본문으로

Esperanto en malgranda rondo

글쓴이: ratkaptisto, 2013년 7월 22일

글: 1

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 7월 22일 오후 2:07:31

Grandaj kunvenoj estas ne por ĉiuj. Kiu Esperanton preferas uzi en malgranda grupo, jen propono: Proksime de la ratkaptisto-urbo Hamelin (preskaŭ en la mezo de Germanio) estas malpreza gastigado en belaj privataj ĉambroj por du personoj de 25,00 EUR (duobla ĉambro) kaj por unu persono 15,00 EUR kun kuirejo kaj banĉambro/duŝo. Ni ofertas multajn proponojn por la libertempo. Por malgranda kotizo estas matenmanĝoservo kaj/aŭ komencantokurso en Esperanto resp. germana lingvo eblaj.

다시 위로