Tartalom

Dankon. Hispanaj herooj

codesito-tól, 2013. július 12.

Hozzászólások: 4

Nyelv: Esperanto

codesito (Profil megtekintése) 2013. július 12. 15:31:16

Dankon al la plej grandaj hispanaj herooj.

http://www.youtube.com/watch?v=nvcpbhNkreI

yyaann (Profil megtekintése) 2013. július 12. 21:15:20

externalImage.png
La internaciaj brigadoj konsistis el diverslandaj volontuloj, kiuj provis kontraŭbatali la faŝisman puĉon en la Hispana Respubliko en 1936-39 okaze de la hispana ena milito, kiu malgajmemore finiĝis per la venko kaj registiĝo de la fifama militistestro Franco.

externalImage.png
Flago de la hispana respubliko kun la internaciisma stelo

externalImage.png
Kunbatalantoj el 50 landoj partoprenis. Ĉiuj popoloj de la mondo estas en la internaciaj brigadoj apudflanke de la hispana popolo.

externalImage.png
Certe pro la landa proksimeco, la plimulto de la nehispanaj, kiuj kontraŭbatalis faŝismon kune kun la hispanaj respublikistoj estis francaj, precipe parizanoj. Ili faris tion malgraŭ la kontraŭstaro de la tiama franca registraro.

Eltiraĵo el unu el la kantoj (la tria), kiuj aŭdeblas en la Jutuba filmeto ligita de Codesito ĉi-supre:
Pero igual que combatimos,
rumba la rumba la rumba la
Pero igual que combatimos,
rumba la rumba la rumba la
prometemos resistir,
¡Ay Carmela! ¡ Ay Carmela!
prometemos resistir,
¡Ay Carmela! ¡ Ay Carmela!

codesito (Profil megtekintése) 2013. július 13. 20:44:46

yyaann:externalImage.png

Mi ja dankegas ke miloj da homoj el Francio kaj el la tuta mondo donis siajn junajn vivojn por defendi mian landon, sciante ke la militpovo de la faŝistoj estis multe pli granda, sed ilia kuraĝo haltis la faŝistojn dum pli ol du jaroj, pagante la prezon de 15000 brigadistoj mortigitaj.

yyaann (Profil megtekintése) 2013. július 14. 12:22:36

codesito:

Mi ja dankegas ke miloj da homoj el Francio kaj el la tuta mondo donis siajn junajn vivojn por defendi mian landon, sciante ke la militpovo de la faŝistoj estis multe pli granda, sed ilia kuraĝo haltis la faŝistojn dum pli ol du jaroj, pagante la prezon de 15000 brigadistoj mortigitaj.
Tio ja estas admirinda. Mi esperas, ke tia prezo neniam plu estu pagenda.

Tamen, mi estas iomgrade maloptimista kiam mi vidas la faŝismecajn tendencojn ĉe la Eŭropa Unio, kiu postulas, ke la eŭropaj popoloj nepre pagu ŝuldojn ne siajn, eĉ se tio signifas senlaborigi, senmonigi, senhejmigi kaj eĉ senmanĝigi familiojn kontraŭ la popola volo.

La malamiko ne estas same danĝera nek same perforta kiel antaŭe, sed ankaŭ ĝin ni kontraŭbatalu.

Vissza a tetejére