ไปยังสารบัญ

Relativaj propozicioj (por spertuloj)

จาก Altebrilas, 20 กรกฎาคม 2013

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2013, 09:56:40

Ĉu la jena frazo estas korekta?
La homo, kiam kiu eniras en la drinkejon, ĉiuj eksilentas, estas danĝera bandito.
Se ne, ĉu eblas korekte konstrui ĝin sen ŝanĝi la vortojn ("... kiu eksilentigas ĉiujn...", ktp.) ?

Kaj tiu-ĉi?
La viro, promenante kun kiu mi vizitis la urbon, faris interesan prelegon dum la vespero
NB: En la sondado, anstataŭ "evitinda" legu "evitindaj"

Francestral (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2013, 10:40:13

La dua frazo ja estas laŭgramatika.

Mi ne scias ĉu ankaŭ la unua frazo estas laŭgramatika. Mi neniam vidis tia frazkonstruo.

Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2013, 10:56:54

Mi taksus ambaŭ negramatikaj, la relativa pronomo devas aperi ĉiam en la unua pozicio de la subfrazo, maksimume post prepozicio.

La dua frazo eble estus akceptebla en la formo "La viro, kun kiu promenante mi vizitis la urbon, faris interesan prelegon dum la vespero", sed mi ĉiuokaze evitus tian esprimon aldonante plian (sub-)frazon.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2013, 11:35:17

La homo, je kies eniro en la drinkejon, ĉiuj eksilentis, estas danĝera bandito.

La homo, kies eniro eksilentigis ĉiujn, estas ...

La homo, kiu eksilentigis ĉiujn, kiam li enpaŝis, estas ...

Francestral (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2013, 12:33:37

La dua frazo sajnas esti laŭgramatika, sed estas evitinda.

PMEG 33.4.1.1. Rilata kiu:
PMEG:De tie oni iris en ĉambron, la muroj de kiu estis kovritaj per porka ledo. = De tie oni iris en ĉambron. + La muroj de la ĉambro estis kovritaj per porka ledo. De kiu estas poseda priskribo de la muroj kaj devas stari post la muroj. Ĉi tiaj subfrazoj estas tre maloportunaj, ĉar de kiu staras tro longe for de la komenco de la subfrazo. La subfrazo do ne havas klaran frazenkondukilon. Por eviti tion oni plej ofte uzas kies anstataŭ de kiu(j): De tie oni iris en ĉambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo.
En la subfrazo "la muroj de kiu estis kovritaj per porka ledo", "kiu" rajtas esti la kvara vorto, sed tia subfrazo estas evitinda.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2013, 20:40:05

Dankon pri viaj respondoj.
De tio, mi konkludas, ke esperanto estas pli esprimpova ol gramatike fleksebla: facilas trovi aliajn frazojn, preskaŭ samsignifajn, sed oni ne povas ligi per relativo iun ajn vorton (aŭ sintagmon) en iu frazo al iu ajn vorto en alia frazo.

กลับไปด้านบน