas ke tiu 'kurso' fakte simple estas la ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. Tiun ekzercaron vi trovas ekzemple ĉe la Akademio de Esperanto.

Oijos (Montri la profilon) 2013-julio-12 14:11:59

erinja:Ni forigis materialojn por simpligi la paĝaron kaj por faciligi navigadon tra la paĝaro. Estis tro da kursoj antaŭe - fakte, PLI da homoj ekfaris kurson, kiam ni forigis iom da kursoj!

Tiuj materialoj laŭeble reaperos kiam la nova lernu lanĉiĝos, kun la nova biblioteko.

Se vi volas legi la kurson pri la Fundamento de Esperanto - mi kredas ke tiu 'kurso' fakte simple estas la ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. Tiun ekzercaron vi trovas ekzemple ĉe la Akademio de Esperanto.
Tio ne estas bona kialo. Same facile aŭ malfacile oni elektas la nunajn kursojn en la menuo. Pli da homoj komencis fari kursojn, ĉar la ĝenerala populareco de la paĝaro kreskis, ĉu ne?

Mi scias, ke la Fundamento de Esperanto estas legebla en multaj lokoj. SED, la Lernu!-kurso ofertis la 16 regulojn (kaj antaŭparolon) en la lingvojn(inkluzivinte mian), kiujn la originala ne havas. Ĉe la kurso ankaŭ uziĝis la tujvortaro de Lernu! kaj ilo por lerni kaj demandi vortojn. Ankaŭ ĝi enhavis plenigekzercojn. Krome, oni povis eĉ aŭskulti la tekstojn! Do, multe pli ol nura teksto (kiun mi ne komprenas) en la retpaĝaro de la Akademio.

Urho (Montri la profilon) 2013-julio-13 10:35:20

Jes jes, mi tute samopinias kun la uzanto "Oijos"!

Oijos:– – Ĉe la kurso ankaŭ uziĝis la tujvortaro de Lernu! – –
tujvortaro (tuj·vort·ar·o ← vort·o)

Interesa kaj utila vorto, dankon!

Parenteze, tujvortaro de lernu! (kiun valoron iuj el uzantoj de lernu! ne komprenas, skribante en forumoj daŭre per H-sistemo aŭ X-sistemo) estas la plej bona helpilo por komencantoj…

Oijos (Montri la profilon) 2013-julio-13 20:00:24

Urho:Jes jes, mi tute samopinias kun la uzanto "Oijos"!

Oijos:– – Ĉe la kurso ankaŭ uziĝis la tujvortaro de Lernu! – –
tujvortaro (tuj·vort·ar·o ← vort·o)

Interesa kaj utila vorto, dankon!

Parenteze, tujvortaro de lernu! (kiun valoron iuj el uzantoj de lernu! ne komprenas, skribante en forumoj daŭre per H-sistemo aŭ X-sistemo) estas la plej bona helpilo por komencantoj…
Mi ne komprenas, kiel la tujvortaro rilatas al ĝusta skribmaniero. Sed laŭ mia memoro la forumprogramaro aŭtomate ekzistigas verajn Esperanto literojn uzante X-sistemon.

Praktike la tujvortaro ne tiom bone funkcias, ĉar multaj Lernu!-uzantoj misskribas multe da vortoj kaj ankaŭ uzas iliajn proprajn pruntovortojn.

Oijos (Montri la profilon) 2013-julio-13 20:08:38

Ankaŭ vi malbeligis la emblemon de Lernu!.

Kial vi faris tion? Ĵus post kiam la venkanta Lernu!-reklamvideaĵo uzadis la malnovan emblemon. Kia stultaĵo!

Urho (Montri la profilon) 2013-julio-14 09:55:52

Oijos:Mi ne komprenas, kiel la tujvortaro rilatas al ĝusta skribmaniero. Sed laŭ mia memoro la forumprogramaro aŭtomate ekzistigas verajn Esperanto literojn uzante X-sistemon.
Jes, vi pravas kun x-oj, sed bonvolu alklaki ekzemple jenajn vortojn:
  • finajho
  • ghi
  • Agha ghirafo ghuas.
  • Hhameleona hhoro estas hhaoso.
  • Jhurnalisto dejhoras jhaude.
  • Charma chicherono krochetas.
  • Jxurnalisto dejxoras jxauxde.
Per X-sistemo la tujvortaro funkcias, sed mi ne rekomendas uzi ĝin en tiu maniero, ĉar ankaŭ x-oj ne estas tre belaj en tekstoj ĉe lernu!-forumo.

Per H-sistemo la tujvortaro ne funkcias, bv. vidi/alklaki vortojn supre.

Oijos (Montri la profilon) 2013-julio-14 12:36:12

Urho:

X-oj ne aperas en forumfadenoj, ĉar la forumprogramaro aŭtomate ŝanĝas ilin. Oni devas premi x-klavon dufoje por ke x-oj aperus.

lagtendisto (Montri la profilon) 2013-julio-14 13:41:23

Urho:Per X-sistemo la tujvortaro funkcias, sed mi ne rekomendas uzi ĝin en tiu maniero, ĉar ankaŭ x-oj ne estas tre belaj en tekstoj ĉe lernu!-forumo.
Sole en malesperantaj sekcioj Lernu-forumoj tie c x al ĉ ne funkcias. Tie mi uzas EK-ilon.

Urho (Montri la profilon) 2013-julio-14 17:59:41

Oijos:X-oj ne aperas en forumfadenoj, ĉar la forumprogramaro aŭtomate ŝanĝas ilin. Oni devas premi x-klavon dufoje por ke x-oj aperus.
Ne, la forumprogramo ne ŝanĝas aŭtomate ilin, se vi skribis tekston en tekstotraktilo, bv. provi!
Agxa gxirafo gxuas.
Hxameleona hxoro estas hxaoso.
Jxurnalisto dejxoras jxauxde.
Cxarma cxicxerono krocxetas.

Reen al la supro