Ke daftar isi

Mallongigo de "kio ajn estas la vera respondo al tiu demando"

dari Francestral, 15 Juli 2013

Pesan: 6

Bahasa: Esperanto

Francestral (Tunjukkan profil) 15 Juli 2013 14.42.12

Saluton.

Mi volas mallongigi parto de tiu frazo:
Mi ne scias kio estas la maso de via aŭto, sed kio ajn estas la vera respondo al tiu demando, la maso de via aŭto estas pli ol 100 kilogramoj.

Kiel oni mallongigas "kio ajn estas la vera respondo al tiu demando"? En la franca, oni dirus "en tout cas" (en ĉiu ajn okazo).

Ĉu ĉiuokaze taŭgas?
Ĉu ĉiel taŭgas?

Ekz.:
Mi ne scias kio estas la maso de via aŭto, sed ĉiel, la maso de via aŭto estas pli ol 100 kilogramoj.

Antaŭdankon.

HaleBopp (Tunjukkan profil) 15 Juli 2013 17.10.11

Se vi serĉas nur adverban formon, ĉiuokaze, ĉiel tute bone taŭgas. Ankaŭ ĉiukaze, ajnakaze.

vidas vandenis (Tunjukkan profil) 15 Juli 2013 20.00.44

Mi ne plene komprenis demandon de Francestral, sed mi volas konvinkiĝi, ĉu oni ne devus skribi:
... KIA estas la maso ...
... KIA ajn estas la vera...
Dankon.

darkweasel (Tunjukkan profil) 15 Juli 2013 20.11.45

vidas vandenis:Mi ne plene komprenis demandon de Francestral, sed mi volas konvinkiĝi, ĉu oni ne devus skribi:
... KIA estas la maso ...
... KIA ajn estas la vera...
Dankon.
Laŭ mi ne. Al kia oni atendas adjektivan respondon - la maso estas granda, la respondo estas longa. Al kio oni atendas respondon kiel la maso estas 2000 kilogramoj, la respondo estas, ke la aŭto pezas 2000 kilogramojn.

Ondo (Tunjukkan profil) 16 Juli 2013 09.30.45

Francestral:Mi ne scias kio estas la maso de via aŭto, sed kio ajn estas la vera respondo al tiu demando, la maso de via aŭto estas pli ol 100 kilogramoj.
...
Ĉu ĉiuokaze taŭgas?
Ĉu ĉiel taŭgas?
Kiel jam diris HaleBopp, ĉiuokaze estas tute bona vorto ĉi tie. Pri ĉiel mi opinias, ke ekzemple (estu) kiel ajn pli bone esprimus vian sencon. Vi povas simple meti tiujn en la frazon. Sed ankaŭ eblas simpligi la tuton. Ĉi tiuj estas nur ekzemploj:

* Mi ne scias la mason de via aŭto, sed ĉiuokaze ĝi estas pli ol 100 kilogramoj.
* Mi ne scias, kiom pezas via aŭto, sed ĉiuokaze pli ol 100 kilogramojn.

sudanglo (Tunjukkan profil) 17 Juli 2013 09.21.43

Mi ne scias kiom pezas via aŭto, sed certe pli ol 100 kilogramojn.

Kembali ke atas