Съобщения: 17
Език: Esperanto
yyaann (Покажи профила) 13 юли 2013, 08:41:09
Ekzemple, mi antaŭ nelonge vidis tipe anglajn esprimojn, kiel (laŭmemore):
"Sufiĉe dirite" (Enough said)
"Vi povus same bone entute ne mencii ĝin" (You might as well not mention it at all)
"evidentaĵo" anstataŭ "pruvo" (evidence)
Mem, mi fojfoje emas diri "simple" (just) pli ofte ol necese kaj mi iam skribis "Kio diable estas..." pro forta emo diri la anglan "What the hell is...".
Oni prave povus rimarki, ke krom "evidentaĵo", kiu ne signifas "pruvo", la ĉi-supraj esprimoj estas ĝusta Esperanto. Tamen, ĉu la dirintoj ilin entute uzus, se la anglan ili ne parolus? Se nur la franca influus min, mi tute certe ne uzus "Kio diable" ĉar "Que diable" en la franca estas malnovstila dum "What the hell" estas tre multe viva (very much alive).
Do, mi pripensemas pri tio... Ĉu, laŭ vi, la dua lingvo pli influas sur Esperanto ol la denaska? Ĉu vi mem konstatas influon de via dua (aŭ alia ne-denaska) lingvo sur via Esperanto?
efilzeo (Покажи профила) 13 юли 2013, 08:50:22
yyaann (Покажи профила) 13 юли 2013, 09:14:37
efilzeo:Krome "evidentaĵo" anstataŭ "pruvo" la aliaj esprimoj estas en la itala kaj tute ne ŝajnas anglaĵoj al miInterese kaj notinde. Eble mian mensbildon pri la afero misformas mia scipovo de la angla. Tamen, oni povas sin demandi, ĉu personoj, kiuj neniam lernis la anglan, uzus tiajn esprimojn.
Ekzemple, en la franca, vort-al-vorta tradukado de "Vi povus same bone entute ne mencii ĝin" ne aspektus same nature kiel simple diri "Ne estas vere utile ĝin mencii".
"Sufiĉe dirite" france tute ne funkcius. Oni dirus "Ĉio estas dirita".
fakte la angloj ne emas esprimiĝi per la diablo sed per la malparadizo.Rilate la "Kio diable"-esprimon, temas pri persona sperto, kiun mi mem vivis. Kiel mi jam diris, mi esprimiĝis per ĝi ĉar tiam mi emis diri "What the hell", kaj "Kio diable" ŝajnis al mi la plej proksima similaĵo. Do almenaŭ en mia propra kazo, la influo estas konstatebla.
dobri (Покажи профила) 13 юли 2013, 11:02:05
Rugxdoma (Покажи профила) 13 юли 2013, 14:20:11
yyaann:Ĉu, laŭ vi, la dua lingvo pli influas sur Esperanto ol la denaska? Ĉu vi mem konstatas influon de via dua (aŭ alia ne-denaska) lingvo sur via Esperanto?Mi pensas ke ne-denaskaj lingvoj influas multe. Lerni lingvon ĉiam estas for-ekzerci spontajn parolkondutojn. Oni tiam komencas esti kritikema pri siaj (preskaŭ)-denaskaj lingvomodeloj. Se oni poste lernas Esperanton, tiu interna cenzur-meĥanismo daŭras.
yyaann (Покажи профила) 14 юли 2013, 08:49:06
Rugxdoma:Tre bone priskribite per trafaj, malmultaj vortoj. Mi ja konstatis ĉi tion ĉe mi.
Mi pensas ke ne-denaskaj lingvoj influas multe. Lerni lingvon ĉiam estas for-ekzerci spontajn parolkondutojn. Oni tiam komencas esti kritikema pri siaj (preskaŭ)-denaskaj lingvomodeloj. Se oni poste lernas Esperanton, tiu interna cenzur-meĥanismo daŭras.
Kiam mi atingis sufiĉe bonan nivelon en la angla, mi nekonscie ekuzis anglajn paŭsoesprimojn franclingve; tio estas, uzi tipe anglajn esprimojn tamen per francaj vortoj en la franca lingvo.
Mi bezonis multe da atento por forigi tiajn malbonajn refleksojn, kaj mi plu devas atenti ankoraŭ nun. Ne nur en la franca, sed ankaŭ en la hispana kaj en Esperanto.
En la eko de mia Esperanto-lernado, mi ankaŭ komencis erare uzi la francan vorton par (= de, per, tra) tie, kie en Esperanto per bezonus, kvankam en la franca la ĝusta vorto estas laŭsituacie en (= en) aŭ avec (= kun).
troyshadow (Покажи профила) 14 юли 2013, 18:20:00
darkweasel (Покажи профила) 15 юли 2013, 12:09:59
Rugxdoma:Mi pensas, ke vi pravas, sed tio ne nepre estas rilata speciale al Esperanto.yyaann:Ĉu, laŭ vi, la dua lingvo pli influas sur Esperanto ol la denaska? Ĉu vi mem konstatas influon de via dua (aŭ alia ne-denaska) lingvo sur via Esperanto?Mi pensas ke ne-denaskaj lingvoj influas multe. Lerni lingvon ĉiam estas for-ekzerci spontajn parolkondutojn. Oni tiam komencas esti kritikema pri siaj (preskaŭ)-denaskaj lingvomodeloj. Se oni poste lernas Esperanton, tiu interna cenzur-meĥanismo daŭras.
Mi rimarkis en la lernejo en lecionoj de la franca, ke fojfoje la germanlingvaj lernantoj - eble ankaŭ iam mi - uzis en la franca vortordon, kiu estis malĝusta kaj en la germana kaj en la franca, sed tute ĝusta en la angla.
Mi mem ja estas eble pli influita de aliaj lingvoj, kiujn mi lernis antaŭ Esperanto, ol de mia denaska lingvo, la germana: mi fojfoje rimarkis, ke mi metas akuzativajn pronomojn pli ofte antaŭ la verbojn ol aliajn akuzativajn vortojn - tio eble estas influo de la franca. Same mi ofte metas (ha, jen ekzemplo!) adverbojn en la lokojn, kie ili estus en la angla, ne en tiujn, kie ili estus en la germana.
Cetere, kion vi proponus anstataŭ sufiĉe dirite? La anglalingva enough said ja estas tre utila esprimo.
robbkvasnak (Покажи профила) 15 юли 2013, 14:51:07
cyrano2k10 (Покажи профила) 15 юли 2013, 16:44:22
yyaann:Jen kaj jen konstateblas rektaj influoj el la angla sur Esperanto, eĉ kiam la parolanto ne estas denaskulo de la angla.Unue mi pensis la fenomo estus atribuebla al la esperantpresentadlingvo. Ekzemple, se oni lernis esperanton de angla lernolibro tiuokaze la angla havus la plej grandan influon en la esperanta pensmaniero. Tiumaniere ne gravas la nasklingvon sed nur la prezentlingvo.
Ekzemple, mi antaŭ nelonge vidis tipe anglajn esprimojn, kiel (laŭmemore):
"Sufiĉe dirite" (Enough said)
"Vi povus same bone entute ne mencii ĝin" (You might as well not mention it at all)
"evidentaĵo" anstataŭ "pruvo" (evidence)
Mem, mi fojfoje emas diri "simple" (just) pli ofte ol necese kaj mi iam skribis "Kio diable estas..." pro forta emo diri la anglan "What the hell is...".
Oni prave povus rimarki, ke krom "evidentaĵo", kiu ne signifas "pruvo", la ĉi-supraj esprimoj estas ĝusta Esperanto. Tamen, ĉu la dirintoj ilin entute uzus, se la anglan ili ne parolus? Se nur la franca influus min, mi tute certe ne uzus "Kio diable" ĉar "Que diable" en la franca estas malnovstila dum "What the hell" estas tre multe viva (very much alive).
Do, mi pripensemas pri tio... Ĉu, laŭ vi, la dua lingvo pli influas sur Esperanto ol la denaska? Ĉu vi mem konstatas influon de via dua (aŭ alia ne-denaska) lingvo sur via Esperanto?
Sed post pensumeto konsciis ke tiu teorio ne eĉ aplicas al mi. Mi nun pensas ke ne gravas vian nasklingvon sed vian scion de linvoj plej parencaj al esperanto, nome la lingvoj latinadoj. Mi nasklinvo estas la anglan sed mi ankaŭ scipovas paroli la hispanan kaj la francan lingvojn. Kaj mi scias ke kiam mi pripensas esperante kaj ne povas esprimi min esperante mi unue pensas kiam esprimu min hispane aŭ france. Nur estas post pripensi kiel esprimi min en lingvoj plej parenca al esperanto ke mi pensas kiel angle esprimus min.
Kio vi pensas? Estas simila por vi?