Skip to the content

[Hispana lingvo] Pri stranga uzo de "en principio iba a..."

by yyaann, July 12, 2013

Messages: 3

Language: Esperanto

yyaann (User's profile) July 12, 2013, 10:33:24 AM

Mi komprenas, ke la normala uzo de "en principio iba a ..." [fari ion] estas kiam oni priskribas tion, kion oni celis fari unue antaŭ ol oni ŝanĝis nian komencajn planojn. Tial la vorto "pero" ofte aperas post tiun ĉi esprimon.

Tamen, mi ĵus legis la pritematan esprimon en ĉirkaŭteksto tute alia. La parolanto diras "En principio iba trasladarme yo sólo" sed la sekvo de la interparolado montras, ke li ne ŝanĝis sian opinion. Mi proponas al vi legi mem:
Pues en principio iba a trasladarme yo sólo, y estoy buscando un piso pues….. para mi sólo. Prefiero no compartir porque he estado compartiendo durante mucho tiempo en otras ciudades donde he vivido y estoy un poco cansado.
Do, ĉu ĉi-kaze la esprimo estas erara, aŭ ĉu en la parola lingvo ĝi povas havi ĝentilan kunsignifon? En la tuta teksto, la parolanto estas tre ĝentila. Li uzas ekzemple frazojn kiel
no sé siiii…. qué es lo que tendrían disponible por la zona del centro.
No sé si sería posible encontrar un piso con dos habitaciones y a ser posible por el centro.
La verdad es que si tuviera terraza sería fenomenal, pero, bueno, eso sé que muchas veces es difícil.
¿Sería posible, a lo mejor, quizás esta tarde o algo?
Antaŭdankon. ridulo.gif

novatago (User's profile) July 12, 2013, 11:49:05 AM

yyaann:Mi komprenas, ke la normala uzo de "en principio iba a ..." [fari ion] estas kiam oni priskribas tion, kion oni celis fari unue antaŭ ol oni ŝanĝis nian komencajn planojn. Tial la vorto "pero" ofte aperas post tiun ĉi esprimon.

Tamen, mi ĵus legis la pritematan esprimon en ĉirkaŭteksto tute alia. La parolanto diras "En principio iba trasladarme yo sólo" sed la sekvo de la interparolado montras, ke li ne ŝanĝis sian opinion. Mi proponas al vi legi mem:
Pues en principio iba a trasladarme yo sólo, y estoy buscando un piso pues….. para mi sólo. Prefiero no compartir porque he estado compartiendo durante mucho tiempo en otras ciudades donde he vivido y estoy un poco cansado.
Do, ĉu ĉi-kaze la esprimo estas erara, aŭ ĉu en la parola lingvo ĝi povas havi ĝentilan kunsignifon? En la tuta teksto, la parolanto estas tre ĝentila.
Tiu uzo estas ĝusta. Ĉi-kaze, tiu esprimo parolas pri tio, kion oni celas, ne pri tio, kion oni celis. Tiel oni esprimas ke ne estas certeco pri atingi tiun celon, sed oni ne bezonas klarigi tion per la vortoj "sed", aŭ "tamen" ĉar la esprimo mem jam sugestas ke povus okazi "sedoj" ĉu antaŭvideblaj, ĉu neantaŭvideblaj. La esprimo kompleta estas: "En principio iba a ..., pero no sé si podré". Poste, oni povas klarigi kialojn, se oni scias ilin.

Mi supozas ke por vi estas stranga tia uzo de la esprimo ĉar ĝi komencas per is-tempo, sed oni celas as-tempon. Esprimoj emas esti nelogikaj en ĉiu lingvo kaj kutime oni dependas de ĝusta kunteksto. Tamen, oni ankaŭ povas diri "En principio voy a... pero no sé si es posible", kiu estus pli ĝusta.

Ĝis, Novatago.

yyaann (User's profile) July 12, 2013, 9:21:13 PM

Kiel kutime, Novatago, via respondo estas plene klariga kaj sendubiga. Elkoran dankon. ridulo.gif

Back to the top