Ĉu estas loko kie oni eksplikas la vortelekton kaj ceteron?
kelle poolt fajrkapo, 10. juuli 2013
Postitused: 4
Keel: Esperanto
fajrkapo (Näita profiili) 10. juuli 2013 17:46.03
Mi dubas ke estas eksplikado vort-al vorto, mi imagas ke simple li elektis kaj laŭplace, aŭ kaj laŭgravece-lingvoplimulte, (kvankam la origina vortaro ne estis tro granda por permesi ĉi tion), sed mi precipe demandas pri aliaj aferojn de la lingvo, ekzemple kial li elektis -n por la akuzativo (kaj ne -m, ekzemple, aŭ alia litero, (eble -n estas pli facila elparoli ol -m), kaj li eksplikis ĉi tion iuloke...), kial li elektis -s por la verbotempoj (ja mi scias ekzemple ke -ant, -int, similas al la latina, kaj -at, -it, kaj li eble elektus ilin por tiu kialo), kial la artikolo la , la pluralo per j, kial li uzis supersignojn, ktp.
Do, mi volus scii ĉu estas ĉi tiaj specifaj klarigoj en iu libro, aŭ neniam oni faris ĉi tion. Bonvole pardonu se jam oni faris fadenon similan...(mi ne povis trovi). Ĉiel, neniam malmankas rememori pri tio ĉi.
Kirilo81 (Näita profiili) 10. juuli 2013 18:34.54
Pri la oficialaj vortoj estas parte longetaj artikoloj en la Etimologia Vortaro de Esperanto fare de Ebbe Vilborg (5 volumoj, Malmö), kie ankaŭ ofte la vortelekto estas diskutita.
lagtendisto (Näita profiili) 10. juuli 2013 19:23.35
fajrkapo:Mi dubas ke estas eksplikado vort-al vorto, mi imagas ke simple li elektis kaj laŭplace, aŭ kaj laŭgravece-lingvoplimulte, (kvankam la origina vortaro ne estis tro granda por permesi ĉi tion), sed mi precipe demandas pri aliaj aferojn de la lingvo, ekzemple kial li elektis -n por la akuzativo (kaj ne -m, ekzemple, aŭ alia litero, (eble -n estas pli facila elparoli ol -m), kaj li eksplikis ĉi tion iuloke...), kial li elektis -s por la verbotempoj (ja mi scias ekzemple ke -ant, -int, similas al la latina, kaj -at, -it, kaj li eble elektus ilin por tiu kialo), kial la artikolo la , la pluralo per j, kial li uzis supersignojn, ktp.Mi legis ke dum jaroj multaj li tre intense testis en konversacio tiele vizaĝo-al-vizaĝo. Surprizus min, se oni trovus iun de abunda traktato scienca skribite de Zamenhofo. Esperanto ne estas Interlingŭao. Ene epoko tempa kiam Zamenhof vivis, oni honoras personojn kia heroo por fortigu kreski iun de kreema ideo. Oni jam rigardis tion kun Schleyer kaj sia lingvo Volapuko. Plue mi opinas. Sukzeso historia de lingvo Esperanto bazas sur kulto persona al Zamenhof. Ĉu ankaŭ tio sukcesus en futuron. Hodiaŭtage neniun scias. Oni nur povas aktivigi kaj 'esperi' la plej bonan.
fajrkapo (Näita profiili) 10. juuli 2013 23:19.30
Ankaŭ oni scias malmulte pri la komenca Esperanto, kiu li nomigis "lingwe internacia" aŭ tiel, mi kredas ke lia patro forigis liajn paperojn, sed ĉiukaze neniam li finis tiun projekton. Se male, la Esperanto kiun ni uzas hodiaŭ ne estus tiel, sed malsama, eĉ ne nomiĝus Esperanto, ĉar eble ne uzus la sistemon -ant, aŭ la verbon esperi.